Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Eklezioj kaj diktatoroj

Alberto García Fumero starigas la demandon, al kia dio preĝas Kiril (MONATO 12/23, p. 23). Efektive la demando estas, kial Kirilo subtenas la rusan fidiktatoron. Al tio oni povas facile respondi. Eklezioj kaj diktatoroj havas la saman celon. Ambaŭ volas kontroli, regi kaj ekspluati homojn limigante ilian liberecon. Tial dekstraj diktatoroj kaj eklezioj ĉiam kunekzistis/-as en ambaŭflanke avantaĝa simbiozo. Kiel bona ekzemplo sufiĉas mencii la iaman faŝisman Hispanion. Tie estis interalie divorco malpermesata, kaj la katolika eklezio posedis monopolon pri instruado. Katolikismo kaj faŝismo tie bonege kunvivadis. Simile estis en militistaj diktaturoj en suda Ameriko, kaj ne alie estas en la novfaŝisma rusa imperio. Pri islamaj fiteokratioj pli bone tute ne paroli.

Jiří PROŠKOVEC
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 04, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-02