Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Ĥaoso en la komenco

Komence la libro La Kosmokomikoj rakontas pri la estiĝo de la tero kaj luno el la ĥaoso. Atestantoj de tiu ĥaoso similas al homoj, kiuj havas nomojn el strangaj literkombinoj, ekzemple Qfwfq. La nomoj de tiuj atestantoj (mi ne kuraĝus diri personoj) estas samaj en diversaj rakontoj.

La unua parto pri la disiĝo de la luno „disde” la tero memorigis min pri la priskriboj de Jules Verne, kiam li verkis sian vojaĝon al la luno. Ne mankas la eskaloj, per kiuj oni povas alsupri aŭ desupri.

Sed mankas ruĝa fadeno en la rakonto. Eble tio estas intence farita por doni ideon pri manko de logiko kaj kohereco en la komenca stadio de la tero. Krome, la rakontanto sin metas ekster la konatajn temposkalojn kaj saltas de unu periodo al alia. Tiel la rakonto povas salti de periodo en kretaceo al egiptaj faraonoj aŭ al alitempaj konatoj. En la postaj rakontoj oni povas konstati, ke troviĝas iu rakonta linio, ekzemple en la rakonto pri la dinosaŭroj kaj la rakontoj pri la konko kaj la okulo.

Dinosaŭroj kaj evolucio

Evolucio laŭ Georgo H. Darvino estas ne procezo de hazardaj estiĝoj de novaj formoj, sed intenca procezo. Plej okulfrapa ekzemplo de tio estas la rakonto pri la estiĝo de la okulo aŭ la rakonto pri la evolucio – evoluigo do laŭ la aŭtoro – de la konko ĉe moluskoj.

Dinosaŭro, kiu eskapis la formorton de siaj samspecianoj (en la tempo de Calvino la hipotezo pri la meteorito ankoraŭ ne estis ĝenerale akceptita), volas partopreni la vivon de la „Novuloj”, kiuj post la dinosaŭroj transprenis la povon sur la tero. Sed ĝi devas pli-malpli sin kaŝi kiel dinosaŭro. Ankaŭ amo ludas rolon en la rakonto.

Oni povas sin demandi, pri kiuj la aŭtoro siatempe (post la dua mondmilito) pensis, kiam li verkis la rakonton. Nuntempe oni uzas la vorton „dinosaŭro” kiel insulton pri tiuj, kiuj ne adaptiĝas al la postuloj de la nuntempo.

Spiritinspiraĵo

Alia rakonto temas pri la estiĝo de spirala konko ĉe moluskoj. Ĉar iu molusko volis sin apartigi de la „aliuloj”, tiu ekkreis sian „konkon”, ankaŭ por imponi „aliulinon” ... Ŝajne la ideo pri „konko” venis spontanee?

Do, se vi kutimiĝis al la ideo, ke la tuta estiĝo de la tero kaj luno kaj la evolucio estas rezultoj de procezoj, en kiuj hazardo, variaĵoj kaj selekto fare de la ĉirkaŭa medio estas ĉefaj faktoroj, tiuj ĉi rakontoj donas al vi sufiĉe da materialo por pripensi. Ne mirigas ankaŭ, ke la okulo estas ofte uzata kiel ekzemplo, per kiu iuj volas argumenti, ke ne eblas, ke tia kompleksa organo estiĝu per variaĵoj, hazardo kaj selekto, kaj tial pli akcepteblas la ideo de kreismo. En iu aparta ero de tiu ĉapitro, kie la aŭtoro faras komparon al sia nuntempo, ekzemple al nederlandaj turistinoj en trajno, li konstatas similecojn, kvazaŭ iun spiritan komunaĵon de multaj estaĵoj. Ne mirigas, ke la aŭtoro en pli granda aĝo revenis al la katolika kredo.

Lingvaj rimarkoj

Pri la paĝaranĝo de la libro: la blankaj interspacoj inter vortoj iom ĝenas (pro ambaŭflanka alkadrigo de la paĝoj). Same ĝenas la tajperaroj en ĉiuj ĉapitroj.

La lingvaĵo rimarkindas: ofte uzata estas „far”, kie sufiĉus „de” (pasiva formo). Ofte uzataj estas ankaŭ kombinaĵoj de prepozicio kaj verbo, ekzemple „traspertis”, „elsuferita”, „elfarante” kaj simile. Mi ne konas la italan originalon, sed mi ne komprenas, kial necesas aldoni la prepoziciojn en diversaj okazoj. Se temas pri imito de la itala lingvaĵo de la aŭtoro, mi povas tion kompreni. Sed aliokaze mi opinias, ke tiuj konstruoj sen neceso plipezigas la lingvaĵon, en kiu jam abundas la participoj, kiuj certe ne faciligas la legadon. Entute gratulinda eldono de Itala Esperanto-Federacio: ĝi aperis en 2023, la jaro de la UK en Torino, kaj honoras mondfaman verkiston italan.

Bert DE WIT (biologo)
Italo Calvino: La Kosmokomikoj. El la itala tradukis Nicolino Rossi. Eld. Itala Esperanto-Federacio, Milano, 2023. 108 paĝoj. 24 x 17 cm. ISBN 978-88-96582-28-2.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 05, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert de Wit (biologo) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-01