PolitikoNIĜERIOAnalfabeteco, danĝero mondaAl Niĝerio estis koncedita plena sendependeco en oktobro 1960 kiel federacio de tri regionoj (norda, okcidenta kaj orienta) sub konstitucio, kiu havigis parlamentan formon de regado, en kiu ĉiu el la tri regionoj konservis grandan kvanton de memregado. Arakidaj piramidojLa vasta norda regiono estis riĉa je kultivaĵoj kiel arakido, kotono, sojfaboj, rizo, milio ktp. Kano, la komerca centro de la nordo, estis fama pro siaj elstaraj „arakidaj piramidoj”, kiujn oni fiere montris al turistoj. Tiuj „piramidoj” estis grandegaj amasoj da sakoj da arakidoj mallarĝiĝantaj al pintoj, kiuj estas pli altaj ol la ĉirkaŭaj domoj, estante simboloj de abundo de tiu grava kultivaĵo. Ili estis rigardataj kiel vidindaĵoj kaj kiel simbolo de riĉaĵo. Kiam en la 1960aj kaj 1970aj jaroj produktado ŝanĝiĝis de agrikulturo al petrolo, kaj kiel rezulto de sekeco kaj pestoj, la piramidoj malaperis. Senpaga instruadoLa suda pluvarbarregiono estis konata pro la produktado de arbarkultivaĵoj kiel kakao, kaŭĉuko kaj kolao. La sud-okcidento konstruis la unuan nubskrapulon en Niĝerio, konatan kiel Cocoa House (finkonstruita en 1965) en Ibadano, la regiona ĉefsidejo. Tamen kakaoproduktado estis nur unu el la sektoroj, en kiuj ĉi tiu regiono elstaris. En ĝia sana konkurado kun la aliaj regionoj, ĝia vizia gvidanto, Obafemi Awolowo (1909-1987), kiu funkciis kiel la unua ĉefministro de la Okcidenta Regiono, starigis sistemon de senpaga instruado por ĉiuj infanoj kaj junuloj en la regiono. Eĉ dum mia gimnazia instruado, longe post la fino de la regiona regado, mi ankoraŭ ricevis senpagajn librojn kaj pagis nur malmulte por mia eduko. Chinua AchebeRadiodissendado estis enkondukita al Niĝerio (en Ìbàdàn) en 1932 de la britaj koloniaj aŭtoritatoj kiel eksperimento de la imperia servo de BBC. En 1959 la unua televidstacio en subsahara Afriko estis establita de la niĝeria okcident-regiona registaro. Ĝenerale, la sud-okcidenta regiono ŝajnas akcepti „okcidentajn” valorojn pli ol la nordo. Ekzemple, la unua niĝeria gazeto, titolita „Gazeto por Ẹ̀gbá kaj Joruboj” unue aperis en 1859. Hodiaŭ tiu regiono daŭre havas pli da profesoroj ol iu ajn alia en la lando. El la orienta regiono, ni havas Chinua Achebe (1930 —2013), rigardata kiel centra figuro de moderna afrika literaturo, kies libro Things Fall Apart (en esperanto: „Aĵoj disfalas”, eldonita en 1958) jam aperis en pli ol 50 lingvoj. Olusegun ObasanjoLa sana konkurado inter la tri regionoj estis ankaŭ rezulto de demokrata administrado. Do nature, unu el la kialoj de la malkresko de la konkurado, kiu donis al Niĝerio tiom rapidan evoluon post la sendependeco, estis la ripetiĝantaj armeaj puĉoj, kiuj finiĝis maljam en 1999, kiam iama armea ŝtatestro Olusegun Obasanjo, iĝinte demokratie elektita civila prezidanto, devige emeritigis superajn armeajn oficirojn por malhelpi estontan puĉon. AlmajiriKia estas la eduka situacio hodiaŭ? Malgraŭ tio, ke okcidenta edukado ĉiam estas grava en la sudo, kiel pruvas la fakto ke, laŭ Monda Organizaĵo pri Sano, almenaŭ 2000 niĝeriaj kuracistoj elmigras ĉiujare al Usono, Britio kaj Kanado, dum 3000 kuracistoj diplomitiĝas ĉiujare ĉe medicinaj fakultatoj. Tamen, kun 11 milionoj da infanoj surstrate, Niĝerio nun havas la plej altan nombron da eksterlernejaj infanoj en la tuta mondo. El ĉi tiuj 11 milionoj da infanoj, 9 milionoj estas en la norda regiono. Krome, raporto de Unesko de 2022 notis, ke 20 milionoj da niĝerianoj el 200 milionoj da loĝantoj ne estas enskribitaj en lernejoj. Plej multaj el tiuj estas en la norda regiono, kie islama edukado verŝajne estas pli grava ol formala edukado. Almajiranci estas sistemo de islama eduko praktikata en norda Niĝerio. Knaboj serĉantaj islaman scion estas nomataj Almajiri. La haŭsa vorto amajiri estas derivita de la araba vorto, المُهَاجِرْ “al-Muhājir”, kiu aludas personon, kiu migras de sia hejmo serĉante islaman scion. Ordinarlingve, la esprimo disetendiĝis por priskribi junulon, kiu almozpetas surstrate kaj ne iras al sekulara lernejo. La sistemo instigas gepatrojn lasi siajn respondecojn al la islamaj lernejoj. Ĉi tiuj infanoj estas kuraĝigataj iri al la stratoj kun bovloj petegante manĝaĵon aŭ monon. La infanoj, fojfoje malpuraj kaj malsataj, troviĝas en grupoj de 6 ĝis 12 ĉie en la norda regiono, eĉ en Abuĝo, la nacia ĉefurbo. Sed