MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

FOTOARTO

Tina Modotti: granda artistino, kiu ne konsideris sin tia

En la vasta kadro de artistoj de la antaŭa jarcento, mirige ne aparte elstaras inter la komunaj homoj la eksterordinara historio de Tina Modotti, vera ikono de la bildaj artoj kaj pionirino de t.n. foto-ĵurnalismo, kies verkaro kaj heredaĵo restas ĝis nun, laŭ multaj aspektoj, subtaksataj.

Pasio kaj engaĝiĝo

Naskita en 1896 en la itala urbo Udine kaj kreskinta dum kelkaj jaroj ankaŭ en la apuda Aŭstrio, Tina Modotti lasis notindan spuron ne nur en arto, sed ankaŭ en la politika agado de tiu tempo. Ŝia vivo estis interesa miksaĵo de kreado, pasio kaj eĉ socia engaĝiĝo. Unue sukcesa aktorino en Holivudo, ŝia artista koro komencis pli forte bati tiam, kiam ŝi translokiĝis al Meksikurbo en la jaro 1922.

Evoluo de eklektika artistino

Modotti enprofundiĝis en la kulturan kaj politikan atmosferon de la meksika ĉefurbo, el-maturiĝante tie kaj kunigante la propran artan talenton kun ia revoluciema agado. Influate de la fama fotisto Edward Weston, ŝi transformis sian pasion pri arto en unikan zorgan rigardon al la ĉiutaga vivo, tiu de la ordinara homaro, same kiel al la politikaj eventoj, kiuj karakterizis la mez-amerikan landon de tiu epoko.

Socia fotado

Ŝia kapablo kapti belecon en la simpleco de komunaj, kutimaj aferoj kaj aĵoj naskis tutan serion da eksterordinaraj fotografaĵoj, nur unuavide mutaj. Ŝiaj verkoj fakte laŭte kaj klare rakontas sorĉajn historiojn pri laboristoj, bienistoj, infanoj kaj prezentas nekonatajn vizaĝojn, kiuj senvole fariĝis gravaj atestantoj de tiu epoko, kiun karakterizas socio en plena kaj daŭra ŝanĝiĝo. Tina Modotti certe estis unu inter la unuaj virinoj, kiuj klopodis sukcese transformi fotarton en ilon de socia atentigo, amplifante majstre la voĉon de tiuj, kiuj tiam ne havis voĉon.

Artista heredaĵo

Krom fotarton, Tina Modotti esploris aliajn artajn formojn, kiel kino kaj pentrado. Kvankam ŝia kontribuo en tiuj fakoj estas malpli konata kaj sume rimarkinda ol tiu pri fotografiaĵoj, ŝia eklektika inklino kaj ŝia artista sentemo elmontriĝas bone tra ŝia tuta verkaro. Ŝia kapablo kapti kaj resumi per simplaj bildoj la esencon de homaro kaj de la socio tra diversaj artformoj estas tio, kio igas ŝian agadon tiel signifa kaj el pluraj vidpunktoj ankoraŭ aktuala en la nuna arta mondo.

Daŭra influo

Bedaŭrinde, malgraŭ elstara kontribuo al arto kaj al ŝatinda senĉesa agado, Tina Modotti restis longe en ombro. Estas jam tempo remalkovri tiun grandan virinon kaj laŭeble substreki la influon de ŝiaj verkoj en la mondo de arto. Temas ne nur pri la historio de simpla talenta artistino, kiel pluraj aliaj post ŝi, sed pri tiu de pionira kuraĝa aktivulino, kiu uzis sian arton kiel ilon de ŝanĝo kaj atesto pri la realo, kiu ŝin ĉirkaŭis, anstataŭ por promocii sin mem kiel lertan artistinon: difinon, ĉi-lastan, kiun ŝi neniam aparte ŝatis.

Konklude

Tina Modotti restas tro ofte subtaksata ikono de la pasint-jarcenta arto, sed ŝia arta kaj socia heredaĵo daŭras inspirante kaj influante artistojn kaj aktivulojn, inajn kaj ne nur, eĉ hodiaŭ. Ŝia historio memorigas al ni, ke arto povas esti potenca instrumento por atingi socian justecon, kaj ke la kuraĝo elmontri sin per artoj povas estigi paralelan vivecan politikan kaj socian agadon.

Neprus jam forĵeti la vualon de silento, kiu envolvis en la lastaj jardekoj la figuron de Tina Modotti, kaj festi, celebri, soleni ŝiajn genion kaj deziron estigi pli egalan kaj konscian mondon pere de realigo kaj disvastigo de ŝajne senvoĉaj, sed samtempe emociveke kriemaj bildoj.

pigr
Roberto PIGRO

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-01