MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

ARAVRIT

Hibrida skribsistemo povus alproksimigi hebreojn kaj arabojn en Israelo

Per aŭdaca kaj noveca ago pri kultura unuigo la israela grafikisto Liron Lavi Turkenich kreis en la lastaj jaroj la skribsistemon Aravrit, nekutiman kombinon de arabaj kaj hebreaj literoj. Ĉi tiu lingva fuzio, naskiĝinta kadre de ŝia tezo pri arto kaj dezajno, prenis sian nomon de la kunigo de la vortoj „araba” kaj „hebrea” kaj estas signifoplena paŝo por la antaŭenigo de interkultura kompreno kaj kunvivado en unu el la plej malfacilaj areoj de la planedo.

La inspiro venis al Turkenich, kiu mem ne parolas la araban, unuafoje en ŝia naskiĝurbo Ĥajfo, loko de diverseco, kie pluraj lingvoj nature renkontiĝas: en la urbo kun ĉirkaŭ 10 % de la loĝantaro konsistanta el palestinanoj kun israela civitaneco estas normale vidi la hebrean kaj la araban (apud la angla, kiel la leĝo postulas) flanko ĉe flanko sur restoraciaj manĝkartoj aŭ oficejaj ŝildoj. Ŝia konscio pri la potenca kapablo de lingvobaro por malhelpi aŭ malfaciligi dialogon inter diversaj komunumoj instigis ŝin unuigi iamaniere la du skribsistemojn, demandante sin, ĉu estus eble krei imagan ponton inter la du lingvoj, anstataŭ fatalisme akcepti ian daŭran disiĝon inter la du komunumoj.

Franca oftalmologo

Esplorante, Lavi Turkenich malkovris la verkojn de la franca oftalmologo Louis Émile Javal en la 19a jarcento. Studante la homan vidkampon, Javal malkovris, ke, por legi vortojn skribitajn per latinaj literoj, sufiĉas al niaj okuloj la supra parto de la vortoj. „Do mi komencis testi per la hebrea kaj la araba por vidi, ĉu la regulo validas ankaŭ por ĉi tiuj du lingvoj”, rakontas Turkenich. Provinte kovri duonon de la vortoj, la grafik-spertulino ekkomprenis, ke „por legi la hebrean ni bezonas ĉefe la malsupran parton de la literoj, ĉar tie oni trovas la plej grandan nombron da karakterizaj ecoj, kiujn oni identigas. En la araba, male, la gravaj informoj estas en la supra parto. La malsupra parto de multaj arabaj literoj havas rondan formon: ĝi preskaŭ similas serion da ondoj, kaj oni ne kapablas legi fokusiĝante nur sur ĝi.”

Per kromaj testoj ŝi konfirmis la teorion laŭ kiu, dum la hebrea postulas atenton pri la malsupra parto de la literoj, la araba postulas plian zorgon pri la supra parto. Ĉi tiu kompreno naskis unikan sistemon de novaj hibridaj literoj, je delikata ekvilibro inter du malsamaj, sed forte interligitaj lingvoj, kun sama ŝemida origino. Ŝia esplorado ne limiĝis je nura laboro en la kadro de ŝia akademia studo; ŝi fakte aktive enplektis la komunumon. Vojaĝante inter Ĥajfo kaj Telavivo, la studema virino petadis la trajn-pasaĝerojn rigardi ŝiajn literotabelojn kaj proponi komentojn. Ŝi kunlaboris kun amikoj kaj engaĝis infanojn, kio emfazas la inkluzivan kaj partoprenan econ de la projekto. La plej klara pruvo, ke la nova hibrida skribsistemo estas valora kaj legebla, venis kiam foje, okaze de la eko de Ramadano, Lavi Turkenich estis invitita de la prezidento de Israelo verki omaĝon por la islama komunumo. Kun ŝi estis du jerusalemaj infanoj, Uriel parolanta hebree kaj Marian parolanta arabe. „Ili neniam vidis antaŭe tiujn literojn, kaj mi demandis ilin, ĉu ili kapablas legi la frazon, kiun mi preparis. Ili tuj, sen peno, legis ĝin, kaj kompreneble mi ekploris. Por mi ĉi tio estas la plej emocia parto de la projekto.”

