MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

VOJAĜOJ

Groto de Pertosa kaj multe pli ... en Vallo di Diano

En la koro de la sud-itala Nacia Parko Cilento, Vallo di Diano ed Alburni, troviĝas kaŝita juvelo: Groto de Pertosa. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Groto (aŭ Grotoj) de la Anĝelo. La groto proponas sorĉan vojaĝon al la subtero inter la regionoj Kampanio kaj Bazilikato. Ĝia unikeco? Eblas aliri ĝin surakve laŭ la subtera fluo de la rivero Tanagro, kies kaŝita parto estas nehazarde nomata „negro” (nigra).

La vizitantoj povas eniri la groton kvazaŭ „holivude”, esplorante pejzaĝon spirhaltigan helpe de spertaj speleologoj. Tiu paradizo por geologoj kaj ordinaraj pasiuloj pri scienco, situanta ene de la komunumo Pertosa en la provinco Salerno, estas konsiderata la plej rimarkinda inter la vidindaĵoj de Vallo di Diano (Valo de Diano), ĉirkaŭata de Apeninoj. Tie la vivo pasas trankvile, kaj la lokanoj de jarcentoj, se ne de jarmiloj, dediĉas sin precipe al agrikulturo, brutbredado kaj produktado de tradiciaj bongustegaj, sed samtempe simplaj, manĝaĵoj.

Akvofaloj

La Groto de Pertosa estas tre interesa ne nur pro la rivero Tanagro, kiu enfluas en la subgrundon kaj aliloke elfluas, sed ankaŭ pro la nekredeblaj akvofaloj elvokivaj pro siaj apartaj buntaj lumoj kaj unika sono.

La elekto de la tiel nomata speleologia itinero, plurfoje havebla semajne kaj nepre antaŭmendenda, donas emocivekan sperton al turistoj kaj neimageblan perspektivon pri la vasteco kaj beleco de tio, kio de jarmiloj kuŝas sekrete sub la tero. Estas bezonataj minimuma sinpreparo kaj adekvata ilaro havigata laŭpete. Tamen la itinero ne rekomendeblas por infanoj, olduloj kaj klaŭstrofobiuloj.

La groto estas malluma, sed ties ena temperaturo estas la sama dum la tuta jaro: proksimume 17-18 celsiaj gradoj. En la groto apud la granda natura enirejo eblas vidi cetere pipistrelojn, kvankam ilia nombro daŭre malaltiĝas en la lastaj jaroj, verŝajne pro tio, ke ili emas nutri sin per kuloj laŭdire ĉiam pli venenaj.

En kelkaj lokoj oni povas eliri el la boato, promeni kaj samtempe admiri de proksime stalaktitojn kaj stalagmitojn, kiujn oni ne rajtas tuŝi.

El la montoj super la Groto de Pertosa eblas admiri ankaŭ la belecon de Vallo di Diano kun ĝiaj densa arbaro, karakteriza bestaro, sonoj kaj odoroj. Tiu kombino de neperfortita naturo kaj nekutima geologia aventuro igas la viziton al la groto malfacile forgesebla.

Restoracioj

Vallo di Diano vizitindas ankaŭ pro siaj agroturismaj bienoj kaj restoracioj, veraj kuiraj paradizoj, kie tradicie lokajn manĝaĵojn (ne nur hejmfaritajn pastaĵojn kiel cavatelli1 kaj fusilli2) akompanas bonega viandosaŭco, ofte kun legomoj, guŝaĵoj (kikeroj, fazeoloj) kaj mituloj. Kun uzataj naturaj ingrediencoj estas preparataj surbraĝa viandaĵo, picoj, fromaĝoj kiel caciocavallo3, rikoto, mocarelo kaj aparta deserto kiel persiko en ruĝa vino (iom simila al la hispana sangrio).

Kvankam situanta en la vigla turisma regiono Kampanio, Vallo di Diano estas iom for de la kutimaj internaciaj vojaĝvojoj. Ĝi proponas trankvilan feriadon kaj bonegan (kredu nin!) prez-kvalitan proporcion koncerne nutraĵojn kaj loĝadon. La kostoj estas ja nekompareblaj kun tiuj de la plej famaj lokoj en la regiono Kampanio.

Ĉio ĉi igas Vallo di Diano perfekta bazo por esplori ankaŭ la ĉirkaŭajn pli renomajn kaj luksajn lokojn (Napolo, Sorrento, Kapreo, Amalfi, Pompejo ...), kiuj distancas je nur 1 aŭ 1,5 horoj aŭte. Tio ebligas organizi facile duontagajn aŭ unutagajn ekskursojn al aliaj pli mondumaj kaj instagrameblaj lokoj sen tro da elspezoj.

Unesko-objekto, vizitindaj lokoj, termoj

Krome en Vallo di Diano troviĝas aliaj vizitindaj lokoj kiel la majesta Kartuzio de Padula, kiu estas en la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko, la ĉarma historia centro de Teggiano kun spirhaltiga mezepoka arkitekturo, la kirko de Sankta Kono, protektanta la urbeton (temas pri treege rara virnomo, kutima nur en tiu specifa areo), la antikva romkatolika monaĥinejo de Sankta Antonio en Polla (konstruita en la jaro 1470). Ĉi-lasta estas interesa ne nur por religiemaj homoj, sed ankaŭ por pasiuloj pri pentroarto pro multaj mirigaj freskoj, precipe sur la plafono de la preĝejo. Tie, antaŭ deko da jaroj, la ligna statuo de la sanktulo larmis per sango. Pri tiu fakto la itala gazetaro longe raportis, kaj la romkatolika eklezio plu esploras tion.

Rekomendindas minimume unutaga ekskurso al la apuda urbeto Contursi Terme kun ties vasta propono de kuracakvaj centroj (ekzemple Rosapepe kaj Cappetta). Tie estas gastamaj hoteloj sur verdegaj montetoj, mirindaj varmakvaj basenoj por ajna aĝo, pluraj fontoj de senpaga mineralakvo por kuracado de multaj sanproblemoj. La ĝenerale altkvalitaj kaj samtempe malmultekostaj servoj estas aparta karakterizo de tiuj lokoj en la provinco Salerno.

Konklude, la vojaĝo al la Groto de Pertosa, al Vallo di Diano kaj al la provinco de Salerno proponas ne nur ekskluzivan speleologian ekskurson, sed ebligas malstreĉiĝi kaj enprofundiĝi en la kulturon, gustojn kaj naturan belecon de la regiono sen tro malplenigi sian bank-konton. Tio estas perfekta kombino de subgrunda aventuro, malmultekostaj bongustaĵoj kaj agrabla klimato. La somera temperaturo malofte estas tro alta tage, kaj la noktoj estas aparte malvarmetaj kompare kun aliaj areoj de Sud-Italio. Tion proponas la ne tre konata suda Kampanio kaj kontentigas la turistojn el ajna vidpunkto.

pigr
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro
1. Cavatelli [kavateli] estas etaj mitulformaj pastaĵoj el semolo. (red)

2. Fusilli [fuzili] estas pastaĵoj en formo de helico aŭ spiralo. (red)

3. Caciocavallo [kaĉokavalo] estas fromaĝo el bovin- aŭ ŝaflakto. (red)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-02