en la suda regiono, oni esperas, ke se iu junulo ne estas en lernejo, li do ie lernas iun metion. Ĉi tio tamen ne signifas, ke ne estas eksterlernejaj infanoj en la sudo. El la 11 milionoj da infanoj, kiuj ne estas en lernejo en Niĝerio, preskaŭ 2 milionoj estas en la sudo. Tikla temoAlmajiranci estas tre tikla temo, kiun povas trakti nur la nordaj islamaj gvidantoj kaj politikistoj, ne kristana prezidanto aŭ iu ajn prezidanto elektita el la sudo. Sanusi Lamido Sanusi estis la 14a emiro de Kano. Li pasigis la plej grandan parton de sia regado pledante por kultura reformo en norda Niĝerio, ĝis li estis detronigita la 7an de marto 2020. Lamido, kiu funkciis ankaŭ kiel estro de la Centra Banko de Niĝerio de 2009 ĝis 2014, laŭdire estis forigita de la prezidanto Goodluck Jonathan post la liko de noto, en kiu Sanusi asertis, ke 20 miliardoj da dolaroj (ĉirkaŭ 18,4 miliardoj da eŭroj) el petrolenspezo malaperis sub la gardado de la prezidanto. Tamen, li fariĝis nepopulara en la nordo ankaŭ pro sia elkrio pri la minaco de Almajiri. Li diris, ke la patroj de tiuj infanoj mem iru sur la stratoj por almozpeti, anstataŭ sendi la infanojn. Aliokaze, la patroj estus arestitaj pro infanmistraktado. Goodluck Jonathan, dum li estis prezidanto, komencis kion li nomis „Almajiri-a Lernejo-Programoj”, en la nordo por infuzi okcidentan instruplanon en la islaman edukon por igi la lernantojn dungeblaj kaj por redukti la senĉesan krizon kaj nesekurecon en la nordo. Sed kiam li lasis la oficon, la infanoj reiris al la stratoj por denove almozpeti kaj la programo, kiu kostis milionojn da dolaroj, finiĝis sen favora rezulto. Interese, la sekva prezidanto, nordulo, ignoris la programon. La ŝtato Kano, laŭ la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj, havas ĉirkaŭ trionon el la ĉirkaŭ 9 milionoj da ekster-lernejaj infanoj en la nordaj ŝtatoj. Ĝi havas proksimume dek el la Almajiri-lernejoj. Bedaŭrindaj sekvojLa sekvo de tio, ke estas tiom da infanoj surstrate, estas ne-dungebleco, malsekureco, fruaj edziniĝoj kaj aliaj sociaj malvirtoj. Frua geedziĝo estas tre ofta kiam inaj infanoj ne iras al lernejo. Kvankam estas malpli ofte trovi ilin almozpetantaj sur la stratoj, tamen knabinoj estas rapide edzinigitaj al maljunaj viroj, kiuj rapide gravedigas ilin. Rezulte, la niĝeria loĝantaro nun rapide pliiĝas, precipe en la nordo. Boko HaramLa nordo bataladas kontraŭ malsekureco jam de jardekoj. Boko Haram estas terorisma grupo fondita en Maiduguri, la ĉefurbo de la norda ŝtato Borno en 2002. Laŭvorte signifanta „okcidentiĝo estas sakrilegio”, ĝi estas salaf-ĝihadisma grupo batalanta por la anstataŭigo de la niĝeria sekulara ŝtato per islama, surbaze de strikta aplikado de la ŝaria leĝo. Ĝi funkcias en la nordoriento de Niĝerio kaj okazigas perfortojn kontraŭ okcidentanoj (ĉefe usonanoj kaj eŭropanoj), kristanoj kaj eĉ islamanoj konsiderataj kiel malfideluloj, se ili ne estas ĝisostaj islamanoj. Formala edukado estas tial plejparte ignorata en la nordo, kvankam ironie, tiuj teroristoj uzas aferojn kiel telefono, armiloj, aŭtoj kaj aliaj produktoj de okcidentaj landoj. ZakatoEn tiu ĉi malriĉa lando, kie la monataj enspezoj de ĉiu politikisto estas pli altaj ol tio, kion ricevas politikistoj en riĉaj landoj, malriĉuloj devas fari ion ajn por supervivi sian malbonan sorton. Almozpetadon en la nordo instigas ankaŭ unu el la „kvin pilieroj” de Islamo, kiu nomiĝas zakat aŭ almozo. Zakat, kiu estas la tria devo, signifas „purigo” kaj indikas, ke elpago de zakato igas la ceteron de onia riĉaĵo laŭleĝe kaj religie pura. Esti blinda aŭ lama ne estas preteksto por ne iri al lernejo en la sudo, sed ĉiu iometa misformiĝo estas preteksto por almozpeti en la nordo. Neniu zorgoKial la politikistoj de la nordo montras nenian zorgon pri la minaco de Almajiri? Tiuj infanoj finfine utilas al ili por unu celo: dum elektoj, ili ĉiuj voĉdonas. Kiel rezulto, la voĉoj de la nordo ĉiam determinas la gajninton de prezidant-elekto. Kaj post la elekto, ili reiras al la stratoj. Almajiri ankoraŭ ne multe tuŝas sudan Niĝerion, sed fakte ĝi iĝos monda problemo se ne rapide traktita. Boko Haram, kiu estas unu el la plej mortigaj ĝihadaj grupoj en la mondo, scias, ke ĉi tiuj knaboj ekzistas, kaj ili estas facila celo de rekrutigado.
Gabriel Olubunmi ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio
|