LingvoHISPANIOLa kataluna: ĉu la 25a oficiala lingvo de EU?Eŭropa Unio havas 24 oficialajn lingvojn, el kiuj multaj havas malpli da parolantoj ol la kataluna. Por iĝi oficiala, lingvo devas esti aldonita al Reglamento 1/1958 de la Konsilio de EU, kiun oni jam plivastigis sepfoje. Baldaŭ la longatempa deziro de la katalunlingvanoj povus realiĝi danke al la paktoj por formi novan registaron en Hispanio. Malnova lingva maljustecoLa bulgara, la dana, la slovaka, la finna, eĉ la malta, kun nur duonmiliono da parolantoj, ĉiuj estas eŭropaj oficialaj lingvoj, kiuj havas malpli da uzantoj ol la kataluna, parolata de ĉirkaŭ 10 milionoj en la Katalunlingva Landaro (Katalunio, Valencilando, Balearaj insuloj kaj parto de Aragono en Hispanio; Norda Katalunio en Francio; la sarda urbo Alghero [algero] en Italio kaj fine Andoro). Tamen, ĝi estas oficiala nur en iuj el tiuj lokoj, kaj ĉie ĝi estas minacata kaj malplimultigata de multpovaj ŝtataj lingvoj kiel la hispana, la franca aŭ la itala. Por inversigi tiun tendencon, kaj pro lingva justeco, oni postulas ĝian oficialiĝon en Eŭropo. La afero ne novas. Jam en 1987 la baleara parlamento unuanime konsentis peti de la hispana ŝtato, ke ĝi igu la katalunan oficiala en EU. Unu jaron poste, la Aŭtonoma Registaro de Katalunio agis same, kaj dum preskaŭ kvar jardekoj multaj aliaj petoj estis lanĉitaj de instituciaj kaj sociaj organizaĵoj al la tiamaj hispanaj registaroj. Sed neniam okazis io, ĉar la du plej gravaj partioj en Hispanio (la modere maldekstrema PSOE kaj la ege dekstrema PP) estas ambaŭ forte ŝtatnaciismaj kaj ĉiam voĉdonis kontraŭe en la parlamento. Nova politika ŝanco aperasĈio ŝanĝiĝis en julio 2023. Post ĝenerala balotado, por plidaŭrigi sian ĉefministradon kaj la koalician registaron de PSOE kun Sumar (postkomunistoj), Pedro Sánchez bezonis la subtenon de pluraj partioj, inkluzive de tiu gvidata de Carles Puigdemont, la kataluna eksprezidanto, kiu ekziliĝis en Flandrio post la referendumo pri sendependeco en 2017. Tiel la oficialiĝo en Eŭropo de la kataluna – kaj ankaŭ de la eŭska kaj de la galega, kvankam nur la katalunoj postulis tion dum la politikaj intertraktoj – estas kompromiso de la nova hispana registaro, kiu krome prezidis la Konsilion de EU dum la dua jarduono de 2023. (Notindas, ke la eŭska kaj la galega estas subŝtataj oficialaj lingvoj en Hispanio, kiel la kataluna. La eŭskan parolas 750 000 homoj en Eŭskio – Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj Navaro en Hispanio; Nord-Eŭskio en Francio – dum la strikta galega havas 2,5 milionojn da uzantoj en Galegio, sed ĝi estas ege proksima al la portugala. Sume, la galega-portugala havas ĉirkaŭ 13 milionojn da parolantoj en Eŭropo.) La hispana ministro pri eksterlandaj aferoj José Manuel Albares klopodis konvinki siajn sampostenulojn el la Konsilio dum renkontiĝo okazinta la 19an de septembro en Bruselo. Tamen, tiam la reprezentantoj de la ceteraj 26 ŝtatoj konsentis plustudi la leĝajn kaj ekonomiajn aspektojn de la propono. La samo okazis en la sekvaj kunsidoj de la institucio, dum kiuj kelkaj landoj esprimis siajn dubojn kaj zorgojn pri la samtempa aldono de tri novaj lingvoj. Responde al tiuj la hispana registaro eĉ deklaris, ke Hispanio pagos ĉiujn kostojn de ilia oficialiĝo (tradukistoj, interpretistoj ktp.). Bedaŭrinde ankoraŭ neniu decido alvenis, kaj nun la dosiero atendas teknikan eldiron de la juraj servoj de EU. Lingva demokratio neprigas lingvan egalrajteconSed kion signifas por lingvo esti oficiala en EU? Tio gravas triflanke. Unue, ĉar tio certigas leĝan protekton kontraŭ lingva diskriminacio en multaj sektoroj, kiel konsumado aŭ publika sano. Due, ĉar tio rajtigas uzi tiun lingvon ĉie kaj ĉial rilate al la eŭropaj institucioj, kaj ĉiuj leĝaj dokumentoj estu eldonataj ankaŭ tiulingve. Trie ĉar tiel plifortiĝas la prestiĝo de la koncerna lingvo, interne kaj eksterlande. Pro tio la tiel nomata Plataforma per la Llengua (Platformo por la Lingvo, civila organizaĵo por la disvastigo kaj la rekono de la kataluna) lanĉis la internacian kampanjon Diru Jes! (sayyes.cat), kiu havas la subtenon de pluraj universitatanoj kaj famuloj, kiel la piedpilkisto Pep Guardiola. Tiu asocio ankaŭ komisiis al du profesoroj el britaj universitatoj, spertaj pri eŭropunia juro, raporton kies konkludo estas, ke nenio malpermesas al la kataluna iĝi oficiala en EU krom la manko de politika volo. Do nun la milionoj da katalunlingvanoj esperas, ke la najbaraj landoj finfine ebligos al la kataluna lingvo profiti tiun historian ŝancon. Diru Jes!.
Albert CLARET
Katalunio
|