MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

INTERNACIAJ RILATOJ

Sukcesa nova konvencio

Ne-multaj legantoj de MONATO scias, ke la 15an de novembro 2023 Eŭropa Unio (EU) kaj ĝiaj membroŝtatoj solene subskribis en Apio, la ĉefurbo de Samoo, novan partnerecan konvencion kun la membroj de la Organizaĵo de Afrikaj, Karibaj kaj Pacifikaj Ŝtatoj (AKP-ŝtatoj) 1, kiu anstataŭas la antaŭan Konvencion de Kotonuo kaj estos konata en diplomatio kiel la Konvencio de Samoo 2. Kvankam ĉi tiu mallonga informo ne vekis grandan intereson ĉe mondaj amaskomunikiloj, ĝi meritas pli proksiman klarigon en pli vasta diplomatia kaj historia kunteksto. Jen kelkaj mallongaj pripensoj.

Historia kunteksto

La organizaĵo de AKP-ŝtatoj estas fondita en 1975 per la Konvencio de Georgetown 3 kun la celo redukti malriĉecon en la koncernataj landoj kaj vastigi kunlaboron kun ekonomie evoluintaj landoj. En la sama jaro estis subskribita ankaŭ la Konvencio de Lomeo, kiu malfermis, se diri simple kaj ĝenerale ekonomian kunlaboron inter la Nordo kaj la Sudo. Pluraj postaj konvencioj (Konvencioj de Lomeo I ĝis IV) nur aktualigis la reciprokan kunlaboron.

Tamen, post la fondiĝo de Monda Organizaĵo pri Komerco komenciĝis nova epoko de liberala politiko, kiu estis la impulso por subskribo de nova t.n. Konvencio de Kotonuo en 2000 por periodo de dudek jaroj. Ĉi tiu konvencio enhavis, krom ekonomia kunlaboro, ankaŭ aliajn kampojn, kiel ekzemple homaj rajtoj kaj politika dialogo.

Konvencio de Samoo

La subskribita Konvencio de Samoo anstataŭas la antaŭan Konvencion de Kotonuo kaj samtempe ĝisdatigas kaj modernigas la reciprokajn rilatojn inter EU kaj AKP-ŝtatoj. Ĝi servos dum la venontaj dudek jaroj kiel ĉefa politika kaj jura kadro por la evoluiga kunlaboro de EU kun la 79 ŝtatoj de la tiel nomata Tutmonda Sudo, t.e. kun 47 afrikaj, 16 karibaj kaj 15 pacifikaj landoj, kaj ankaŭ kun la Respubliko de Maldivoj, insulara ŝtato en suda Azio.

Prioritatoj

La nova 402-paĝa konvencio pri partnereco kovras prioritatajn kampojn de reciproka kunlaboro, precipe homajn rajtojn, demokration, pacon kaj sekurecon, homan kaj socian evoluon, inkluzivan kaj daŭrigeblan ekonomian kreskon kaj evoluon, median daŭripovon kaj klimatan ŝanĝiĝon, migradon kaj moviĝadon.

La konvencio enhavas unu komunan bazon, kiu validas por ĉiuj kontraktantaj partioj, kaj tri specifajn regionajn protokolojn por Afriko, Karibio kaj Pacifiko, kun fokuso al la specifaj bezonoj de ĉiu el ĉi tiuj regionoj.

Subskribo kaj valideco

En la nomo de EU la novan konvencion subskribis Jutta Urpilainen, eŭropa komisionanino pri internaciaj partnerecoj, kaj Pilar Cancela Rodríguez, ŝtata sekretariino pri internacia kunlaboro de Hispanio (kadre de la hispana prezidado en EU en la dua jarduono de 2023).

La konvencio estas provizore aplikata ekde la 1a de januaro 2024. Ĝi ekvalidos post la aprobo de la Eŭropa Parlamento kaj ratifiko de la kontraktopartioj, t.e. de ĉiuj EU-membroŝtatoj kaj almenaŭ du trionoj de la AKP-ŝtatoj.

Geopolitika mejloŝtono

La subskribo kaj akiro de valideco de la konvencio signifas por la EU gravan geopolitikan mejloŝtonon, kiu konfirmas la konservadon de specialaj rilatoj kun la 79 AKP-ŝtatoj, bazitaj sur privilegia jura kadro.

Laŭ diplomatoj kaj politikologoj, la nova konvencio donas al ambaŭ partioj la ŝancon esence plifortigi sian komunan tutmondan kunlaboron plurflankan, ekzemple por kreado de novaj aliancoj en diversaj internaciaj forumoj, ĉar la sumo de ĝiaj kontraktantaj ŝtatoj (106 = 27 EU-statoj + 79 AKP-ŝtatoj) reprezentas pli ol duonon de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) 4.

Fina noto

La samoa diplomatio atingis la celon kaj sukcese reprezentis sin sur la internacia scenejo. Oni povas nur esperi, ke la nova Konvencio de Samoo realiĝos en la praktiko en la konkretaj geografiaj regionoj de la mondo. Oni memoru, ke neniu konvencio estas ideala, sed ĝi reprezentas nur la necesan bazan juran kadron por progresigo de reciprokaj rilatoj por venonta periodo. Ĝi postulas ankaŭ ŝanĝon en la pensado de gvidantoj de la kontraktantaj ŝtatoj.

1. La termino AKP-ŝtatoj estas mallongigo de la internacia organizaĵo de (ĉi-momente) 79 ŝtatoj el tri regionoj (angle: Organisation of African, Caribbean and Pacific States, ACP states; france: Organisation des États d'Afrique, des Caraïbes et du Pacifique, OEACP).

2. La plena nomo estas: Partnereca Konvencio inter Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj unuflanke, kaj la membroj de la Organizaĵo de Afrikaj, Karibaj kaj Pacifikaj Ŝtatoj aliflanke. Pli detale vidu la dokumenton de la Konsilio de EU 2021/0145(NLE), 8372/1/23 REV 1.

3. Vidu ekz. https://www.files.ethz.ch/isn/125455/1399 Georgetown Agreement.pdf

4. UN havas 193 membroŝtatojn.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04