MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

OKCIDENTA AFRIKO

Danĝero en Sahelo

En Afriko aktivas kelkaj ekstremismaj islamaj organizaĵoj. Unu el ili estas Ansarul Islam. MONATO esploris la temon kun Frederick Appiah Afriyie de la Esplorcentro por Analizo kaj Sekurecstudoj (Akro, Ganao).

MONATO: Kio estas Ansarul Islam, kaj kiuj estas ĝiaj ĉefaj trajtoj?

APPIAH AFRIYIE: Ansarul Islam, fondita en 2016 de Ibrahim Malam Dicko, fulana 1 imamo kaj predikisto naskita en Soum, Burkino, estas ekstremisma islama organizaĵo, kiu agadas en la sahela regiono, precipe en la norda parto de Burkino. Ĝi estas rigardata kiel la unua batalema islamisma organizaĵo aperinta en Burkino. La doktrino de la organizaĵo estas bazita sur salafismaj principoj kaj celas krei islaman ŝtaton ene de Burkino. La ĉefaj strategioj de Ansarul Islam inkludas atakojn kontraŭ registaraj kaj armeaj instalaĵoj, same kiel la intencan viktimigon de nebatalantaj civiluloj. La perfortaj agoj de Ansarul Islam rezultigis la delokiĝon de pli ol 100 000 personoj kaj la fermon de 352 lernejoj nur en la regiono Soum.

Se ni konsideras la aliajn ĝihadismajn grupojn aktivajn en okcidenta Afriko kaj en la sahela regiono, la taktikoj de Ansarul Islam estas similaj al tiuj de aliaj grupoj, kiel Boko Haram kaj la „Okcident-Afrika Provinco de la Islama Ŝtato”. Tamen Ansarul Islam elstaras pro la alta ofteco de celado al civiluloj, kun 55 % de la atakoj direktitaj kontraŭ senarmilaj civiluloj, la plej alta procento inter la batalemaj islamismaj grupoj en Sahelo. La fokuso de la grupo en celado al civiluloj kaŭzis ĝian kvalifikadon kiel terorisma organizaĵo fare de Usono kaj Eŭropa Unio. En Burkino Ansarul Islam estas la plej signifa ĝihadisma grupo funkcianta en la lando.

La grupo Ansarul Islam respondecis pri pli ol 50 % de ĉiuj perfortaj okazaĵoj en Burkino ligitaj al batalemaj islamistoj inter 2016 kaj 2018, kun fokuso al la norda provinco Soum, kie ĝi starigis sian bastionon. Dum ekzistas aliaj ĝihadismaj grupoj funkciantaj en Burkino, kiel la Grupo por Subteno de Islamo kaj Islamanoj, ne ekzistas nuntempa grupo komparebla al Ansarul Islam laŭ grandeco kaj influo, laŭ la raporto Mapping Militant Organizations (2018) kaj laŭ la Agentejo pri Azilo de Eŭropa Unio.

MONATO: Ĉu vi povas klarigi la historian kaj socian kuntekston, en kiu la ribelo de Ansarul Islam aperis en Burkino? Ĉu iu fremda lando influis la pliiĝon de Ansarul Islam?

APPIAH AFRIYIE: La aperon de la ribelo de Ansarul Islam en Burkino eblas kompreni en la kunteksto de la historiaj kaj sociaj faktoroj, kiuj kontribuis al la pliiĝo de batalemaj islamismaj grupoj en la sahela regiono. La ŝlosilaj pelantoj de la konflikto estas la jenaj:

1) Historiaj faktoroj: La apero de Ansarul Islam povas esti atribuita al tumulto en Malio, najbara lando de Burkino, kie en 2012 separismaj tuaregoj kaj armitaj grupoj kun ligoj al Alkaido ekregis la nordajn regionojn, kiel raportis Human Rights Watch en 2018 kaj la Kriza Grupo 3 en 2017. Kvankam franca-gvidata armea interveno en 2013 kaj pacinterkonsento en 2015 ja alportis iom da stabileco en norda Malio, la situacio ŝanĝiĝis signife ekde 2015, kiam armitaj islamismaj grupoj etendis sian agadzonon al centra Malio. Antaŭ 2019 tiuj grupoj vastigis sian influon en Burkinon. La poraj limoj inter Malio kaj Burkino faciligis la senliman moviĝon de batalemaj islamismaj grupoj ĉie en la regiono, tiel kontribuante al la pliiĝo de Ansarul Islam, kiel rimarkis ankaŭ Héni Nsaibia kaj Caleb Weiss en 2018.

