HobioLUDOJItalaj ludkartojLa italaj ludkartoj spegulas tradicion kun tre riĉa historio, kies origino datumas de la 16a jarcento. Tion cetere pruvas hararanĝoj kaj lipharoj de la figuroj sur ili. La plej famaj estas la napolaj, la siciliaj, la plaĉenzaj, la milanaj, la trevizaj kaj la triestaj ludkartoj: ĉiu kun sia aparta stilo kaj unikaj trajtoj. Multaj opinias, ke la italaj devenas de praaj hispanaj ludkartoj. La italaj ludkartoj distingiĝas de la francaj pokerkartoj laŭ diversaj detaloj: nombro (40 anstataŭ 52), aspekto kaj adoptitaj emblemoj. Dum la francaj pokerkartoj havas kerojn, karoojn, trefojn kaj pikojn, la 40 italaj ludkartoj fakte bildigas pokalojn, glavojn, monerojn kaj bastonojn. Ĉiu kartaro respondas al unuopa emblemo kaj inkluzivas dek kartojn. La diferenco en la uzataj emblemoj estas tamen nur la komenca disting-elemento: la italaj kartoj fakte inkluzivas kulturajn figurojn el Italio, kiuj estas desegnitaj kaj aldonas historion kaj fascinon al ĉiu loka ludo. La figuroj montras frizojn kaj vestojn tipajn pri la 16a jarcento, kiam suda Italio estis okupata de hispanoj. Al ili respondas specifaj valoroj: en la italaj ludkartaroj ekzemple la ĉevalo valoras naŭ, la reĝo dek kaj la damo ok. Tiuj specifaj valoroj aldonas elementon de defio kaj strategio al la ludoj, postulante taktikon kaj pensmanieron alian ol tiu de la francaj pokerkartoj. KartludojLa italoj havas ege multajn kartludojn. Novaj ludoj aperas de tempo al tempo, eltrovataj de kreemaj ludantoj. Rubamazzo estas engaĝa ludo, kiu postulas ruzon kaj bonŝancon por forpreni la kartojn gajnitajn de kontraŭulo. Asso pigliatutto estas ludo, en kiu la kvar asoj estas la plej dezirataj kartoj, ĉar per ili oni povas gajni la ceterajn sur la tablo. Ni ne povas forgesi ludon scopa, postulantan lertan deprenon de kartoj laŭ specifaj (iom kompleksaj, sed nur unuavide) reguloj. Ekzemple en tiu ludo aparte dezirata karto estas la t.n. settebello (sepo de moneroj). La posedo de tiu karto alportas al ludanto unu poenton, kio igas tiun „belan sepon” ŝatata de multaj ludantoj. Ili konscias ĝian probablan influon al la fina ludrezulto. Ankaŭ la sepa karto de la tri ceteraj emblemoj havas apartan gravecon, ekzemple por gajni specifan poenton koncerne al la t.n. primiero 1. Socia rilatoSimbolismo kaj historio dominas la italajn ludkartojn. La kvar emblemoj ja reprezentas aspektojn de la iama itala ĉiutaga vivo: onidire pokaloj rilatas al amo, festoj kaj emocioj, glavoj simbolas militon aŭ alispecan konflikton, moneroj aludas la materialan mondon kaj laboron, dum bastonoj reprezentas la kamparanajn klason kaj vivon. Laŭ alia disvastigita hipotezo tamen, la kartosignoj reprezentas mezepokajn sociajn klasojn: pokaloj la klerikaron, bastonoj la kamparanojn, moneroj la komercistojn kaj glavoj la soldatojn. Etaj diferencojĈiu itala ludkartaro povas iom malsimili depende de la regiono: ekzemple la trevizaj kaj triestaj havas iom diferencajn desegnojn kaj stilon de la plaĉenzaj, kaj ĉefe de la napolaj kaj la siciliaj (sufiĉe similaj unu al la alia). Ĉiu regiona versio prezentas do alian dezajnon, sed ĝenerale ne ekzistas rimarkindaj diferencoj. La kartnombro estas ĉiam 40 kaj la 4 emblemoj estas la samaj, samkiel la ludoj plej ŝatataj de lokaj homoj. Sume, la italaj ludkartoj estas vera trezoro, montranta la italajn lokajn kulturon kaj tradicion. Pere de ili eblas ne nur sin amuzi, sed ankaŭ ekkoni pli funde la pensmanieron kaj la civilizon de eŭropa lando, konata pro sia riĉa historio, karaktero kaj pasio. 1. Kombino el kvar kartoj, la asoj de ĉiu koloro. (red.)Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO pri Italio, Grekio kaj Kipro
|