MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Komputado

HISTORIO

Kvardek-du-jariĝas legendo de informadiko

Pasis jam 42 jaroj ekde la naskiĝo kaj lanĉo sur la merkaton de unu el la plej konataj kaj amataj komputiloj de ĉiuj tempoj: Commodore 64. Ĉi tiu teknologia juveleto, ekvendita en la jaro 1982 de la usona firmao Commodore International, lasis grandan postsignon sur la historion de informadiko kaj multmaniere influis kulturon, teknologion kaj la ludindustrion. Ĝiajn fruktojn ni ĝuas ankoraŭ hodiaŭ.

La reĝo de la domo

Imagu komputilon, per kiu eblis ludi, lerni kaj instrui programadon, verki diversspecajn dokumentojn, „paroli” (per pionira voĉsintezilo) kaj uzi vastan gamon da programoj: jen kio estis Commodore 64. Kun siaj 64 kilobajtoj da memoro – nombro eksterordinare granda en tiu epoko – tiu komputilo konkeris milionojn da koroj tra la tuta mondo.

Ne temis cetere pri nura maŝino: ŝatate de infanoj kaj plenkreskuloj, Commodore 64 fariĝis fundamenta parto de la popola kulturo. Ĝiaj ludoj, kiel International Soccer, Jungle, Loco, The Last Ninja, Impossible Mission kaj Turrican, spronis la fantazion de tuta generacio kaj influis la historion de videoludoj, proponante memorindan vivspertaron danke al grafiko kaj sonoj ankoraŭ hodiaŭ prirevataj.

Ludoj, stirstango, disketoj kaj kaseda ŝargado

La stirstango estis la ĉefa ilo por ludi per Commodore 64, krom la klavaro. En epoko, en kiu Interreto ne estis ĉiea praktike senpaga realo kiel hodiaŭ, ŝargi la komputilon per ludoj el kasedo pruntita de amiko aŭ aĉetita en budoj kaj kioskoj estis kutima afero: oni enmetis la kasedon en apartan legilon kaj pacience atendis dum pluraj minutoj la ŝargadon, kun karakteriza mekanika sono. Tio estis rito, kiu igis ĉiun lud-komencon magia momento.

En epoko, en kiu konektebleco kun aliaj homoj kaj aliaj komputiloj estis ankoraŭ en frua infanaĝo, Commodore 64 alportis siamaniere multajn novajn elementojn. Tio estis epoko de kasedoj, de disketoj, de la lingvo Baziko (BASIC), de ĉiamaj „sintaksaj eraroj” kaj de foje longaj atendoj por enŝuti la preferatan programon aŭ ludon. Sed, laŭ multaj homoj, ĉi tiuj spertoj aldonis ian ĉarmon al la malkovro de kreskanta, reviga branĉo de scienco: informadiko.

Imitiloj kaj modernaj apoj

Commodore 64 estis alirebla por amatoraj programistoj pro sia simpla programlingvo Baziko, kiu ebligis al multaj homoj lerni la fundamentojn de programado kaj malfermis vojon por tuta generacio da programistoj kaj informadikistoj.

Hodiaŭ, danke al specialaj modernaj konzoloj (ne tre multekostaj) kaj retaj imitiloj (disponeblaj senpage), fervoruloj povas revivi la epokon de Commodore 64 per programaro kaj apoj elŝuteblaj de Interreto al ĉiu ajn komputilo aŭ poŝtelefono. Oni supozas, ke entute pli ol 17 milionoj da komputiloj Commodore 64 estis venditaj en la mondo ĝis la fermiĝo de la firmao en 1994, kio kontribuas al ĝia ĝisnuna statuso de kultura emblemo. Ankaŭ ĝia verda posteulo, nomata Commodore 128, lasis sian markon, aldonante plibonigojn, kroman memoron kaj novajn funkciojn, sed ĝi ne havis la ĉarmon de sia pli simpla (kaj tial simpatia) antaŭulo blua.

Epoko naiva, kiu ne plu revenos

Commodore 64 ne estis nur komputilo: ĝi estis unu el la simboloj de la 1980aj jaroj, epoko de teknologia pionirismo. Ĝi antaŭvidis kaj kreis la fundamentojn por malfermi la pordojn al vasta mondo de ciferecaj ebloj, kiujn ni ektuŝis per niaj manoj nur en la lastaj jaroj. Ĝi modlis la kulturon kaj enkondukis la stilon de modernaj videoludoj, en pluraj okazoj ankoraŭ konataj kaj amataj eĉ de nunaj junuloj (oni pensu pri Tetris, Super Mario kaj Pac-Man), kaj inspiris generaciojn da entuziasmuloj pri teknologio. Kvardek du jarojn post ĝia debuto eblas aserti, ke la famo kaj aktualeco de tiu komputila plenkreskulo daŭras, donante ridetojn kaj agrablajn memorojn al tiuj, kiuj havis la privilegion sperti ĝin, pasigante amuze tutajn posttagmezojn aŭ tagojn kun siaj parencoj kaj amikoj en fora kaj samtempe tiom proksima naiva epoko, kiu (bedaŭrinde) ne plu revenos.

Jacopo PIGRO
Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 06, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacopo Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-05