MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

PENTRADO

La finna pentristo Yrjö Saarinen (Georgo Insulano)

Yrjö naskiĝis en 1899. Tiam Finnlando estis aŭtonoma parto de la rusia imperio ekde la jaro 1809. La leĝoj kaj administrado laŭis tiujn de Svedio, ĉar antaŭ 1809 Finnlando dum preskaŭ 700 jaroj estis parto de la sveda reĝlando. La rusaj caroj unue lasis la svedajn leĝojn kaj administradon daŭri, ĉar tio bone funkciis. Inter la klerularo la parolata lingvo estis ĉefe la sveda. La majoritato de la popolo tamen parolis finne. Dum la tempopaso la regado ŝanĝiĝis. En la oficejoj kaj doganejoj oni parolu ruse, la mon-unuo estu la sama kiel en Rusio kaj la armeo estu kunigata kun la rusa armeo. Tial kreskis konfliktoj kaj kontraŭstaro, t.n. finnismo. En 1917 la rusa revolucio lasis Finnlandon sendependiĝi, sed la finna popolo ne sciis, ĉu sekvi aŭ ne la novajn rusajn estrojn (Leninon kaj bolŝevismon). En 1918 finnoj inter si kruele batalis pri tio en sia civitana milito.

La gepatroj

Yrjö naskiĝis en finnlingva familio kiel dua filo, poste naskiĝis fratino, Raakel. La patro Johan Viktor estis forĝisto. Hejme li ŝatis legi librojn (Dostojevskij, Tolstoj k.a.), esplori la noktan ĉielon kaj galaksiojn kune kun la infanoj. Li ne multe parolis kun plenkreskuloj. Li estis modesta homo. La patrino Emma estis konsiderata strangulino, kiu vivis iom aristokratece. Kvankam virino, ŝi sendis artikoletojn al gazetoj kaj abonis tiujn. Ŝi ne raportis pri politiko, sed ŝajnas, ke ŝi pensis socialisme. Tamen ŝi ŝatis bele mebli sian hejmon, kovri la plankojn per tapiŝoj (en kelkaj hejmoj la planko estis la nura grundo), ornami la murojn per pentraĵoj (en kelkaj hejmoj oni uzis gazetpaĝojn kiel tapetojn), ŝi kroĉetis belajn puntojn kaj vestis sin malsimile ol la najbarinoj, kiuj kompatis ŝian edzon Johan Viktor pro tio, ke lia salajro devis sufiĉi por ĉio tio. Emma estis severa homo, bone edukis siajn filojn, facile furioziĝis kaj povis eĉ bategi Yrjön per io ajn, kio trafis ŝian manon, ekz. per skio. Yrjö tial komencis imagi, ke li estas „troa infano”, nedezirata.

Infanaĝo kaj juneco

Yrjö ne multe frekventis lernejojn. Lin interesis desegnado kaj koloroj ekde frua infanaĝo. Kiam 3-4-jara, li kutimis desegni sur la blankaj randoj de la gazetoj de sia panjo. Kiel junulo li elektis la metion de ŝildopentristo. Li ekfaris reklamojn kaj grandajn lignajn kaj metalajn nomŝildojn por lokaj vendejoj kaj entreprenoj. Ĉiun literon li mem tajlis el ligno aŭ faris el metalo, farbis kaj instalis sur la muro de la mendinto. Ofte oni trovis liajn literojn escepte belaj. Lia hejmo tamen estis iom tro malgranda por fari longajn kaj altajn ŝildojn kaj li devis labori parte en la korto. Li estis alta, svelta, bela knabo kun nigra hararo, tamen ne sportema. Knabinoj ŝatis lin kaj li ilin, oni rekonis lin ĉie kiel „la pentriston”. Li bone dancis en dancejoj, li vestis sin laŭ la modo, sed liaj senzorga vivmaniero kaj aŭdacaj petolaĵoj timigis la proksimulojn, precipe, kiam li ekuzis alkoholaĵojn. Kiam ebria, li fariĝis agresema kaj atakema, danĝera; poste li pentis. Li neniam vizitis iun artolernejon, li lernis aŭtodidakte. Lia arto ŝokis kelkajn samtempulojn, dum kelkaj aliaj trovis lin freŝa, impona. Liaj verkoj estis aprezataj en la finnlandaj, norvegaj kaj svedaj ekspozicioj.