Multaj komunaj vortoj

Aravrit estas ne nur „tipografia” eksperimento, sed konkreta ebla simbolo de pacema kunvivado. Ĝi estas invito rekoni kaj akcepti la ekziston de aliuloj kaj gardi samtempe viva la konscion pri kultura kaj lingva diverseco kaj riĉeco. Turkenich lerte evitas ajnan politikan diskuton kaj neniel celas transformi sian Aravrit en novan lingvon; prefere ŝi fokusiĝas je ĉiutagaj kaj vaste uzataj vortoj, kies simileco montras, ke la du komunumoj estas multe pli proksimaj, ol oni povas supozi. Praktike Aravrit de Turkenich funkcias kiel skrib-ponto inter hebrea kaj araba, ebligante tujan komprenon almenaŭ de tiuj vortoj, verdire multegaj, kiuj estas komunaj inter la du lingvoj. Ĉi tiuj komunaj vortoj, kaŭze de la aparteno de la du lingvoj al sama lingvogrupo, ebligas al hebreoj kaj araboj tuje identigi terminojn kiel „paco” aŭ „lingvo”, vortojn, kiuj konservas similecojn en ilia formo kaj fundamenta signifo. Vortoj mem kiel „domo” (בית - بيت) aŭ „patrino” (אמא - أمّ) montras la kongruecon kaj intuician naturon de la skribsistemo farita de Turkenich, ebligante simplan komprenon al tiuj parolantaj hebree aŭ arabe.

Vizio simila al la esperanteca

Estas grave substreki, ke la tiparo Aravrit celas vere ne krei novan lingvon, sed faciligi reciprokan komprenon per la uzo de unuigita grafika sistemo. Ĉi tiu ilo ne modifas la hebrean aŭ la araban lingvon, sed faciligas la alprenon de simila perspektivo inter lingve kaj kulture diversaj komunumoj.

Tiu provo unuigi du apartajn mondojn per la adapto de la formo de literoj estas ne nur arta ekzerco, sed potenca invito al pacema kunvivado. Iom simile al Esperanto de Zamenhof, Aravrit de Turkenich, kvankam simpla grafika sistemo kaj ne tuta planlingvo, celas antaŭenigi pli profundan dialogon kaj pli grandan komprenon inter komunumoj, kiuj, kvankam malsamaj, kunhavas en Israelo komunan spacon. Ĝi estas alvoko al la beleco de diverseco kaj al la eblo de alproksimiĝo pere de faciligita komunikado.

Malgraŭ kelkaj signifaj diferencoj, la ago de Turkenich ja parte memorigas la penojn de Zamenhof en la enkondukado de Esperanto. Simile, Aravrit naskiĝas en kunteksto de kompleksa kunvivado inter hebrea kaj araba komunumoj en Israelo, proponante eblan vojon por parte superi lingvajn barojn kaj iel helpi plian interkomprenon inter tiuj ofte disigitaj komunumoj. La celo de ambaŭ ĉi tiuj penoj, nome Esperanto kaj Aravrit, estas instigi dialogon kaj unuecon de homoj kun homoj, en loko, kie lingva diverseco povas esti fonto de disigo kaj malamikeco. Kiel Zamenhof, tiel Turkenich ekvidis kaj ekrevis tian estontecon, en kiu lingvaj baroj ne estu malhelpo al komunikiĝo kaj estu la unua paŝo por paca kunvivado inter malsamaj komunumoj.

pigr
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO kaj redaktoro de la lingva rubriko

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 03, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-04