Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

AKTUALE

Svislando hodiaŭ, inter sukcesoj, dilemoj kaj defioj

Svislando estas malgranda sensignifa lando. Tamen ekonomie ĝi havas gravan rolon en la kreado de novaj medikamentoj kaj aliaj sciencaj kaj teknikaj novaĵoj, en la lertigado de altnivelaj fakuloj, en la gastigado de internaciaj establoj.

En decembro 2023 la svisa parlamento elektis la registaron (la Federacian Konsilion). Tiu konsistas el sep membroj. La elekto evoluis sen revolucio, kaj la tradicie dekstrema kaj konservativa tendenco plu daŭros dum kvar jaroj. Tio estas la sekvo de la elekto de nova parlamento en oktobro 2023. Tie montriĝis la sama tendenco al tradicia trankvileco kaj prudento. Stabileco devas regi. La verduloj ne sukcesis akiri pli da seĝoj, kvankam ni estas en granda klimatkrizo. Por elekti novan federacian konsilianon, la parlamentanoj konsideras ĉe la kandidato la kapablojn, la spertojn en la profesio kaj en la politiko je kantona aŭ federacia nivelo, la apartenon al politika partio, kiu prezentas lin aŭ ŝin, la aĝon, la devenon laŭ lingva regiono, la lingvajn konojn. Hodiaŭ ili ne kuraĝis elekti viron el Grizono, kiu parolas la kvar oficialajn lingvojn de Svislando, sed estas „nur” 39-jara.

Per buso kaj biciklo

En 1848 kreiĝis unika politika sistemo, kiu ĝis hodiaŭ validas. La registaro konsistas el sep membroj de la Federacia Konsilio, inter kiuj unu estas elektita prezidanto de tiu Konsilio por unu jaro. Sekve multaj homoj ne konas lian/ŝian nomon. Do ne estas ministroj. La svisaj politikistoj promenadas sen korpogardistoj kaj uzas buson aŭ biciklon kiel simplaj civitanoj.

La decidoj de la Parlamento ofte molas. La kaŭzo de tio estas la minaco je referendumo. En Svislando referendumo estas organizado de baloto ĉe la voĉdonrajtaj personoj pri leĝo decidita de la Parlamento. Ĉiam la popolo havas la lastan vorton. Do por eviti tion, la parlamentanoj iras prudentan vojon.

Laborklimato

La ekonomio evoluas bone, kaj la senlaboreco estas ĉirkaŭ 2 %. Tamen tio eblas pro la granda kvanto de limlaboristoj: italoj, francoj, germanoj, aŭstroj, kiuj eniras Svislandon matene por labori kaj reiras al sia lando vespere. En la malsanulejoj de Ĝenevo ili estas 60 % de la tuta kunlaborantaro. Nuntempe la nombro de emeritoj kreskas, kaj aperas grandega manko je laborfortoj en ĉiuj sektoroj. Malgraŭ tio la dekstremaj politikistoj klopodas bremsi la enmigradon, kio estas paradokso. Ni notu, ke en Svislando laboristoj laboras 42 horojn semajne.

La laborklimato estas trankvila, kio kontribuas al la veno de diversaj industrioj kaj firmaoj. Analizisto diris: „En Francio la laboristoj unue strikas, poste diskutas. En Svislando la laboristoj unue diskutas kaj poste strikas.” Do tre ofte la diskutoj iras al interkonsento kaj strikoj ne okazas.

Pro tiu ekonomia kaj trankvila socia stato alvenas mono el eksterlando. Nun ties origino estas severe kontrolata. La civitanoj tamen vidas nenion de tiuj sumoj, kiuj aperas en bankaj komputiloj kaj kuŝas en monŝrankoj. Pro tio la aserto, ke Svislando estas la plej riĉa lando en la mondo, estas malĝusta. La svisaj bankoj estas riĉaj, ne la svisoj.

La lernejoj kaj altnivelaj institucioj kiel universitatoj kaj politeknikaj klerigejoj disdonas altkvalitan instruadon, tiel ke la svisaj diplomoj estas mondskale agnoskataj kiel bonegaj. La internacia komparsistemo PISA 1 montras la saman altan nivelon.