2) Sociaj faktoroj: Malriĉeco, marĝenigo kaj etnaj streĉitecoj estas la plej gravaj faktoroj, kiuj kontribuis al la apero de Ansarul Islam. Laŭ fontoj kiel Mapping Militant Organizations de 2018 kaj raportoj de Human Rights Watch (2018) kaj la Kriza Grupo (2017), tiuj sociaj faktoroj ludis gravan rolon. La fondinto de la grupo, Ibrahim Malam Dicko, originis el la fulana komunumo kaj estis predikisto en Soum, Burkino. La fulana popolo havas historion de marĝenigo en Burkino, kaj la plendoj de Ansarul Islam radikas en la kredo, ke la fulana komunumo estas maljuste traktata kompare al aliaj etnoj en la lando.

3) Transnaciaj ĝihadismaj retoj: Ansarul Islam asociiĝis kun la sahela reto de Alkaido kaj akiris subtenon de aliaj batalemaj islamismaj organizaĵoj en la regiono. La fondinto de la grupo, Ibrahim Malam Dicko, supozeble ricevis trejnadon de „Alkaido en Islama Magrebo” (AQIM) en Malio, kiel raportis Human Rights Watch. La limoj inter Malio kaj Burkino faciligis la senliman moviĝon de batalemaj islamismaj grupoj ĉie en la regiono, tiel kontribuante al la supreniro de Ansarul Islam.

Tro striktaj rimedoj de la burkina registaro responde al la ribelo ludis rolon en la kresko de Ansarul Islam, laŭ Héni Nsaibia, Caleb Weiss kaj Human Rights Watch. La deplojo de la registaro de neproporcia forto kaj la malobservoj de homaj rajtoj generis koleron kaj malkontenton ene de la loka loĝantaro, tiel plifortigante la varbajn klopodojn de la grupo.

Kvankam aliaj landoj ne estis rekte akuzataj je implikiĝo en la apero de Ansarul Islam, la poraj limoj inter Malio kaj Burkino faciligis la senliman moviĝon de batalemaj islamismaj grupoj ĉie en la regiono. Iuj el ĉi tiuj grupoj ankaŭ ricevis subtenon de iuj landoj, kiel dokumentis Human Rights Watch. Krome, la franc-gvidata armea interveno en Malio en 2013 kaj la ĉeesto de francaj trupoj en la regiono ludis rolon en la kresko de tiaj grupoj en Sahelo, kiel emfazis raporto de Human Rights Watch en 2018.

MONATO: Kiuj estis la sekvoj por la loĝantaro de la ribelo en Burkino?

APPIAH AFRIYIE: La ribelo en Burkino rezultigis signifajn humanitarajn sekvojn. La perforto kaŭzis grandan delokiĝon de la loĝantaro, kun preskaŭ 1,9 milionoj da personoj devigitaj forlasi siajn hejmojn pro la konflikto, inkluzive de pli ol 940 000 infanoj, ĝis la fino de decembro 2022, laŭ la registaro. En 2021 atakoj de armitaj grupoj instigis pli ol 237 000 homojn forlasi siajn loĝejojn, sumigante la tuton de interne delokitaj personoj ekde 2016 al pli ol 1,4 milionoj, kio egalas al 6 elcentoj de la loĝantaro, kiel raportis Human Rights Watch en 2022. Ĉi tiu disvastigita perforto influis la esencajn bezonojn kaj enspezkapablojn de homoj en 40 % de la teritorio de la lando. Aliro al agrikulturaj kampoj kaj vendejoj fariĝis malfacila, kaj multaj familioj luktas por plenumi siajn bazajn bezonojn, kiel raportis Eŭropa Komisiono en 2023.

Plie, la daŭra plimultiĝo de perforto en Burkino kaŭzis rimarkindan malkreskon de la homaj rajtoj kaj sekureckondiĉoj en la lando. Tiu malboniĝo fontas el pliiĝo de atakoj kaj abomenindaj agoj faritaj de armitaj islamismaj grupoj, daŭraj kontraŭleĝaj mortigoj aranĝitaj de ŝtataj sekurecaj taĉmentoj kaj porregistaraj milicoj dum kontraŭterorismaj operacoj kaj malboniĝanta humanitara krizo.

Krome, la kontraŭribelaj iniciatoj de la registaro havis ankaŭ signifan efikon ĉe la civila loĝantaro. Aperis akuzoj pri civilaj masakroj kun implikiĝo de sekurecaj taĉmentoj en Malio kaj Burkino en 2023, kiel raportis la Centro por Preventa Agado.

