Moderna vivoAKTUALEĈu endanĝerigitaj abelkolonioj?Tutmondiĝo alportas ankaŭ nedezirindajn fenomenojn. Unu el ili estas ekzemple la penetrado de novaj invadaj specioj de insektoj en alian teritorion. Nuntempe al eŭropaj abelbredistoj kaŭzas grandajn problemojn la flavpieda vespo (subspecio Vespa velutina nigrithorax), kiu estis malkovrita unuafoje en Eŭropo en Francio, en 2004. Ĝia apero kaj ekspansio vekas grandajn timojn, ĉar ĝi aktive ĉasas mielabelojn (Apis mellifera), kiuj konsistigas ĝis 60 procentojn de ĝia celata manĝaĵo. Origino kaj ekspansioLa flavpieda vespo originas el sud-orienta Ĉinio. Ĝi estis hazarde importita per ŝipo al Francio en skatoloj kun ĉinaj ceramikaĵoj. En 2009 ekzistis en la ĉirkaŭaĵo de la sud-okcidenta franca urbo Bordozo kaj ĉirkaŭaj departementoj jam kelkaj miloj da nestoj de tiu ĉi insekto. Ekde tiam ĝi tre rapide disvastiĝis tra la tuta okcidenta Eŭropo. Ĝia nuna ekspansio etendiĝas de Hispanio kaj Portugalio ĝis Britio, norda Italio, Svislando, Benelukso, Aŭstrio kaj Germanio. En 2023 ĝi estis malkovrita ankaŭ en Ĉeĥio kaj Hungario. Tre verŝajne ĝi disvastiĝos en aliaj eŭropaj landoj, t.e. ĝi probable aperos en Pollando, Slovakio, la landoj de la balkana duoninsulo ktp. PredantoEŭropaj abelbredistoj estas maltrankvilaj kaj tamburas la alarmon, ĉar la eŭropa mielabelo estas tre facila predo por la flavpieda vespo. La mielabelo ne scipovas defendi sin kontraŭ insektoj, kiuj atakas en grupoj de 20, 30 aŭ 50 individuoj eĉ pli grandaj kaj pli fortaj. Krom tio, la eŭropaj mielabeloj estas bredataj dum miloj da jaroj, kio igis ilin esti pli mildaj kaj ne ataki homojn. La kaptitan mielabelon la vespo kvaronigas, forigas ĉiujn partojn de ĝia korpo, kiuj ne estas gravaj el la vidpunkto de nutrado (kapo, kruroj, flugiloj kaj ventreto). El la muskolo de la brusto de la mielabelo ĝi ellaboras kaĉon, kiun ĝi portas al la nesto kiel manĝaĵon por siaj larvoj. Unu flavpieda vespo povas konsumi ĉirkaŭ 40-50 mielabelojn tage. Se ĝi trovas abelujon kun mielabeloj, la ejo estas por ĝi kvazaŭ bone provizita superbazaro. NutradoĜia preda agado havas malfavoran efikon sur aliaj specioj de insektoj kaj loka biodiverseco, ĉar flavpiedaj vespoj ĉasas ne nur diversajn polenantojn, ekzemple solecajn abelojn, vespojn, raŭpojn, papiliojn, moskitojn, sed ĝi manĝas ankaŭ vertebrulkadavrojn. Laŭ faka literaturo, proksimume 160 malsamaj specioj de insektoj troviĝas sur ĝia menuo. Unu nesto de flavpieda vespo dum la tuta unujara ciklo povas konsumi averaĝe ĝis 11,5 kilogramojn da insektoj. Nigra listoLa potenciala danĝero minacas kaj homojn kaj bestojn. Ĝia piko estas, kompreneble, malagrabla kaj povas kaŭzi alergion kaj eĉ la morton. La flavpieda vespo ankaŭ kolektas nektaron kaj ŝatas suĉi la sukon el dolĉaj fruktoj, kaŭzante damaĝon al fruktokultivistoj kaj vinberkultivistoj. Tio estas la kialoj, pro kiuj tiu ĉi flavpieda vespo estas enskribita en