Ĝenevo: internacia urbo

Jam komence de la 20a jarcento Ĝenevo estis internacia urbo kun alveno de multaj modernaj ideoj. Post la unua mondmilito naskiĝis tie Ligo de Nacioj, kiu ricevis grandan domaron en norda kvartalo de la urbo. Tiu domaro akceptis Unuiĝintajn Naciojn (UN) en 1945, ankaŭ pro la fakto, ke Svislando ne havis koloniojn, do novaj landoj, kiel la afrikaj, ŝatis veni al Svislando, neŭtrala tereno. La membriĝo de Svislando en UN okazis per tutsvisa popola baloto en 2002, tamen de la komenco de la agado de UN Svislando libervole kontribuis, ekzemple sendante soldatojn al la limo inter la du koreaj ŝtatoj en 1953. Okazas en la ĝeneva oficejo de UN dekoble pli da kunsidoj ol en Novjorko. Kelkaj tre gravaj filioj de UN troviĝas en Ĝenevo: tiuj pri sano, pri intelekta proprieto, pri rifuĝintoj, pri meteologio, Internacia Telekomunika Unio, Internacia Labor-Organizaĵo kaj la Konsilio pri Homaj Rajtoj. En la jaroj 2023 kaj 2024 Svislando membras en la Sekureca Konsilio de UN en Novjorko. En Ĝenevo troviĝas ankaŭ CERN: Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro. En Berno troviĝas la sidejo de UPU, Universala Poŝta Unio. En Laŭzano troviĝas la sidejo de la Internacia Olimpia Komitato.

Proksimume 25 % de la loĝantaro de Svislando konsistas el ne-svisoj. Tio devenas de leĝo, kiu ne donas la ŝtatanecon al iu bebo, kiu naskiĝas en la lando. Alilandano povas, post kelkaj jaroj en Svislando, laŭ diversaj kriterioj, peti la svisan ŝtatanecon, kaj diversaj instancoj decidas pri tia paŝo. Tiu kandidato devas paroli sufiĉe bone unu el la kvar oficialaj lingvoj. Tamen ne-svisoj kun restadpermeso rajtas, en kelkaj kantonoj, voĉdoni kaj esti elektitaj je urba/vilaĝa nivelo en la leĝodonan instancon kaj en la registaron kaj voĉdoni kaj esti elektitaj en la parlamenton je kantona nivelo.

Ne ĉio iras glate

La proporcio de virinoj en la politiko estas malalta. Ili okupas 95 lokojn inter 246 en la Federacia Asembleo. Mankas egaleco en la salajroj: virinaj salajroj estas 18 % pli malaltaj ol tiuj de viroj, se konsideri saman klerigadon kaj samajn laborspertojn. Malriĉuloj dormas sub pontoj, almozpetadas kaj manĝas el rubujoj, same kiel rifuĝintoj malleĝe atingintaj la landon. En 2022 sume 24 511 azilpetoj okazis en Svislando. 23 809 el tiuj azilpetantoj foriris el Svislando libervole aŭ estis ekskluditaj el la azilproceduro. Ĉirkaŭ 25 % de la loĝantoj estas en socia nivelo malriĉa, penas nutri sin, penas pagi la luprezon de sia loĝejo, rezignas pri kuracado per la helpo de fakulo.

Defioj

Defioj estas la mastrumado de la klimatŝanĝo, la malmultiĝo de biodiverseco, la aĝiĝo de la popolo kaj la politika neŭtraleco en militanta mondo. La neŭtralecon postulis eksteraj ŝtatoj en 1815. Tia devo estas malfacila: Svislando havas armeon, kiun oni povus nomi „memdefenda korpuso”. Por provizi ĝin per armiloj, Svislando havas firmaon, kiu produktas militan materialon. Por vivteni la firmaon, Svislando vendas armilojn eksterlanden kun kondiĉo, ke la aĉetanta ŝtato ne militas. Nuntempe venas fortaj premoj por mildigi tiun leĝon por helpi al militanta Ukrainio.

Defio estas trovi manierojn por redukti la uzon de petrolo: eblus altigi la digojn en la alpaj valoj, per kiuj oni kreis lagojn, per kies akvo oni povas produkti elektron. Tiuj lagoj pleniĝas per fandiĝo de alpa neĝo kaj glacio. Sed pluvo mankas pro la klimatŝanĝo. Do tiuj alpaj baraĵaj lagoj ne pleniĝos, kaj elektro mankos. Nun funkcias kvar atomcentraloj, kiuj produktas 29 % de la bezonoj. Ĉu konstrui novajn? Ĉu aĉeti elektron en najbaraj landoj, kiuj produktas ĝin per atomcentraloj? Jen dilemo.

Dilemo pri turismo: endas forlasi la uzon de petrolo por hejtado kaj transporto, sed se oni konstruas ventoturbinojn sur la montoj, ĉu turistoj plu ŝatos veni al Svislando? Turismo estas fonto de grandaj enspezoj. Do evidentas, ke Svislando devas urĝe subteni la konstruadon de abundaj sunenergiaj paneloj.

Svislando devas vivi pli modeste, ĉar ĝia nuna vivnivelo rabas abunde da krudmaterialo donacata de nia planedo. Jam en majo pasintjara la lando formanĝis sian parton. La tera tago de trokonsumo estis la 13a de majo. Svislando vivas nun super siaj rimedoj. Ĉu la novelektita registaro konsciiĝas pri tio kaj pretas urĝe fari la bonajn kaj justajn decidojn?

mgrj
Mireille GROSJEAN
Svislando
1. PISA: akronimo de Programme for International Student Assessment (Programo por Internacia Taksado de Studentoj) estas iniciato de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 03, p. 20.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-01