PolitikoLATIN-AMERIKOĈu vi iam ŝanĝiĝos?Ekde kiam la kovimo-pandemio komenciĝis en 2020, en la tuta mondo okazas grandaj kaj interesaj fenomenoj. Nemultaj tamen estas tiel strangaj kiel la politikaj eventoj de Latin-Ameriko – precipe tiuj en Peruo kaj Argentino. Kiam en Latin-Ameriko aperas novaj politikistoj aŭ kandidatoj por elektataj oficoj, kaj ili uzas ekstremajn diskursojn, ofte la mondo interesiĝas pri la okazaĵoj en ĉi tiu mondoparto. Homoj el la internacia komunumo miras pri tio, ke neniu movado sukcesas ripari la politikan sistemon, kaj post mallonga tempo alia movado, egale aŭ pli ekstrema ol la antaŭa, celas anstataŭi ĝin denove. Castillo: sukceso kaj fiaskoĈi tio ree okazis, kiam la kandidato Pedro Castillo venkis en la prezidenta elektado de Peruo en 2021. Castillo, kiu en kampanjo promesis grandajn reformojn en la politikaj kaj ekonomiaj sistemoj, uzis ekstremajn diskursojn por mobilizi tiujn partojn de la socio, kiuj estis antaŭe ignorataj de la politika sistemo. Pri reformoj, li subtenis ekzemple la pliigon de la impostado por minado en Peruo kaj por plivastigi la buĝeton por sano kaj instruado. Tre polemika estis lia decido inkluzivigi en la registaro homojn kiel Guido Bellido, kiu havis juĝajn problemojn pri apologio de terorismo. Poste komenciĝis problemoj kun opozicio. Castillo kaj lia politika partio Perú Libre ne havis plimulton en la parlamento, do la laboro por subteni reformojn komplikiĝis. Pro tio, politikistoj el partioj kiel Alianza Popular kaj Somos Perú proponis akuzojn kontraŭ la prezidento kaj liaj ministroj, aludante al koruptaj okazoj pri influo-trafiko kaj krima konspiro dum lia regado. Kiam lia falo kiel prezidento iĝis neevitebla, Castillo la 7an de decembro 2022 kontraŭkonstitucie proklamis la disigon de la perua parlamento, alvokante la formadon de nova konstitucia asembleo. La iniciaton, kiu estis ĝenerale rigardata kiel mempuĉo, rifuzis la armeoj de Peruo kaj kelkaj el liaj propraj subtenintoj. Fine Castillo estis arestita, kiam oni eksciis, ke li volas peti politikan azilon en la meksika ambasadejo en Limo. Post sia aresto, la eksprezidento daŭre defendis sin, asertante, ke lia faligo estis agado de elitoj, kiuj celis forigon de politikisto, kiu ne estas unu el ili. Dina Boluarte, la vicprezidento de Castillo, gvidas la registaron post lia aresto, alfrontante grandajn protestojn kaj tumultojn en la sudo de Peruo, kie la subteno favore al Castillo estas pli forta. La fiasko de Castillo evidentigas oftan trajton de latin-amerikaj politikaj procezoj: venkas politika eksterulo, kiu celas transformi la „tradician” sistemon, sed tiu poste ne havas sufiĉe da politika subteno en la parlamento kaj aliaj politikaj organoj por plenumi reformojn. Peruo, kiel multaj latin-amerikaj landoj, havas tre fortajn prezidentajn sistemojn, do ofte okazas, ke prezidentoj povas fari multon per la povoj donitaj de la konstitucio, sed ne povas plenumi reformojn sen la subteno de aliaj organoj, kiuj ofte estas regataj de la opozicio. Tiamaniere, konflikto inter la prezidento kaj la parlamento ofte generas grandajn krizojn, kiujn latin-amerikanoj konas tro bone. Milei: sukceso kaj problemojDum en Peruo Castillo iĝis prezidento post ekstrema maldekstra kampanjo, en Argentino Javier Milei akiris la povon per ekstrema kampanjo por ekonomia liberalismo kaj punemo kontraŭ la politikaj elitoj, kiuj regis Argentinon dum la lastaj 20 jaroj. Milei – ankaŭ li estis politika eksterulo – enfokusigis malbonan ekonomian elfaron de la registaro de Alberto Fernández, kiu alfrontis grandan inflacion, publikan ŝuldon kaj koruptoskandalojn antaŭ la voĉdonado. Milei populariĝis post kiam li alvenis dua en la unua prezidenta baloto de 2023, kio ebligis al li partopreni en la dua voĉdonado, en kiu li venkis. Milei promesis agadojn, kiujn multaj homoj konsideris deliraj, kiel forigi la centran bankon de Argentino, forigi multajn ministeriojn kiel tiuj pri genro, sanigo kaj scienco, kaj anstataŭigi la argentinan peson, la landan valuton, per la usona dolaro. Malgraŭ lia pozicio kiel politika eksterulo, Milei ankaŭ alvokis dekstrajn kaj ekstremdekstrajn homojn per deklaroj kontraŭ homrajtaj grupoj, kaj inkluzivigis homojn rilatajn al malnovaj partioj, kiuj subtenis reviziismon por la lasta argentina diktaturo (1976-1983), kiel lia vicprezidento Victoria Villaruel. „Omnibusa” leĝoMilei, kiel Castillo, havas ambician programon por transformi sian landon. Sed, kiel ĉe Castillo, lia registara koalicio ne havas plimulton en la parlamento, kaj do dependas de la voĉdonoj de aliaj politikaj partioj por plenumi registaran programon. Pro tio, en la komenco de sia regado Milei uzis ĉiun povon donitan al li de la konstitucio, kaj tiel prezentis la t.n. „omnibusan leĝon”, kiun poste la parlamento devas aprobi aŭ rifuzi, por „liberigi la argentinan ekonomion”. Tiu ĉi leĝa dokumento estas ampleksa kaj kovras diversajn temojn, enhavante reformadon aŭ forigojn de pli ol 366 malnovaj leĝoj. Kio okazos?Ĉu Milei atingos sian celon, tio dependos de la agado de la argentina parlamento. Konsiderante la situacion de lia registaro en latin-amerika kunteksto, oni povas facile kompari ĝin kun la situacio de Peruo dum la lastaj jaroj. Eble aperos granda konflikto inter Milei kaj la parlamento en Argentino pri la novaj reformoj. Ĉu esperi kaj kion?En regiono kiel Latin-Ameriko, kie oni festas, kiam registaro sukcesas regi dum la tuta oficperiodo, ni povas nur esperi bonajn novaĵojn kaj labori por la interkompreno kaj frateco inter landoj, popoloj, politikistoj kaj civitanoj. Ĉar ĉi tie, eĉ se oni volas grandajn ŝanĝojn en la socio, tre malofte tiuj ŝanĝoj plibonigas niajn vivojn.
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio.
|