LingvoOPINIOLa turka iĝu pontolingvo de ĉiuj tjurklingvaj komunumojPri lingvo parolebla kaj komprenebla por ĉiu ajn homo, oni revas jam de tre longe, probable ekde tiam, kiam unue aperis la problemo de diverslingveco, kiu estis maloportuna kondamno de la homaro. Tion reflektas ekzemple la biblia historio pri la babilona (babela) turo. Ŝajnas unuavide iom stranga la situacio inter kelkaj samstile vestitaj homoj, kiuj apartenas al la sama kulturo (ekzemple la eŭropa, la okcidenta) sed interkomprenas sin helpe de tradukistoj. En la historio ne maloftis tiaj okazoj, en kiuj la rolon de internacia lingvo ludas/ludis unu el la plej disvastiĝintaj aŭ dominantaj (el ekonomia, kultura, religia vidpunkto). Tia lingvo estis la greka kaj poste la latina dum fora eŭropa pasinteco, la araba en Proksima Oriento ktp. Poste tiun rolon pretendis ludi interalie la franca kaj la usonangla. Tamen la ekspansio de ĉi-lasta lingvo, tre uzata hodiaŭ kiel pontolingvo en la tuta mondo, ofte elvokas proteston kaj reziston flanke de parto de la homaro. Krom tio, la usonangla ne estas tiel facila kiel oni supozigas, precipe por ne-hindeŭroplingvaj popoloj. Plej verŝajne, la aktuala supereco de la usonangla spegulas la nunan ekonomian situacion en la mondo, sed ne estas daŭronta por ĉiam. Tiaj kialoj, interalie, kiaj la supre menciitaj, instigis homojn en diversaj momentoj de la historio provi krei artefaritajn lingvojn. Plej sukcesa inter la centoj da projektoj plenumitaj tiurilate estis la lingvo internacia Esperanto. Tamen, observante la mapon pri la disvastiĝo de la zamenhofa kreaĵo, ni povas vidi blankajn makulojn en Proksima Oriento. Cetere, en tiu areo, fortajn poziciojn havas Islamo. Tial estas facile kredi, ke oni tie uzas la araban kiel pontolingvon kaj ne bezonas ion alian. Sed verdire la araba ne estas uzata en la ĉiutaga vivo de ĉiuj landoj kun islama loĝantaro. Ĝi restas esence religia lingvo. Estas tre scivoliga tio, ke Esperanto estas relative disvastiĝinta en Pakistano kaj Irano, t.e. landoj, kies loĝantaro plejparte uzas hindeŭropajn lingvojn (la persan, la urduan ktp). Verŝajne Esperanto mense pli taŭgas al ili. Do, ni lasu ĉi-momente Esperanton aŭ alian artefaritan lingvon. Ni provu antaŭvidi eblan solvon je la interkomprena problemo. Zorge rigardante, ni vidas, ke parte la problemo estis solvita komence per dulingvismo. Avantaĝoj de la turkaEstus interesa la ideo disvastigi la turkan lingvon kiel pontolingvon por ĉiuj popoloj de Centra, Meza kaj Malgranda Azio, nome de Jakutio kaj orienta Turkestano (okcidenta Ĉinio) ĝis Turkio. Kaj fakte ni jam vidas tiun tendencon. Ĝi havas kelkajn kialojn: 1) La tjurkaj lingvoj estas tre stabilaj. La tempo kaj la distanco ne tro tuŝis ilin. La jakuta lingvo estas pli proksima al la turka, ol la rusa al la germana. La samon ni povus diri rilate al la diferenco inter la praturka kaj la moderna turka: ilia malsamo estas minimuma. Fakte, diferencoj inter la tjurkaj lingvoj ekaperis, kiam Rusio dividis turkajn popolojn kaj entrudis la rusan kiel komunan lingvon; 2) Turkio estas la plej evoluinta inter la tjurklingvaj landoj subpremitaj iam de Sovetio kaj nuntempe de Rusio. Fakte la turka jam estis internacia lingvo pasintece en Kaŭkazo kaj Meza Azio, kaj, post la disfalo de la Rusia Imperio, de Sovetio kaj eventuale de nuna Rusio, eble aperos nova ŝanco; 3) La turka uzas la latinan alfabeton. Ĝiaj avantaĝoj ne bezonas pruvojn; 4) La baza turka vortaro estas komprenebla por la plej multaj tjurkaj popoloj; 5) La turka nombras pli ol 80 milionojn da parolantoj en Turkio, krom kelkajn milionojn en Irano. La movado „Turan”Ekzistas jam tiel nomata tutturkisma movado, konata kiel „Turan”. Ĝiaj aktivuloj senĉese kaj vivece diskutas pri tio kiu estu ilia komuna lingvo. Multaj turan-istoj ne konsentas cedi la ĉefan rolon al la turka lingvo por la estonta lando Turan. Kelkaj turan-istoj do penas krei artefaritan lingvon surbaze de pli arkaika kipĉaka lingvaro. Tamen la penoj restas nur surpaperaj mensaj ekzercoj sen praktika utileco. La turan-istoj ja forgesas, ke la turka jam estas planlingvo/pontolingvo por la diverslingvaj popoloj de Turkio. Samkiel en aliaj montaraj landoj, en Turkio ekzistis kaj ekzistas multnombraj dialektoj de la turka kaj aldone estas uzataj kelkaj neturkaj lingvoj, ekzemple la kurda, la greka, la asiria, la laza, la armena ktp. Antaŭ jarcento, krom la latina alfabeto, oni kreis kaj enkondukis fakte novan planitan turkan lingvon. Estis eliminitaj superfluaj arablingvaĵoj, firmigitaj iuj reguloj kaj eĉ kreitaj novaj vortoj. Daŭra ekspansioSendepende de la volo de turan-istoj la turka plu disvastiĝas kaj ne nur en Meza Azio. Ĝin oni volonte lernas en Balkanio kaj Kaŭkazio. La aŭtoro de ĉi tiu artikolo dum pasintjara vojaĝo en Kartvelio uzis la turkan. Fakte preskaŭ duono de la loĝantoj regas ĝin. Plejparte tiuj estas gejunuloj, kiuj ne scias la rusan. Personoj pli ol 40-jaraĝaj preferas la rusan. Do la ekspansio de la turka lingvo progresas kaj progresados en la estonteco paralele al la malfortiĝo de Rusio kaj de ĝia influo en la najbaraj aziaj landoj kaj en Kaŭkazo.
Andrey BOCHKAREV
korespondanto de MONATO en Turkio
|