la „nigran liston” de invadaj insektoj, kiuj vekas la timon de Eŭropa Unio (EU) 1. KarakterizaĵojLa flavpieda vespo estas iomete pli malgranda ol sia eŭropa parenco (Vespa crabro). Ĝi havas klare flavajn krurojn, la koloro en la kapo kaj brusto estas plejparte nigra kun larĝa oranĝa zono sur la ventro. Reĝinoj de la flavpieda vespo atingas longon de 30 mm, maskloj estas iomete pli malgrandaj – atingas 24 mm – kaj aliaj individuoj longas proksimume 20 mm. Nesto kaj reĝinoFlavpiedaj vespoj vivas en nesto, kiu havas tre bonan organizan strukturon, kaj la tuta komunumo rondiras ĉirkaŭ nur unu individuo: la reĝino, la fondinto de la nesto. Printempe, kiam la ekstera temperaturo estas inter 12 kaj 15 celsiaj gradoj, la travintrinta reĝino konstruas (primaran) neston kun inter 8 kaj 12 ĉeloj, en kiuj ĝi demetas siajn ovojn. El ili elkoviĝas laboristinoj, kiuj kune kun la reĝino konstruas duan (sekundaran) neston, kie la reĝino povas demeti ĝis 15 000 ovojn. Fine de somero aŭ aŭtune la reĝino demetas ovojn, el kiuj elkoviĝas nur reĝinoj kaj maskloj. Bone nutritaj kaj fekundigitaj reĝinoj forlasas la neston (inter 300 kaj 1000 reĝinoj depende de la grandeco de la nesto) kaj serĉas individuan kaŝejon por travintrumado. Printempe la reĝino vekiĝas kaj fondas novan kolonion. Konvena medio en EŭropoEstas fakto, ke la eŭropa medio tre bone konvenas al flavpiedaj vespoj. En 2018 pli ol 10 600 nestoj de flavpiedaj vespoj estis trovitaj en la hispana Galegio kun denseco de ĝis 20 nestoj en ĉiu kvadrata kilometro. Ĝi havas bonegajn adaptajn kaj reproduktajn kapablojn, kaj la rapideco de ĝia ekspansio dependas de la klimataj kondiĉoj kaj sufiĉeco de nutrado. Laŭ fakuloj, la ekspansia rapideco de flavpieda vespo ekde la origina nesto estas 100 km jare. Tio signifas, ke ĝi povas aperi praktike ĉie, kie estas komercaj vojoj, ekzemple ĝi povas esti transportata en grundo kun plantoj, ligno, legomoj, fruktoj ktp. Protekto-metodojLa flavpieda vespo povas detrui tre rapide multajn abelkoloniojn, kio signifas katastrofon ne nur por abelbredistoj (reduktita mielproduktado), sed ankaŭ por la lokaj naturo kaj ekosistemo. Efikaj metodoj por protekti abelkoloniojn kontraŭ flavpiedaj vespoj inkluzivas, ekzemple, detruon de iliaj nestoj, kaptadon kaj likvidadon de reĝinoj, malgrandigon de enirejo al la abelujo, sekurigadon de la abelujoj per dratplektaĵo kun malgrandaj truetoj, tra kiuj povas flugi mielabeloj, sed ne flavpiedaj vespoj. Lastatempe oni testas kemiajn metodojn por detruo de nestoj, ekzemple sufokadon de flavpiedaj vespoj per sulfura dioksido kaj varmigon de nesto per vaporaj injektoj. Estas testataj ankaŭ feromonkaptiloj, kiuj altiras masklojn per la odoro kaj tiel malrapidigas la reproduktadon. 1. Laŭ la EU-regulo, la unuafoja observado de flavpieda vespo en EU-membroŝtato devas esti raportita al la Eŭropa Komisiono.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|