SciencoPSIKOLOGIOLa influo de muziko al homa psikoLa rilato inter muziko kaj homa psiko estas fenomeno, kiu jam delonge vekas la intereson de sciencistoj, kiuj observas kaj analizas ĝin el diversaj vidpunktoj. Tiun ĉi temon priatentas interalie muzik-sciencistoj, filozofoj, psikologoj kaj sociologoj, ĉiu el sia propra vidpunkto. Antikva GrekioLa ebla ekzisto de specifa rilato inter psiko kaj muziko okupis la penson jam de pragrekoj. Pitagoro ekzemple kredis, ke al muzika harmonio aplikiĝas leĝoj de matematiko. Laŭ legendo, li iam promenis sur strato kaj aŭdis forĝiston, kiu martelis feron. Li atentis tion kaj konkludis, ke ekzistas ia ligiteco inter la grandeco de la ilo kaj la sono, kiun ĝi kreas. Pitagoro, interalie, enkondukis la koncepton, laŭ kiu muziko identiĝas kun harmonio kaj ekzistas en la tuta universo. Li kredis ankaŭ je kuracaj trajtoj de muziko, precipe rilate al la kuracado de mensaj problemoj. Ankaŭ Platono kaj Aristotelo laŭdis muzikon kaj kredis je ĝia kapablo veki pozitivajn emociojn en aŭskultanto. Platono specife substrekis la efikon de muziko al homaj emocioj kaj animo. Li proponis teorion, laŭ kiu muziko havas la povon fari el individuo bonan civitanon instigante lin al virta konduto. Personecaj trajtojParolante pri muziko kaj ĝia influo al homa psiko, ni devas ne preterlasi la fakton, ke ekzistas dekoj da diversaj stiloj kaj substiloj, el kiuj ĉiu reflektiĝas diversmaniere en la emocioj kaj la ĝenerala bonfarto de aŭskultantoj. Sciencistoj jam priatentis tiun fenomenon el diversaj vidpunktoj, dum psikologoj esploris la personecajn trajtojn de admirantoj de diversaj stiloj de muziko. Ili tiamaniere venis al la konkludo, ke certaj karakteraj trajtoj ofte aperas inter specifaj grupoj de muzikadmirantoj. Ekzemple, ŝatantoj de pop-muziko estas priskribataj kiel ekstravertaj, honestaj kaj tradiciaj; amantoj de repo estas memfidaj kaj societemaj; admirantoj de metalroko priskribeblas kiel ĝentilaj, kreemaj kaj introvertaj. Aliaj studoj esploris la sociologian dimension de muziko kaj substrekis, ke ĝi servas kiel elemento, kiu difinas kaj formas la identecon de aŭskultantoj. Tion konfirmas ankaŭ la fakto, ke ili ofte spertas kritikon de sia plej ŝatata muzikstilo kiel kritikon de si mem. La Mozart-efikoĜisnunaj esploroj, kiuj okupiĝis pri eblaj rilatoj inter muziko kaj homa psiko, estis direktataj unuavice al la efektoj de klasika muziko al homa psiko kaj ĝenerala bonfarto. La unuaj klopodoj esplori la avantaĝojn de klasika muziko kaj ties efikeco okazis en la jaro 2001. Tiam aperis artikolo de J.S. Jenkins sub la titolo The Mozart effect („La Mozart-efiko”). En tiu teksto la aŭtoro prezentis kaj priskribis la pozitivajn efektojn, kiujn certaj komponaĵoj de Mozarto (en la verko estas aparte substrekita lia Sonato K448) kreas sur iuj funkcioj de la cerbo, kiel spaca distingivo kaj lokalizo de muzika percepto. Tiu lokalizo estas esplorita pere de pozitrona emisia tomografio. Oni montris, ke aŭskultado de muziko de Mozarto stimulas ampleksan gamon de cerbaj areoj. Esploroj, kiuj okupiĝis pri la influo de lia muziko al homa bonfarto, cerbo kaj intelektaj kapabloj, klare pruvis, ke longdaŭra kontakto kun lia muziko favore influas la cerbon de infanoj kaj junuloj, kiuj aŭskultas aŭ ludas ĝin. En la sama artikolo estis diskutata la pozitiva influo de la muziko de Mozarto al la kuracado de epilepsio. Tiurilate oni rimarkas, ke ŝati la muzikon ne estas necesa antaŭkondiĉo por sperti la Mozart-efikon. KonkludoKelkaj (sed ne ĉiuj) sciencistoj, kiuj pristudis la priskribitan temon, notis la plibonigon de spaca distingivo kaj lokalizo de percepto ĉe aŭskultantoj. Kvankam la Mozart-efiko ne pliigas aŭtomate vian inteligentecon, ĝi helpas al vi plenumi viajn taskojn kun konfido kaj plibonigas vian memorkapablon. Tio ĉi klare pruvas la hipotezon, ke klasika muziko influas multajn aspektojn de homa psiko en tre pozitiva senco. Sciencistoj estontece verŝajne venos al novaj interesaj konkludoj kaj ankoraŭfoje konfirmos ne nur la artan, sed ankaŭ la psikologian kaj medicinan valorojn de muziko.
Filip IVANČIĆ
korespondanto de MONATO en Kroatio
Filip IVANČIĆ studis germanan kaj slavan filologion en la universitato de Zagrebo kaj laboras kiel teknika tradukisto.
|