MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Laŭreatiĝo en kompromitita konkurso

Tri koreaj muzikistoj laŭreatiĝis per unua premio en la 17a Internacia Konkurso Ĉajkovskij, kiu okazis en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo en junio de 2023.

Koreaj laŭreatoj

La konkurso premiis entute en ses kategorioj, nome piano, violono, violonĉelo, ligna blovinstrumento, latuninstrumento kaj voĉo. Kim Gyehee, 29-jara violonistino, kaj Lee Youngeun, 25-jara violonĉelistino, ricevis ormedalon, unuafoje inter koreaj muzikistoj, en instrumentaj kategorioj de la konkurso. Son Jihoon, 32-jara tenorulo, okupis la unuan lokon en la voĉa kategorio. Ankoraŭ al kvar aliaj koreoj estis aljuĝita dua, tria aŭ kvina premio.

Kompromitiĝo

Ilia honoriĝo, tamen, ne estis tiel pompe prilumita, kiel devus okazi pri la evento. La Internacia Konkurso Ĉajkovskij, kiu okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1958, estis rigardata kiel unu el la tri plej prestiĝaj konkursoj 1. Ĝi naskis multajn elstarajn virtuozojn, kiel la pianistoj Vladimir Ashkenazi kaj Daniil Trifonov kaj violonisto Gidon Kremer. La laŭreatiĝo de la usona pianisto Van Cliburn en la inaŭgura konkurso simbolis pacon meze de la malvarma milito.

Sed la ĉi-fojaj premiitoj verŝajne ne estos agnoskitaj konforme al sia merito, ĉar la statuso de la konkurso degradiĝis pro la rusia invado al Ukrainio 2. La okcidenta mondo riproĉis, ke la evento estas subvenciata kaj ekspluatata kiel propagandilo de la rusia reĝimo, kaj ekskluzivigis ĝin el la Monda Federacio de Internaciaj Muzikaj Konkursoj.

Reduktita konkurso

Konsekvence la plimulto de muzikistoj el Usono kaj Eŭropo turnis sian dorson al la konkurso, kio reduktis la nombron de konkursanoj kaj la diversecon de iliaj naciecoj. Al la antaŭa evento okazinta en 2019 aliĝis entute 954 muzikistoj, sed ĉi-foje la nombro malkreskis ĝis 742. El 236 konkursanoj progresintaj al la finaloj, 128 estis rusoj, do okupante pli ol duonon. La listo inkluzivis ankaŭ 48 ludistojn el Ĉinio, dum nur 9 ĉinoj atingis la finalojn en 2019.

La ŝrumpinta konkurso devis alfronti ankaŭ malfacilon venigi ĵurianojn el okcidento, ne povante kompletigi la liston ĝis unu semajnon antaŭ la inaŭguro. Kelkaj ĵurianoj kontestis la aludon, ke ili subtenas Moskvon, certigante, ke ili volas pruvi la potencon de arto mildigi streĉitecon.

Favoraj pensoj

Prestiĝaj konkursoj kutime donas diversajn ŝancojn al la premiitoj konatiĝi en la tutmonda klasikmuzika sfero. Sed la premiitoj de la 17a Internacia Konkurso Ĉajkovskij ne nepre dotiĝos per tia privilegio, ĉar la okcidenta mondo rompis la rilatojn kun la konkurso. Malgraŭ ĉio la koreaj premiitoj eldiris kontenton pri sia partopreno.

„Mi decidis partopreni por havigi al mi bonan sperton pri internaciaj konkursoj”, diris Lee Youngeun, kiu neniam antaŭe premiiĝis en internacia konkurso, kaj aldonis: „Mi ĝojas eĉ ricevi premion, kunhavante muzikon kun aliaj konkursanoj senrigarde al politikaj aferoj.”

Kim Gyehee, kun pluraj spertoj pri premiiĝo, diris: „La decido partopreni ne estis facila, sed mi konsideris nur muzikon. Mi kredas, ke muziko havas la forton mildigi la koron kaj resanigi vundojn de multaj homoj.”

Son Jihoon, kiu estis ĉe la supra aĝolimo de la konkurso, malkaŝis: „Mi iom timis eniri Rusion pro la milito, sed mi partoprenis por ne bedaŭri, ĉar ĝi estis mia lasta ŝanco.”

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
1. La du aliaj estas la Piano-Konkurso Chopin en Pollando kaj la Konkurso Reĝino Elizabeto en Belgio.

2. Legu la artikolon de la aŭtoro aperintan en MONATO 2023/3, p. 25.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 05, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-01