ArtoPENTRADOEl Greco: hispana pentristo el GrekioDoménikos Theotokópoulos, pli konata kiel El Greco [el greko], distingiĝis kiel unu el la plej influaj pentristoj de la hispana renesanco. Lia arta kariero, kvankam komence subtaksata, lasis evidentan markon sur la historio de arto. Karakterizaj estas lia lerteco en la uzado de koloroj kaj lia kapablo kapti la spiritan esencon tra siaj verkoj. La pentraĵoj fare de El Greco iĝis famaj pro la zorga uzado de lumo kaj formoj, kio donas ian senton de mistikeco kaj spiriteco. La etenditaj figuroj tipaj je liaj verkoj, kune kun la emoci-esprimo en liaj pentraĵoj, igis lian stilon ikona kaj nekomparebla. Grekaj radikojLa ligiteco de El Greco kun Grekio estas tre grava por kompreni lian homan kaj artan identecon. Naskite en Kandio (la nuna urbo Iraklio), sur la greka insulo Kreto, tiama parto de la Respubliko de Venecio, la juna Doménikos ricevis solidan artan trejniĝon antaŭ ol translokiĝi al Venecio kaj poste al Romo. Tamen, ja en la Hispanio de la 16a jarcento li trovis verajn sukceson kaj gloron. Kvankam li estis ĉefe aktiva en la hispana urbo Toledo, El Greco tenis fortan ligon kun sia hejma lando Grekio. Liaj arta pensmaniero kaj kulturo spegulis el pluraj vidpunktoj liajn grekajn radikojn. Malgraŭ la sukceso atingita en Hispanio, li ĉiam portis kun si orgojle la heredaĵon de sia hejmlando pere de la uzo de grekaj simboloj kaj referencoj en siaj verkoj. Greka kultura heredaĵoEl Greco enmetis multajn grekajn elementojn en siajn verkojn, kvankam granda parto de lia arto estis plenumita en Hispanio. Kelkaj el la pentraĵoj, en kiuj oni klare povas identigi ĉi tiujn referencojn, estas: a. La enterigo de la grafo de Orgaz. Ĉi tiu pentraĵo, situanta en Toledo, estas ĉefverko, kiu enkorpigas kaj religiajn elementojn kaj grekan simbolismon. La uzo de etenditaj figuroj kaj la emoci-esprimo klare rilatas al la bizanca kaj greka tradicioj. b. Vido de Toledo. Ĉi tiu pejzaĝo kaptas la hispanan urbon Toledo per stilo, kiu certe aludas la naturan medion de la mediteranea lando Grekio, kreante emocian ligon inter la hejmlando de El Greco kaj la realo de la lando, kiu poste lin adoptis. c. Laokoono. Ĉi tiu pentraĵo eltiras inspiron de la greka mitologio, prezentante la faman epizodon, en kiu Laokoono, troja sacerdoto, kaj liaj filoj estis atakitaj de serpentoj senditaj de la dio Pozidono. d. La Triunuo. En ĉi tiu religia verko, El Greco uzas la teĥnikon kaj ikonografion de la bizanca tradicio. Temas pri influoj, kiuj povas esti rigardataj kiel speguloj de lia greka kultura heredaĵo. La heredaĵo de El Greco estas duobla: unuflanke, li estis viziulo, pentristo, kiu defiis la artpreceptojn de sia epoko, kaj aliflanke artisto, kiu firme ligis sin al siaj grekaj radikoj, disvastigante la influon de la helena kulturo tra siaj diversaj kreaĵoj. Multflanka artistoEl Greco estis konata ankaŭ pro sia ekstravaganca karaktero. Oni diras, ke li estis singarda kaj iomete solema viro, fokusita sur sia laboro kaj fora de sociaj rondoj. Lia ekstravaganco montriĝis ankaŭ en lia vivo kaj personaj elektoj. Krome, El Greco estis multflanka artisto, ne nur pentristo, sed ankaŭ lerta skulptisto, kvankam lia famo plejparte devenas de lia majstreco en pentrado. Alia kuriozaĵo estas lia revolucia arta vizio. El Greco estis unu el la unuaj pentristoj, kiuj akceptis kaj esploris la manierisman stilon, forigante sin de la artpreceptoj tipaj je lia epoko. Lia kapablo manipuli kaj kreeme reinterpreti formojn kaj lumon en siaj pentraĵoj faris lin vera pioniro en la arto de tiu periodo. Kvankam respektate dum sia vivo, El Greco perdis grandan parton de sia famo kaj reputacio tuj post sia morto. Nur en la 19a jarcento la verkoj de El Greco estis revalorigitaj kaj remalkovritaj de postaj artaj movadoj, gajnante la lokon, kiun li meritas en la historio de arto. Jacopo PIGRO
|