Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

OPINIO

Bahaismo per la okuloj de Lidja Zamenhof

Lidja Zamenhof konsideris Esperanton la ĝusta lingvo, preskribita en la sanktaj skribaĵoj de la profeto Bahá Úlláh. Vere estas, ke pri kelkaj aferoj la vidpunktoj de bahaismo similas al la esperantaj vidpunktoj. Mi pensas pri aferoj kiel la homaro kiel familia rondo, socia harmonio, internacia lingvo kaj paco surtere. Cetere ĝi instruas toleremon je plej alta nivelo, simile al la esperantisma koncepto.

Esperanto sub religia influo

Evidentiĝas, ke Lidja Zamenhof estis pasia kredantino. Ŝi dediĉis grandan parton de sia vivo al disvastigado de ĉi tiu religio. Kvankam ŝi, estante filino de L. L. Zamenhof, estis devigita funkcii kiel idealo por aliaj esperantistoj, ŝi persistis skribi, informi kaj instrui pri bahaismo.

Dum iu prelego ŝi asertis, ke Esperanto estas kreita sub tia religia influo. Do, tiu religio vere allogis ŝin. Dudek-unu-jaraĝa ŝi konatiĝis kun bahaismo pro Martha Root, kiu volonte enkondukis ŝin pli profunde. Nur unu jaron poste Lidja mem komencis partopreni bahaismajn fakkunsidojn.

Ankaŭ pilgrimadon al Palestino ŝi baldaŭ faris por spekti la sanktejojn, kiuj tie troviĝas.

Esperantisme kaj bahaisme

Ŝajnas nekredeble, ke ŝi kapablis tiom rapide aliĝi al religio miaopinie iomete esotera kaj almenaŭ en la 1920aj jaroj ne tiom konata en Eŭropo.

Ĉu ŝi povintus konvinki la homaron pri la bonaj efikoj de bahaismo, se la nazioj ne estus murdintaj ŝin? Krome, ŝia argumentado estas bombasta kaj zigzaga.

Laŭ la dana retpaĝo http://www.bahai.dk/ tricent tridek Esperanto-parolantoj nur en Danio estas bahaanoj. Tiu paĝo uzas la esprimojn de Lidja.

Pia WETTERGREN
Danio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 03, p. 25.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pia Wettergren el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-04