MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

KATOLIKISMO

Konsekrado de korea martiro en Vatikano

En septembro 2023 instaliĝis en Vatikano statuo de Kim Taegon (Sankta Andreo, 1821–1846), la unua presbitero kaj martiro el Koreio. Pli ol mil statuoj de sanktuloj jam staras diversloke tra la romkatolika ĉefurbo, sed inter ili enviciĝis ĝis nun neniu el orienta Azio.

La statuo

La konsekrado efektiviĝis laŭ propono al papo Francisko de kardinalo Yu Heungsik el Koreio, prefekto de la Kongregacio por la Klerikaro 1, por memorigi pri la ducenta datreveno de la naskiĝtago de la martiro.

La statuo de Kim Taegon, el blanka marmoro kaj 3,7 metrojn alta, malsamas al tiuj de okcidentaj sanktuloj pro tio, ke li surhavas tradiciajn koreajn vestojn kaj ĉapelon kaj pozas kun etenditaj brakoj. Ĝi situas en arkforma niĉo sur la ekstera muro de la baziliko de Sankta Petro. La loko estas proksima al la subtera tombejo, kie la plimulto de la papoj estas entombigitaj, kaj ĉiam plenas je pilgrimantoj kaj turismantoj. Apude troviĝas ankaŭ la statuoj de Sankta Francisko kaj Sankta Dominiko.

Martiriĝo

Katolikismo enkondukiĝis en Koreion en la 16a aŭ 17a jarcento, kiam la dinastio adoptis konfuceismon kiel doktrinon por regi la landon. Komence ĝi ne estis rigardata kiel religio sed simple kiel unu el la okcidentaj sciencoj, fariĝinte studobjekto de scienculoj. Sed ĝi laŭgrade penetris ĝis la pleba tavolo kaj fine de la 18a jarcento ekprenis la formon de religio kaj rapide disvastiĝis tra la lando. La registaro malpermesis ĝian propagandon kaj persekutis katolikojn.

Kim Taegon naskiĝis en familio de katolikoj. Liaj praavo kaj patro martiriĝis, kaj li mem estis baptita en 1836. Li poste studis teologion kaj aliajn okcidentajn sciencojn en Makao, tiam kolonio de Portugalujo, kaj ordiniĝis en 1845. La postan jaron li estis arestita kaj ekzekutita en la aĝo de 25 jaroj. En 1984 la papo Johano Paŭlo la Dua kanonizis la martiron Kim Taegon.

Memfido

Papo Francisko, en regula lekcio al tutmondaj katolikoj, diris: „Kiel koreaj martiroj, ni havu la kuraĝon restariĝi eĉ se ni falos.” Kvankam nur 11 % de la loĝantaro de Koreio estas katolikoj 2, la instaliĝo de la statuo de la korea martiro en la koro de katolikismo liveris plian memfidon al la lando, ĉar la pastro Kim Taegon estas historia figuro respektata de ĉiuj koreoj, ne nur de kristanoj.

1. Prefekto kaj kongregacio de la roma kurio respondas respektive al ministro kaj ministrejo.

2. Protestantoj konsistigas 20 % de la loĝantaro.
sung
CHO Sung Ho
Korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 06, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-05