MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

ORIENT-AZIO

ASOAN kaj Japanio: vizio por nova sekureca kunlaboro

Ne-multaj legantoj scias, ke fine de la kalendara jaro, de la 16a ĝis la 18a de decembro 2023 okazis en Tokio memorinda pintkunveno dediĉita al la 50a datreveno de la amikeco inter la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) 1 kaj Japanio. El diplomatia vidpunkto ĉi tiu multflanka pintkunveno estis escepta, ĉar ĝiaj partoprenantoj unuanime esprimis novan kaj fortan vizion de reciproka sekureca kunlaboro en la Sud-Ĉina Maro. Apartan atenton meritas la kunigo de ĉi tiu pintkunveno kun tiu de la gvidantoj de Azia Nul-Emisia Komunumo (ANEK) 2, kiu okazis la 18an de decembro 2023 en Tokio iniciate de japana ĉefministro Fumio Kiŝida. Jen kelkaj informoj kaj mallongaj konsideroj.

Komenco de kunlaboro

La kunlaboro de Japanio kun ASOAN komenciĝis en 1973, kiam ambaŭ flankoj starigis komunan forumon pri sinteza kaŭĉuko por solvi komercan disputon. Ekde tiam oni konstruis kaj konstruas reciprokajn proksimajn komercajn kaj diplomatiajn rilatojn. La japana diplomataro estas certa, ke ASOAN estas grava geopolitika ludanto ne nur por la stabileco kaj prospero de Japanio, sed ankaŭ por la tuta Orienta Azio.

Strategiaj rilatoj

Japanio konsideras la rilatojn kun ASOAN strategie gravaj, ĉar ties membroŝtatoj troviĝas ĉe la Sud-Ĉina Maro, kiu estas unu el la plej frekventataj vojkruciĝoj maraj en la mondo. La plifortigo de sekureca kunlaboro en ĉi tiu mara teritorio spegulas la kreskantan streĉiĝon en ĉi tiu mondoparto, kie partaj teritoriaj pretendoj de Ĉinio koincidas kun tiuj de kelkaj ASOAN-membroj (precipe Filipinoj, Indonezio, Malajzio, Vjetnamio). Tio estas do unu el la kialoj, kial en la lastaj jaroj la fokuso de reciproka kunlaboro inter Japanio kaj ASOAN ŝoviĝas iom post iom de komerco al regiona sekureco.

Komuna vizio-deklaro

Fine de la memorinda pintkunveno estis adoptita unuanime komuna vizio-deklaro, en kiu la gvidantoj promesis intensigi kunlaboron en la kampo de mara sekureco, plifortigi provizoĉenojn, subteni daŭrigeblajn energipraktikojn kaj plivastigi homajn interŝanĝojn en diversaj sektoroj kadre de la plenuma plano. Aliaj interkonsentitaj agadoj inkluzivas interalie iniciatojn en la kampo de karbona neŭtraleco, propagando de sana vivstilo, subteno de kunlaboro en la kampo de defendo, batalo kontraŭ misinformado, same kiel kunlaboro en la kampo de inform-sekureco, la batalo kontraŭ terorismo kaj transnacia krimo ktp.

Laŭ diplomatoj kaj politikologoj, la adoptita vizio-deklaro donas al ambaŭ partioj novan ŝancon esence plifortigi sian komunan tutmondan kunlaboron plurflankan favore al tiu ĉi regiono.

Financa subteno

Dum la pintkunveno la japana ĉefministro Fumio Kiŝida diris, ke Japanio dum la venontaj kvin jaroj mobilizos pli ol 35 miliardojn da usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 32 miliardojn da eŭroj) el publikaj kaj privataj rimedoj. La projekto celas faciligi investon en ASOAN-ŝtatoj kaj samtempe subteni la reciprokan interŝanĝon de junaj komercaj gvidantoj.

ANEK

Okaze de la supre menciita pintkunveno okazis ankaŭ en Tokio mallonga kunveno de la gvidantoj de Azia Nul-Emisia Komunumo. La komuna deklaro adoptita de ĉi tiu komunumo emfazas la celon de nulaj emisioj kaj la subtenon de senkarbonigo, ekonomia kresko kaj energia sekureco.

Kadre de ANEK Japanio utiligos verdajn teknologiojn transformajn kaj proponis agadojn kiel ekzemple politika kunordigo kaj kreado de verda provizoĉeno.

Oni povas nur esperi, ke la klopodoj de la diplomatoj ne estos vanaj, kaj la adoptitaj celoj alportos konkretan profiton al la loĝantaro de ĉi tiu azia regiono.

1. ASOAN estas interregistara organizaĵo de dek ŝtatoj el Sud-Orienta Azio (Brunejo, Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Mjanmao, Singapuro, Tajlando, Vjetnamio), kiu estis fondita en 1967 en Bankoko. Ĝi estas ankaŭ oficiala observanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN). Mjanmao, kiu estas sub „armea regado” ekde la puĉo de februaro 2021, ne estis invitita al la supre menciita pintkunveno. Male, Orienta Timoro ĉeestis la pintkunvenon kiel observanto, ĉar en 2022 ASOAN konsentis akcepti ĝin kiel la 11an membron.
2. ANEK kunigas la jenajn ŝtatojn: Aŭstralio, Brunejo, Filipinoj, Indonezio, Japanio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li laboris i.a. en Japanio kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de la Slovaka Respubliko. El Tokio li diplomatie kovradis ankaŭ kelkajn landojn en la pacifika regiono.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 04, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-03