Fraŭlo, fianĉo kaj edzo

En aĝo de 28-29 jaroj Yrjö trovis knabinon, kiu laboris en silkoteksaĵa fabriko en Hyvinkää. Ŝi nomiĝis Meeri, ili fianĉiĝis kaj vivis kune naŭ jarojn antaŭ ol geedziĝi. Ili estis malriĉaj kaj ofte enŝuldiĝis, translokiĝis de loko al loko, suferis de malsato. Ili geedziĝis nur, kiam iu amiko pruntedonis al ili la ringojn. Post naŭ jaroj naskiĝis al ili fileto, kiun ili nomis Yrjö, laŭ la patro. La vivo ne plifaciliĝis, sed por la fileto ili deziris ĉion plej bonan.

La milito

Baldaŭ la patro Yrjö devis soldatiĝi pro la milito kontraŭ Sovetio (1939–1944). Fakte tio estis la dua mondmilito, sed ordinara finno eble komprenis ĝin kiel militon kontraŭ Sovetio. Ili ja dum centoj da jaroj batalis kontraŭ rusoj. Ĉar Yrjö tiam jam estis pentristo ĉirkaŭ 40-jara, li taŭgis nur kiel zorganto pri ĉevaloj.

Kun si en la milito Yrjö havis siajn oleofarbojn, tolojn, paperojn, pentrilojn kaj desegnilojn, kiuj malfaciligis la veturadon de loko al loko. Li vendis siajn desegnaĵojn kaj pentraĵojn al oficiroj kaj kunsoldatoj, tiel ekhavante monon por tabako kaj aliaj bezonataĵoj. Parton el la mono li sendis al la edzino Meeri kaj la malgranda filo Yrjö. Se eblis, li sendis al ŝi ankaŭ leterojn, kiuj ĉiam plenis de amo, tenero, prizorgado kaj espero reveni hejmen. La lingvaĵo de la leteroj estas bela kaj sentoplena. Liaj pensoj okupiĝas pri la arto kaj familio, ankaŭ pri la fremdaj homoj, pejzaĝoj, kutimoj, lingvoj en Karelio. La militon li apenaŭ priskribas. Li pensas ankaŭ pri la sorto kaj sentoj de la „malamikoj”.

Yrjö ĉiam provis havi paperon aŭ kajeron aŭ almenaŭ pecojn da kartono kun si por rapide skizi tion, kion li vidis. Se mankis papero, li skizis sur la poŝtkartoj, kiujn soldatoj povis sendi de la fronto al la parencoj kaj amikoj enlande malantaŭ la fronto. Li markis la kolorojn sur la skizoj por poste pli precize memori. Li konservis siajn skizojn, sed nur, kiam li jam estis malsana kaj mortonta en la 1950aj jaroj, li komencis uzi siajn skizojn kiel temojn por pentraĵoj.

Hakado de brulligno

Antaŭ la fino de la milito Yrjö Saarinen estis liberigita de militservo pro sia malforta sano. Iom poste al li tamen estis ordonite ĉiutage haki kuban metron da brulligno por la hejtado, tio ja estis la devo de ĉiu civitano, ankaŭ de virinoj, sed al malfortulo, kia li, tio ne eblis. Li dungis iun alian fari la pezan laboron faligi kaj pecigi la arbojn, sed li iris kun la dungito kaj dividis siajn manĝaĵojn kun li. En la arbaro li bruligis fajron, boligis akvon, ĝuis la vidaĵojn, lumon, vintran belecon. Ambaŭ viroj kune manĝis kaj varmigis sin per brando.

