Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Enigma tradukada antologio

Ordinaraj homoj – eĉ esperantistoj! – ĝenerale pensas, ke la angla fariĝis la „vera” internacia lingvo, kiu, ene de kelkaj jardekoj, estos almenaŭ legata de ĉiuj homoj, precipe tiuj, kiuj estas ankoraŭ infanoj aŭ junuloj, kaj ke tio, kune kun la antaŭeniroj de plej diversaj tradukiloj (kaj eĉ apoj), reprezentas la finan (mal)venkon de Esperanto.

Mi konfesas, ke mi ne kompetentas kiel futurologo, tamen estas datumo, kiu elmontras, ke ne ĉio marŝas tiudirekte: kontraŭe al komunaj senco kaj sento, neniam antaŭe en la historio oni tiom tradukis kaj el kaj al la plej diversaj, sed precipe „minoritataj” lingvoj. Tio, kompreneble, estas jam signo de vere internacia kultura bolado: homoj el ĉiuj mondopartoj ja volas kaj disvastigi sian propran kulturon kaj koni tiun de aliuloj. Sed tio estas signo ankaŭ de ŝanĝoj en la geopolitika bildo, kiu transiras al ĉiam pli multpolusa mondo, nova fenomeno, en kiu oni ankoraŭ ne pridiskutis la multlingvan demandon, kiun tiu multpolusa mondo devos tamen vole-nevole iam alfronti.

Tiuj du antaŭaj alineoj klarigas, kial persistas ĉe ni tiu tradicio eldonadi nialingve plej diversajn tradukojn. Diversajn, sed iamaniere klasigeblajn: el lingvoj, kies parolantoj estas novuloj en Esperantujo, oni ĝenerale tradukas la klasikaĵojn; aliflanke, el la lingvoj de landoj, kie Esperanto jam delonge ĉeestas, kaj kies klasikaĵoj estas tradukitaj jam de jardekoj, la novaj tradukoj venas aŭ de jam konataj aŭtoroj, aŭ de aŭtoroj, kies verkoj debutas en Esperanto.

En tiu lasta klaso situas la nun recenzata verketo, La arto verki kaj traduki de Nicolino Rossi. En ĉi tiu mallonga libro estas kunigitaj diversaj tradukoj, el branĉoj proza kaj poezia, kiujn li mem faris el diversaj, originale itallingvaj, tekstoj kaj poemoj premiitaj en diversaj lokaj kaj landaj literaturkonkursoj. Kaj en tio kuŝas la originaleco de ĉi tiu verketo: tute nekutima antologio de tekstoj ne de sama aŭtoro, sed de sama tradukisto. Kaj tio alportas por ni diversajn demandojn.

Granda variado en stilo

La unua el ili estas, ke la verkoj, veninte de debutantaj aŭtoroj, ankoraŭ aŭ por ĉiam duarangaj, montras grandan variadon en stilo, vervo kaj kvalito. (Tiuj, kiuj iomete konas la „industrion” de beletraj konkursoj, scias, ke, bedaŭrinde sed nemalofte, premio ne nepre sinonimas al kvalito.) Tiu variado estas pli ampleksa en la prozaj tekstoj: de „La libro”, bonega rakonto de Emanuele di Meco, vere proksima al tio, kion oni en Latin-Ameriko nomas „magia realismo”, ĝis „El la taglibro de ies rezistado” verkita de Giuseppe Campolo, ĉe kiu ne eblas bone decidi, ĉu temas pri rakonto aŭ eseeto.

La poezia parto de la libro enhavas poemojn pli kompleksajn, sed samtempe pli kortuŝajn, eĉ amare kortuŝajn, kiel „Ne plu muzikagordojn, nek plu vortojn” de Umberto Vicaretti, terure realisma poemo pri la nuntempa kruelega mondo, kaj ankaŭ la ekologi-tema „Fajroj” verkita – ĉu itale? – de la tradukinto mem. Eble Nicolino Rossi devus prezenti al ni iom pli el sia propra poezia vervo, anstataŭ nur tradukan laboraĵon.

Ĉi tiu malgranda antologio donas al ni interesan bildon pri la nuntempa itala literaturo, ne tiu de la eminentuloj, sed tiu de verkistoj, kiuj pli reprezentas la averaĝan nivelon de la produktado. Por interesatoj pri la temo ĝi alportas pli honestan kaj klaran bildon de ties vera situacio. Sed jen averto: oni ne pensu, ĉar temas pri simplaj temoj, ke la tekstoj estas simplecaj, aŭ simplaĉaj. La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili ŝajnas, kaj tion oni perceptas jam en la enigma kovrilo, en kiu montriĝas la demando: ¿Kien kondukos la skribo? Uzante la komencan hispanan demandosignon ¿ kaj formante la matematikan simbolon x, tio estas kvazaŭ anonco pri la demandoj, kiujn la tekstoj mem surtabligos al la legantoj.

Konklude, mi ja rekomendas al itallingvaj legantoj legi tiun tekstaron kaj, se eble, kompari la tradukojn kun la originaloj. Kaj al neitallingvanoj – kiel mi mem – mi rekomendas forgesi, ke temas pri tradukoj, kaj legi ĉi tiun libreton pro tio, kio ĝi estas: antologio reprezentanta la nunan staton de novaj nomoj en la itala literaturo.

Fernando PITA
Diversaj aŭtoroj: La arto verki kaj traduki. El la itala tradukis Nicolino Rossi. Eld. Lombarda, Como, 2024. 95 paĝoj. Broŝuro. ISBN 979-12-80169-71-6.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-01