MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GVATEMALO/BELGIO

Justo post 40 jaroj

Pli ol 40 jarojn post la murdo de du belgaj misiistoj kaj la malapero (kaj verŝajne mortigo) de tria en Gvatemalo, asiza proceso pri ili okazis en Belgio. Kvin gvatemalanoj estis juĝitaj pro krimoj kontraŭ homeco. Ne temis pri ordinaraj civitanoj, sed eksministroj kaj iamaj superaj oficiroj de la polico kaj armeo de tiu tempo. Ĝi estis escepta kaj eĉ historia procezo pro pli ol unu kialo.

En la fruaj 1980aj jaroj, du belgaj misiistoj, Walter Voordeckers kaj Ward Capiau, estis pafmortigitaj en Gvatemalo. Tria misiisto, Serge Berten, estis forrabita kaj malaperis por ĉiam. Plej verŝajne ankaŭ li estis murdita. La mortigoj okazis dum la plej perforta periodo de la gvatemala enlanda milito (1960–1996).

Serĉante respondojn

Ĉar rapide evidentiĝis en la 1980aj kaj 1990aj jaroj, ke oni povas malmulton atendi de la gvatemala justico, nur post la fino de la enlanda milito la familioj de la murditoj vojaĝis al Gvatemalo por serĉi respondojn. La origina ideo estis prezenti plendon ĉe tribunalo de tiu lando, sed ankaŭ tiam ekzistis malmulte da interesiĝo en Gvatemalo por esplori la aferon ĝisfunde.

Post konsiloj de la Fakultato pri Juro kaj Kriminologiaj Sciencoj de la universitato de Loveno, la familioj prezentis plendon al belga tribunalo en 2001 surbaze de la „Leĝo pri Internaciaj Krimoj” (populare konata kiel „Leĝo pri Genocido”, kvankam la leĝo kovras pli ol nur genocidon). Surbaze de ĉi tiu leĝo, belga tribunalo povas juĝi gravajn krimojn kontraŭ la homeco en alia lando, se ekzistas rilato kun Belgio.

Kio okazis tiam?

La tri belgaj misiistoj translokiĝis al la sudo de Gvatemalo en la 1960aj kaj 1970aj jaroj, kiam la enlanda milito jam estis plene okazanta. Konforme al la tiama populara liberiga teologio, en kiu klasbatalo estis konsiderata de parto de la katolika eklezio kiel pravigita rimedo kontraŭ socia maljusteco, la tri belgoj subtenis la lokan loĝantaron en ĝia batalo kontraŭ socia kaj ekonomia malegaleco. Sed tio ne estis bonvena laŭ la registaro, kaj la misiistoj do devis „malaperi”.

40 jarojn post la faktoj

La asiza procezo, en kiu kvin altrangaj gvatemalanoj estis kondamnitaj al dumviva mallibereco, estis escepta kaj eĉ historia pro pluraj kialoj. Unue, estas tute nekutime, ke proceso okazas tiom longe post la faktoj. La esploro de la belga tribunalo daŭris jam 20 jarojn. La fakto, ke post tiom da jaroj ankoraŭ okazas proceso, estas parte rezulto de la persisto de la civilaj partioj kaj de la senprofitcela organizaĵo Guatebelga, kiu subtenis ilin dum ĉiuj ĉi jaroj. La tuto estas tamen ĉefe simbola, ĉar apenaŭ estas imageble, ke la gvatemalanoj estos troveblaj kaj aresteblaj.

Paŭl PEERAERTS
Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 03, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-04