MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Jarcento de grandaj malkovroj

En ĉi tiu 21a jarcento sciencistoj mirigis la mondon per serio da tre grandaj malkovroj, kiuj ŝanĝas iom post iom nian komprenon pri la kosmo kaj certe influos eĉ la ĉiutagan vivon de homoj en la venontaj jardekoj.

El la plej signifaj kaj allogaj malkovroj, menciendas tiu de eksterteraj planedoj: sciencistoj malkovris milojn da planedoj ekster nia sunsistemo, kio pruvas, ke la universo estas plena de mondoj eble gastigantaj vivon. Tiaj malkovroj alproksimigas nin al respondo de la demando, ĉu ni estas solaj en la kosmo.

Alia notinda malkovro estis la teknologio CRISPR-Cas9, utila por redakti DNA-on, kiu revolucias genetikon per preciza modifo de onia genetika heredaĵo. Tiel eblas kuraci genetikajn malsanojn kaj plibonigi homan reziston kontraŭ certaj malsanoj. Poste, kiel ne paroli pri la malkovro de gravitaj ondoj? La konfirmo de la ekzisto de gravitaj ondoj, teorie jam antaŭviditaj de Albert Einstein, malfermis novan fenestron al la universo, ebligante al ni observi kosmajn okazaĵojn, kiel la kuniĝoj de nigraj truoj kaj neŭtronsteloj.

Astronomio, medicino kaj fiziko

Lastatempe, aliflanke, oni multe parolis ankaŭ pri la esplorado de Marso. Post la alveno de la esplorveturilo Curiosity sur la ruĝan planedon en 2012 ni ricevis senprecedencajn bildojn de Marso. Tiuj misioj helpis nin pli bone koni kaj kompreni nian kuz-planedon kaj serĉi signojn de pasinta aŭ eĉ nuntempa vivo.

Kroma paŝo antaŭen en scienca fako estis ankaŭ la finmapado de la homa genaro, kio malfermis novajn perspektivojn por la disvolvo de persona medicino, permesonta pli kaj pli precizan preventon kaj traktadon de iuj malsanoj.

Laste, sed ne balaste, jen la malkovro de pliaj bosonoj. En 2012 la eŭropa esplorcentro CERN anoncis la malkovron de bosonoj W kaj Z. Temas pri fundamentaj partikloj, kiuj konfirmas la ekziston de la tiel nomata higsa bosono, samkiel la teorion de la norma modelo de elementaj partikloj.

Ĉi tiuj malkovroj estas nur malgranda, kaj eble arbitre elektita parto de la nenombreblaj sciencaj atingoj, kiuj estas plenumataj ĉiutage en la tuta mondo. La scienca esplorado daŭre vastigas la limojn de la homa scio, kio igas nin esperi je pli kaj pli granda kompreno pri la mondo kaj la ega kosmo ĉirkaŭ ni.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 05, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-02