Malfacila vivo

Daŭre post la milito la manko de kanvaso kaj manĝaĵoj malhelpis artistojn. Yrjö kelkfoje pentris ambaŭflanke de la tolopeco. Li kun Meeri eĉ forlavis antaŭajn artaĵojn, forskrapis la farbojn, sekigis la kanvason kaj pentris ion novan sur ĝin. La helpanta edzino ne malofte ploris pro la detruo de la antaŭaj pentraĵoj. Ĉiam minacis ŝuldoj, mankis mono por varmaj vestaĵoj, por kristnaskaj donacoj al la fileto. Daŭre la familio atendis stipendiojn kaj monhelpon. Kelkaj amikinoj senpage pozis kiel modelinoj. Nudaj ili kuŝis sur la geedza lito de Meeri kaj Yrjö. Plej ofte Meeri mem serĉis kaj konvinkis ilin veni kaj senvestiĝi. Troviĝis decaj kaj maldecaj modelinoj. Unu modelino rifuzis senvestiĝi sed petis la bankostumon de Meeri por kaŝi sian nudecon. Unu komencanta modelino tiom timis kaj ploris, ke ŝi volis, ke Meeri tenu ŝian manon dum la pentrado. Unu sinjorino pozis, nur kondiĉe ke la edzo ne sciu pri tio. Unu modelino gravediĝis, kaj Yrjö kaj Meeri fariĝis baptogepatroj. La koramiko de unu juna modelino trompis ŝin kaj ŝi mortigis sin. Tiam Meeri kaj Yrjö sentis sin kulpaj kaj demandis sin, kial ili ne rimarkis la danĝeron kaj ne savis ŝin. Unu gaja kaj drinkema modelino perlaboris pliajn enspezojn kiel putino. Unu kutimis labori kun viraj konstrulaboristoj, ŝi tie portadis brikojn kaj morteron, ŝiaj muskoloj pligrandiĝis, kaj tial ŝi plidikiĝis. Kvankam ŝi altis nur 163 cm, ŝi pezis ĉ. 100 kg. Tion oni ja vidas en la pentraĵoj. Yrjö ne interesiĝis pri maldikulinoj.

Krom pejzaĝoj kaj virinoj Yrjö Saarinen pentris florojn: sunflorojn, gladiolojn, delfiniojn, rozojn, kaktojn. Kiam maljuna kaj senforta, li pentris en la botanika ĝardeno de Helsinko. Li kapablis ankaŭ skulpti. Kiam juna, li faris ĝardenmeblaron por siaj gepatroj. Por iu sia skulptaĵo li senpermese faligis alnon en arbaro posedata de la ŝtato. Li ĉiam agis surprize kaj malkonvencie. Lia konduto estis komparata al dinamitaj eksplodoj. La familia vivo estis malfacilega por Meeri kaj la fileto. Oni jam interkonsentis pri divorco, sed la sekvan tagon la geedzoj nuligis tiun interkonsenton. Yrjö volis bruligi la paperon, sed Meeri kaŝis ĝin kiel memoraĵon, kaj la familia vivo daŭris.

Lastaj jaroj

En la fino de sia vivo Yrjö Saarinen rapide senfortiĝis. Post 1953 li ne plu havis forton eliri el la hejmo por pentri ekstere. Li pentris nur tion, kion li vidis tra sia fenestro, aŭ pri kio li trovis skizon en siaj milittempaj paperoj. Li suferis de ftizo kaj aliaj malsanoj, supozeble inter ili sifiliso. Li ne plu povis stari ĉe sia stablo. La dorso doloris, li bezonis bastonon. Li ĝojis pri la birdetoj, kiuj flugetadis antaŭ la fenestroj por trovi la semojn kaj grason, kiujn Meeri metis por ili. Li ankaŭ ŝatis havi sian blankan katon surgenue. Kvin tagojn antaŭ lia morto en 1958 la kato subite elpafiĝis de sur liaj genuoj, brue blekante kaj malaperis tra la pordo por ĉiam.

Yrjö estis perdinta ĉiujn siajn dentojn. Sur sekala pano li manĝis krudajn hakitajn viandon kaj cepojn. Plej ŝatata manĝo por li estis la kankroj, kiel en la junaĝo. Kutime li manĝis brasikan supon, ŝafaĵon kun brasiko, porkaĵan saŭcon. Li ne manĝis boacaĵojn, ĉevalaĵojn aŭ langaĵojn. La kuracisto jam malpermesis al li alkoholaĵojn krom iom da konjako, porciumita de la edzino.

Kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li diris: „Mi esperas, ke mi ne havas malamikojn, kaj ke mi neniun ofendis.” Liaj lastaj vortoj antaŭ la morto estis: „Bonan nokton, Meeri kaj mia propra filo Yrjö, bonan nokton, ĉiuj bonaj homoj.”

rpyh
Raita PYHÄLÄ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-04