En aprilo 2023 postvivantoj de masakro en Burkino kulpigis la militistaron pri la morto de 136 civiluloj. Poste, en majo, Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton akuzantan maliajn sekurecajn taĉmentojn pri respondeco pri la morto de almenaŭ 50 civiluloj en vilaĝo en la regiono Mopti. La kontraŭribelaj strategioj de la burkina registaro, kiuj inkludis la tujan ekzekuton de suspektatoj, ankaŭ renkontis kritikojn pro ebla plifortigo de la ekstremismaj grupoj. Pluraj aktivuloj kaj membroj de la politika opozicio alfrontis pridemandadon aŭ arestadon post esprimo de zorgoj pri la respondo de la registaro al la kreskanta malsekureco.

Resume, la ribelo en Burkino rezultigis signifan delokiĝon de homoj, rimarkindan malkreskon de homaj rajtoj kaj sekureco kaj malboniĝantan humanitaran krizon. Ankaŭ la klopodoj de la registaro kontraŭbatali la ribelon estis kritikataj pro la ebla damaĝo al civiluloj, ekzemple aperis akuzoj pri civilaj masakroj kaj la uzado de taktikoj, kiuj povus fortigi la ekstremismajn grupojn.

MONATO: Kion implicas la ribelo de Ansarul Islam en Burkino por regiona sekureco kaj stabileco en Okcident-Afriko, kaj kiel la internacia komunumo povas kontribui por trakti ĉi tiun defion?

APPIAH AFRIYIE: La ribelo de Ansarul Islam en Burkino havas signifajn sekvojn por la sekureco kaj stabileco de okcidenta Afriko. La perforto de la grupo antaŭvideble tuŝos la operacon Barkhane de Francio, eble necesigante vastigon de la agadoj de francaj specialistaj rotoj, inkluzive de la eblo de operacoj ene de Burkino. Por trakti ĉi tiun aferon, la internacia komunumo povas kontribui, proponante grandan kaj daŭran subtenon al la regiono. Ĉi tiu subteno povas implici partnerecojn kun regionaj kaj sub-regionaj organizaĵoj kiel Afrika Unio, Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj kaj la Oficejo de UN por okcidenta Afriko kaj Sahelo.

La originoj de la konflikto en Burkino estas kompleksaj kaj havas plurajn dimensiojn. La perforto devenas ĉefe de Ansarul Islam, kiu havas sian originon en la daŭranta ribelo en Malio kaj estas ligita al la ĉeesto de Alkaido en la sahela regiono. La sociaj fundamentoj de ekstremisma perforto en la norda parto de Burkino ampleksas neadekvatan infrastrukturon, rivalecojn ene de la loka elito kaj longedaŭran neglekton fare de sinsekvaj centraj burkinaj registaroj. Ĉi tiuj faktoroj kolektive igis, ke Djibo 3 estas vundebla kaj senigita de subteno.

Multflanka respondo kun forta emfazo de hom-centra aliro estas esenca por la traktado de la fundamentaj kaŭzoj de la konflikto. Tio inkluzivas:

plibonigon de infrastrukturo: la neadekvata infrastrukturo lasis iujn areojn vundeblaj kaj izolitaj, igante ilin pli sentemaj al perforto;

pritrakton de problemoj pri administrado: la longdaŭra neglektemo de sinsekvaj centraj burkinaj registaroj kontribuis al la sociaj originoj de ĝihadisma perforto en norda Burkino;

antaŭenigon de socia unueco: internaj rivalecoj ene de la loka elito ludis rolon en la sociaj fundamentoj de ĝihadisma perforto en norda Burkino;

batalon kontraŭ malriĉeco: malriĉeco funkcias kiel signifa katalizilo por malsekureco en la regiono.

La koncernatoj respondecaj pri efektivigo de ĉi tiuj solvoj devus inkluzivi la burkinan registaron, regionajn kaj subregionajn organizaĵojn kiel Afrika Unio kaj ECOWAS, same kiel la internacian komunumon (Unuiĝintaj Nacioj, 2023).

1. La fulanoj estis iam nomada afrika etno, loĝanta ĉefe en Malio, Ganao, Burkino kaj Eburbordo.

2. La Internacia Kriza Grupo estas ne-registara organizaĵo kun 130 dungitoj. Ĝi analizas kaj proponas solvojn por internaciaj konfliktoj.

3. La ĉefurbo de la provinco Soum (red.).
ripm
Massimo RIPANI

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-05-05