LingvoARKEOLOGIO/LINGVISTIKOHieroglifoj akiras voĉon kaj signifon danke al AIImagu, ke vi estas lanĉita per speciala maŝino reen en la pasintecon, kun modernaj teknologiaj iloj, kaj ke vi vekiĝas en antikva Egiptio, ĉirkaŭite de nur unuavide misteraj hieroglifoj gravuritaj sur ŝtono, ligno kaj papirusoj. Ĝis antaŭ mallonga tempo tiuj simboloj, ŝlosilaj por kompreni unu el la plej fascinaj civilizacioj de la historio, estis preskaŭ nedeĉifreblaj por la moderna homa scio. Sed nun, danke al la nekredeblaj kapabloj de la artefarita intelekto, kiuj iĝas aplikeblaj al pli kaj pli granda nombro da sciencaj fakoj, tiaj enigmoj komencas malnodiĝi, kaj sufiĉas malmultaj sekundoj por traduki ĉion al iu ajn moderna lingvo. Ion tian jam sukcesis parte atingi teamo de brilaj esploristoj, gvidata de Andrea Barucci kaj Costanza Cucci el la Instituto pri Aplikata Fiziko Nello Carrara (kadre de la itala esplorcentro CNR): helpe de inĝenieroj el la universitato de Florenco ĝi ekde 2019 trejnas algoritmojn surbaze de neŭraj retoj, por ke ili povu ekzameni, kompreni kaj traduki tiujn plurmiljarajn hieroglifojn. Profunda lernadoLa ideo de Andrea Barucci, kiu publikigis unuafoje akademian artikolon pri la temo en 2021, estigante en la tuta mondo grandan intereson tiurilate fare de la arkeologia kaj lingvistika komunumoj kaj ne nur, estis apliki la t.n. konceptojn pri computer vision kaj deep learning, kiujn li jam uzis por la analizo de bio-medicinaj bildoj, al hieroglifoj. La esploro daŭras kaj jam kondukis al la aperigo de unua libro, Discovering the Ancient Egyptian Hieroglyphs with Deep Learning (Malkovri la antikvajn egiptajn hieroglifojn per profunda lernado), kie oni rakontas, kiamaniere oni povas uzi neŭrajn retojn por studi antikvajn lingvojn. Metropola muzeo de ArtoLa defio estas igi artefaritan intelekton lerni la vidan lingvaĵon de antikvaj simboloj, kiuj varias laŭ formo, materialo kaj konservado. Uzante grupon de 700 hieroglifoj el famaj muzeoj, kiel la Egipta Muzeo de Torino en Italio, la sistemo jam scipovas rekoni, segmenti kaj interpreti hieroglifojn kun precizeco oscilanta inter 60 % kaj 98 %. Ĝis nun, rekonante simbolon, kiel ekzemple tiun de serpo, la sistemo povas kompreni, ĉu iuj hieroglifoj estas gravuritaj de la sama mano. Post la apero de la libro kaj la atingo de la unuaj sukcesaj rezultoj Barucci estis invitita al la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko de la respondeculino de la egipta sekcio, Janice Kamrin. Al ŝi li prezentis la progresojn de lia esplorteamo. Datum-bankojTemas pri kunlaboro inter foraj mondoj: arkeologio, lingvistiko kaj artefarita intelekto brakumas unu la alian por malŝlosi miljarajn sekretojn. Kvankam traduki tutajn frazojn estas ankoraŭ kompleksa ago, la rekono de unuopaj simboloj malfermas pordojn al novaj malkovroj. Krom la malkaŝado de la signifo de unuopaj signoj, ĉi tiu laboro metas fundamentojn por ebla revolucio en la arkeologia kaj lingvistika fakoj, malfermante la vojon al novaj iloj, kiuj povus helpi la esploristojn pli bone kompreni ne nur antikvan Egiption kaj ties lingvon, sed ankaŭ aliajn misterajn antikvajn civilizojn, kiuj lasis skribitajn spurojn. Necesas nur krei novajn datum-bankojn, enmetante en ilin bildojn pri la signoj, kiujn oni volas deĉifri. Tiu ĉi renkontiĝo inter pasinteco kaj estonteco espereble donos al ni la unikan ŝancon kunigi la povon de moderna teknologio kun la propra mirindaĵo de antikvaj misteraj civilizoj, malkaŝante iliajn lingvojn kaj portante ilian realon pli proksimen al ni.
Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|