Spirita vivoOPINIOSpirita vivo kaj EsperantoOni kutimas pensi, ke la spirita vivo rilatas nur al religio, al religiaj spertoj kaj konvinkoj. Tamen, ĉio, kio nin pliriĉigas, kio faras nin pli homaj, ankaŭ apartenas al la spirita vivo. Tiel okazis al mi per la lernado de Esperanto. Kiel mi komencu skribi pri la ligo inter Esperanto kaj mi? Kiam mi volas diri tiel multe, mi ne scias kiel komenci, ĉar logiko povas esti malklarigita de emocio. Kiel mi renkontis Esperanton?Mi kontaktiĝis kun Esperanto en la jaro 2018. Tiutempe, pro alĝustigoj pri la altlerneja ekzameno, mi fariĝis studentino de la Esperanto-fako. Enirinte en la lernejon mi sciis, ke Esperanto estas internacia helplingvo kreita de la pola okulkuracisto Zamenhof. Tamen, tiam ankoraŭ mi ne povis kompreni la pli profundan signifon de Esperanto, kvankam mi pensis, ke mi jam estas vera esperantistino. Vere tiam mi estis nur Esperanto-parolanto, sed tio ne sufiĉas por esti esperantistino. Ĉar temis pri la unua fojo, ke en Ĉinio oni varbas bakalaŭrajn studentojn por Esperanto, la lernejestroj kaj instruistoj donas al ĝi grandan gravecon. La instruistoj ĉiam diras al ni, kiom bona estas Esperanto, ke ni fieru esti studantoj de la Esperanto-fako; similaj diraĵoj ofte restadas en miaj oreloj, do mi nature kaj instinkte akceptis tiujn ĉi diraĵojn. Ĉar la instruisto diris, ke Esperanto estas tiom bona, do ĝi devas esti bona; sed profunde en mia koro mi ne havis fortan konvinkon pri Esperanto. Mi ne povas ne pensi pri frazo en Esperanta revuo: „Lerni nur la lingvon estas kvazaŭ aĉeti aŭton, ne sciante kiel ĝin stiri aŭ ripari; aŭ semi ĝardenon, sen kompreno pri la vivo de la plantoj.” Tio tre similas al mia tiama lernado de Esperanto. Resume, per ĉina idiomaĵo: engluti jujubon tiel rapide, ke ne eblas kapti la veran guston. Pro kio nun mi rekomprenas Esperanton?Proksime al diplomitiĝo, mi havis la bonŝancon labori kiel raportista staĝanto ĉe ĈEL dum du monatoj. Dum mia staĝo mi komencis vere uzi Esperanton unuafoje kaj mi esperis, ke pli da homoj sciu Esperanton. Min impresis la rigora sinteno de la altrangaj Esperanto-redaktistoj en la redaktado de la revuo El Popola Ĉinio. Tiu sperto estis profunda, sed ĝi ankaŭ igis min konscii miajn proprajn mankojn. Se mi volas vere fari ion por Esperanto, la unua kaj plej grava afero estas, ke mi devas posedi la kapablon fari tion. La turnopunkto okazis post kiam mi diplomitiĝis en universitato. Mi havis la ŝancon plulerni Esperanton en Pollando. Ĉi-foje lerni Esperanton ne plu estis pasiva elekto, sed mi tre volis vidi pli multe pri tio, kiel Esperanto estas uzata eksterlande kaj per kia ĉarmo ĝi allogis tiom da homoj por daŭre labori por ĝi. Samtempe, krom Esperanto, mi ankaŭ volis scii multe pri la mondo kaj kiel homoj kun diversaj kulturaj devenoj kune vivas en la mondo. Pro diversaj konsideroj mi denove iris la vojon – lerni Esperanton. Spirita ĝuoTemas pri la unua fojo, ke mi persone sentis la liberecon, pacon kaj malfermitecon, kiujn Esperanto alportas al mi. La unua Esperanto-kurso, kiun mi ricevis tie, temis pri la Esperanto-kulturo. Mi eksciis, ke la kulturaj semoj de Esperanto estas disĵetitaj en ĉiuj anguloj de la mondo. Esperantistoj el diversaj landoj ligiĝas al Esperanto tiel, kiel ili ŝatas kaj kapablas. Helpe de Esperanto kiel pontolingvo oni povas ĝuste aprezi la buntajn kulturojn de la diversaj landoj kaj nacioj. Tiu mirinda „kemia reakcio” povas tuj mallongigi la distancon inter homoj. Eble tio estas la komuna trajto de esperantistoj, kiuj amas pacon kaj la mondon. La komunumo de Esperanto havas pli altan toleremon pri la diferencoj en la mondo. Oni diras, ke la maro estas malfermita al ĉiuj riveroj. Tia grava premiso igas la Esperanto-kulturan komunumon havi pli harmonian etoson. Nun mi kredas tion funde de mia koro, kaj la antaŭkondiĉo por pli bone uzi ĉi tiun ilon por kompreni la mondon estas la scipovo uzi ĉi tiun ilon. Rezulte mi ne plu studis kun duboj kiel antaŭe, sed fariĝis pli fida funde de mia koro. Esperanto malfermis la mondon antaŭ mi. En la lingvistiko mi analizas la strukturon mem de la lingvo, per la literaturo mi ĝuas la unikan lingvan arton de la mondlingva literaturo ... Samtempe mi ŝatas pli multe libere esprimi mian penson, ĉar profesoro de universitato ĉiam instigas la studantojn pensi kaj paroli. Tiel, iom post iom mi ŝatis interŝanĝi opiniojn kun aliaj. Mi komencis freneze legi librojn pri diversaj aspektoj de Esperanto, lerni ĝian historion, observi ĝiajn nunajn ŝancojn kaj defiojn ... Kiam ni kolizias kun tiuj aferoj, kiam ni estas scivolaj pri ili, la origina motivada forto daŭre puŝas nin antaŭen, ĉar ni ĉiam sentas, kvazaŭ estus iuj trezoroj, kiuj atendas ke ni ilin malkovru, kaj kiam ni vere koncentriĝas je iu afero, la rikolto estas kaj surpriza kaj neatendita, kaj ĝi alportas al ni enaniman ĝuon. Tiu procezo helpis kaj espereble plu helpos min ricevi esencajn pliboniĝojn en diversaj aspektoj. Amo rezistas ĉion, mi supozas, kaj mi amas Esperanton.
LONG Yunxia (Nuba)
Ĉinio
LONG Yunxia , Nuba, estis studentino de Esperanto en la universitato Zaozhuang en Ĉinio de 2018 ĝis 2022. Ŝi nun studas por magistriĝi pri Esperanto-lingvistiko en Pollando.
|