EseojGENETIKOĈu la homo estas tiom speciala?Kelkfoje oni aŭdas de iuj, ke oni ne povas kompari homojn kun bestoj. Nu, biologoj scias, ke tio ne veras. Homsimioj kaj homo havis komunan prapatr(in)on. Tion ni scias danke al paleontologiaj kaj genetikaj esploroj. Genetikaj esploroj montras, ke la simileco inter la DNA de homsimioj kaj homoj estas treege granda. Sed kion ni scias pri la konduto de homsimioj? Ĉu ĝi estas komparebla al tiu de homoj? Kaj kiagrade tiu konduto dependas de la cirkonstancoj? Simioj estas samkiel homoj sociemaj. Ĉu ekzistas iuj reguloj en grupoj de simioj? La esploristo Frans de Waal (nederlanddevena, sed usona) konstatis, ke ofte esploristoj komparas la konduton de homoj kun tiu de ĉimpanzoj. Strange, ĉar bonoboj (Pan Paniscus) estas pli parencaj al la homo. Oni plej ofte neglektas bonobojn kaj studas precipe ĉimpanzojn kiel modelojn de la prapatr(in)oj de la homo. Kial oni studis precipe ĉimpanzojn?Ĉar en la konduto de ĉimpanzoj oni vidis respeguliĝon de la homa perfortemo aŭ eĉ pravigon de la vira superrego en nia socio: ĉimpanzoj murdas, militas, kaj la viroj estras. Kontraŭe, ĉe bonoboj, kiuj multe similas al malgrandaj ĉimpanzoj, la virinoj estras, se entute estas estro en la grupo. Tiuj simioj estas konataj pro altruismo kaj ilia emo solvi konfliktojn per seksumado anstataŭ per perforto. Bonoboj estas ekzemplo de amikeco, sentemo kaj io, kion kelkaj el ni nomus „homeco”. Ili estas unu el la malmultaj bestospecioj, kiuj langokisadas kaj amoras nur por plezuro. Kvankam ili ĉasas – ne nur aliajn malgrandajn bestojn, sed ankaŭ aliajn simiojn – tio ne ofte okazas, kaj ili certe ne militas. Kaj kvaronon de la tempo, kiun ili trapasas, ili marŝas dupiede. Tio estas pli multa ol ĉe aliaj simioj. Kaj homoj kaj bonoboj havas eron de DNA, kiu kodas vazopresinon, hormonon, kiu servas por krei ligon inter gepatroj kaj infanoj aŭ aliaj homoj/simioj. Ĉimpanzoj, kontraŭe, ne posedas tiun eron de DNA. Esplorado pri emocioj kaj kondutoD-rino Evy van Berlo estas kompara psikologo ĉe la Universitato de Amsterdamo kaj speciale studis la konduton de homsimioj. Ŝi studis tion en diversaj zoologiaj ĝardenoj, i.a. en Apenheul en Apeldoorn, Nederlando, kie la simioj havas pli da spaco ol en kaĝoj. Ŝi uzis tabulkomputilojn kun fotoj, kiuj esprimas emocion aŭ ne. Nuntempaj homoj kreskas en teknologia mondo, sed tiuj simioj ankoraŭ neniam vidis tian tabulkomputilon. Tamen la bonoboj povas manipuli la komputilon kaj ĉiam elektas la emociplenajn fotojn. Ili multe pli rapide reagis al emociaj vizaĝoj de nekonatoj ol tiuj de konatoj. Tio konfirmas antaŭajn hipotezojn de Van Berlo: bonoboj estas specio, kiu ŝatas fremdulojn kun prefero por samspecianoj, kiujn ĝi ĝuste ne konas. Ŝi konkludas, ke bonoboj estas toleremaj animaloj. Kial ili estas tiom toleremaj?Van Berlo pensas, ke en sovaĝa stato (en Kongo) ili dividas sian nutraĵon kun samspecianoj, ĉar ili vivas en sufiĉe stabila ĉirkaŭaĵo. Kaj por la konservado de la specio estas avantaĝe ĉion agrable dividi. Kaj tio substrekas ankaŭ la neceson de konservado de la natura vivmedio de tiuj bestoj. De neŭroscienco al simia kondutoVan Berlo studis neŭrosciencon en la universitato de Utreĥto. Ŝi aŭdis pri la studo pri amikecoj inter simioj kaj mem fasciniĝis pri la studobjektoj. Diversaj argumentoj, laŭ Van Berlo, pravigas studadon de la konduto de homsimioj. Unue, ili staras evolucie tre apude de ni. La konduto de tiuj bestoj donas unikan perspektivon pri tio de kie ni devenas. Laŭ Van Berlo, oni ofte malprave supozas, ke ĉiu racio kaj „vera” inteligento komenciĝis ĉe la homo, sed konsiderante la malrapidecon de evolucio ŝi pensas, ke tio fakte ne eblas. Esplorante bonobojn, ŝi montras, ke ni, homoj, fakte ne estas tiom specialaj. Tiuj simioj estas pli inteligentaj ol multaj homoj pensas. Bonoboj ankaŭ elektas, montras emociojn, interkonsiliĝas. Studante emociojn, elektojn kaj aliajn kognajn kapablojn de simioj, ni pli bone komprenos nin mem. Ili perfekte similas al homoj, aŭ, jes, ni perfekte similas simiojn. Konkludo: homoj kondutu pli „bonobe”!
BertDE WIT
Nederlando
BertDE WIT estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.
|