HistorioMIGRADOHenekenoj: la korea diasporo en Meksiko kaj KuboHenekeno (hispane henequén) estas speco de tropika agavo kun sukplenaj, fibrecaj folioj. Ĝi estas ankaŭ vorto, per kiu nomis sin la unuaj koreaj enmigrintoj en Meksiko kaj Kubo, kiuj laboris en henekenaj bienoj. ElmigradoEn majo 1905, post navigado dum pli ol unu monato en Pacifiko, 1031 koreoj revoplenaj surbordiĝis en la meksika haveno Salina Cruz kaj poste moviĝis al la regiono Jukatano. Ili estis laboristoj dungitaj de henekenaj bienegoj. Fine de la 19a jarcento la martrafika industrio ekprosperis pro la koloniado de la fortaj landoj, kaj sekve draste pliiĝis la postulo pri fibraĵo uzata por fabriki ŝnuregon. La kruda materialo ekstraktiĝis el fibrecaj folioj de henekeno, kaj la bienposedantoj en Jukatano bezonis grandan nombron da laboristoj por amaskultivado de la planto. Labori kiel sklavojTamen montriĝis ke, malkiel anoncite en la varba reklamo de la makleristo, la vivado de henekenaj laboristoj neniom diferencas de tiu de sklavoj. De frumateno ĝis mallumiĝo ili devis detranĉi kaj senŝeligi dikajn fibrecajn foliojn sub bruligaj ardaj sunradioj. Iliaj fingroj ofte sangis dornopikite, kaj plie ili suferis senindulgan vipadon, se ili ne plenumis la asignitan porcion de laboro. Ili ne nur ne estis salajrataj, sed ankaŭ devis mem lui loĝejon kaj pagi manĝaĵojn. Por la plimulto, ju pli ili laboris, des pli akumuliĝis iliaj ŝuldoj. La mizera vivo de koreaj enmigrintoj estas detale priskribita en la siatempa ĵurnalo Hwangseong Sinmun: „Majaoj apartenas al la sklaveca nivelo kvina aŭ sesa, sed koreoj falas en la plej malaltan, sepan. Ili surhavas ĉifonajn vestojn kaj trivitajn pajlŝuojn. Kompatindaj virinoj kun infanetoj enbrake aŭ surdorse vagadas surstrate kvazaŭ brutoj, kaj oni ne povas rigardi tion sen larmoj. Se ili ne laboras kontentige, ili estas draŝataj surgenue, ĝis haŭto deŝiriĝas kaj pleniĝas de sango, kaj la mizera aspekto ne rigardeblas kun okuloj malfermitaj. Ve! Ho, ve!” La ĵurnalo ankaŭ kritikis la elmigradan politikon de la reĝo Gojong, kiu planis repatrujigi ilin sed malsukcesis pro interveno de Japanio. Post la raporto la korea registaro malpermesis varbi novajn laboristojn por Meksiko. Strebi por setladoEn 1909 la kvarjara devoperiodo finiĝis laŭkontrakte, sed la koreaj laboristoj ne volontis reiri al sia patrujo, ĉar ĝi jam estis en malfavora situacio submetite al japana administrado antaŭ fakta aneksado en 1910. Ili kompreneble ne volis resti en bieno kiel sklavoj kaj forlasis la regionon por serĉi alian laboron. Sed ĉar estis malfacile trovi okupon pro la lingva diferenco, kaj cetere ĉar pliintensiĝis antipatio kontraŭ orient-aziaj enmigrintoj sub influo de la meksika revolucio ekokazinta en 1910, ili ne disponis alian vojon ol reiri al la henekenaj bienoj. En la 1920aj jaroj la apero de artefaritaj fibroj okazigis fermadon de henekenaj bienoj. Koreaj enmigrintoj denove disiĝis tra Meksiko, el kiuj 274 homoj transmoviĝis al Kubo en 1921 por labori en sukerkanaj bienoj. Teni etnan identeconInterne de la korea komunumo en ambaŭ landoj, Meksiko kaj Kubo, teni la koreetnan identecon ĉiam estis meze de la ĉefaj zorgoj, ĉar manke de virinoj inter la enmigrintoj junuloj devis preni kiel edzinon praloĝantinon, kaj la korea socio jam en sia dua generacio falis en riskon perdi sian nacian identecon. Konsekvence ili starigis etnajn lernejojn, kie iliaj infanoj povis lerni la koreajn lingvon kaj historion. Oni organizis ankaŭ filiojn de Daehanin Gukminhoe, la nacia asembleo de koreoj loĝantaj en Ameriko, unue en Mérida en 1909 kaj sinsekve en Meksik-urbo, Tampico kaj Oaxaqueño. Ili lanĉis kampanjojn por restarigi la perditan suverenecon de sia patrujo kaj kvestis por finance subteni la sendependigan movadon. En Mérida oni starigis la militan lernejon Sungmu Hakkyo en 1910, kie trejniĝis estontaj soldatoj. Kvankam la instanco ĉesis funkcii post tri jaroj, ĝi simbolas la korean sendependigan movadon en Meksiko. Ankaŭ en Kubo naskiĝis filioj de Daehanin Gukminhoe, en Matanzas en 1921 kaj poste en Manatí, Cárdenas kaj Havano. HenekenidojNuntempe pli ol 40 000 henekenidoj (prafiloj de la unuaj enmigrintoj) loĝas en Meksiko kaj ĉirkaŭ 1100 henekenidoj en Kubo. La plimulto de ili apartenas al la kvina aŭ sesa generacio, dum preskaŭ ĉiuj de la unua kaj dua jam forpasis. Laŭ oficiala statistiko estis registritaj 11 107 koreaj loĝantoj en Meksiko en 2021, sed estas konjektite, ke neniu el ĉi tiuj estas henekenido. Tio implicas, ke ekde frua generacio efektive ĉiuj henekenidoj komplete asimiliĝis en la meksikan socion. La situacio en Kubo ne multe diferencas. Sed lastatempe pli kaj pli da henekenidoj klopodas retrovi sian identecon kiel kore-etnanoj, influate de la tutmonda populariĝo de koreaj kulturaĵoj kaj la rapida ekonomia disvolviĝo de sia prapatrujo.
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|