Moderna vivoUNUIĜINTAJ NACIOJKlimatŝanĝiĝo kaj nuklea energioEn Vieno okazis la 2a Internacia Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) pri la temo „Klimatŝanĝiĝo kaj la rolo de nuklea energio” (Atoms4NetZero). La konferenco, en kiu partoprenis 550 reprezentantoj el 81 landoj kaj 26 organizaĵoj, emfazis la ŝlosilan rolon de nuklea energio en la batalado kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Oni rimarkigis, ke pluraj defioj devas esti venkitaj survoje al ĝia mondskala disvastiĝo, kiel estas rekomendite en tutmondaj studoj pri la atingo de nete nulaj eligoj de karbona dioksido antaŭ la jaro 2050. Hamad Al-Kaabi el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, prezidanto de la konferenco, postulis justan traktadon de nuklea energio lige kun bazaj politikaj kondiĉoj kaj financaj ebloj. Li emfazis la neceson de longdaŭra energia politiko, novecaj elektraj merkatprojektoj kaj teknologi-neŭtralaj daŭripovaj financoj, kiuj rekonu la kontribuon de nuklea energio por stabileco, fleksebleco kaj senkarbonigo de energisistemoj. Duobla kresko de atomelektrejojKomence de la konferenco IAEA publikigis sian jaran prognozon pri la evoluo de nuklea energio en la venontaj jardekoj, kiu estis korektita supren je la tria fojo. Oni antaŭvidas, ke la kapacito de instalitaj atomelektrejoj ĝis 2050 kreskos pli ol duoble. Nun 31 landoj havas atomelektrejojn, kiuj liveras pli ol naŭ elcentojn de la tutmonda elektro kaj konsistigas ĉirkaŭ 25 % de la pura elektro. Aliaj 30 landoj pripensas la enkondukon de nuklea energio helpe de IAEA. La konferenco substrekis la gravecon de sekura longdaŭra konservado de atomelektrejoj, la bezonon de rapida enkonduko de elprovitaj grandaj reaktoroj kaj la urĝecon lanĉi malgrandajn modulajn reaktorojn kiel eble plej baldaŭ, ĉefe por anstataŭi fosiliajn elektrejojn de simila grandeco. Nuklea energio estas konsiderata kiel decida por atingi la celon de la Pariza Interkonsento limigi la averaĝan kreskon de tutmondaj temperaturoj ĝis maksimumo de 1,5 oC super la antaŭindustria nivelo. Signifa redukto de karbona dioksidoOni emfazis, ke nuklea energio povas produkti ne nur puran elektron ĉiutage, sed ankaŭ ebligi signifan redukton de la emisioj de karbona dioksido en sektoroj de industrio, trafiko kaj konstruaĵoj. Ĝi povas havigi procezan varmon por industriaj branĉoj kiel produktado de cemento kaj ŝtalo, de pura hidrogeno por transporto, de centra hejtado por konstruaĵoj kaj ankaŭ certigi redukton de la karbona komponanto ĉe la sensaligo de akvo. IAEA lanĉis la iniciaton Atoms4NetZero por helpi registarojn kaj financajn instituciojn alpreni surbaze de sciencaj datumoj decidojn rilate al investoj en estontaj energiaj sistemoj. En kunlaboro kun diversaj partneroj ĝi celas kompletan energian scenaron, kiu certigas la plenan potencialon de nuklea energio por atingi nete nulajn eligojn de karbona dioksido. La konferenco finiĝis kun alvoko al justa konkurenco en energi-politiko kaj financado, por ke nuklea energio povu realigi sian potencialon por atingi klimatajn celojn kaj energi-sekurecon.
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
|