LibrojStreĉa rakonto pri rifuĝintojLegado de ĉi tiu romano estas instrua, kortuŝa, hirtiga: ne temas tiom pri rakonto pri la teruraĵoj de milito, sed pri la preskaŭ same teruraj okazaĵoj eltenataj de la forkurintoj el milito, subpremado, persekutado. La aŭtoro liveras al ni detalan kronikon de la malagrablaĵoj spertitaj de la azilpetantoj celantaj Aŭstralion, kiu aspektis lando demokrata, kie oni povus establiĝi, pluvivi, labori kaj venigi samfamilianojn restintajn en la danĝeraj lokoj. Tion li faras, apudigante en alternaj ĉapitroj du malsamajn historiojn de du malsamaj paroj, fuĝantaj el malsamaj landoj: Musa kaj Gul estas du knaboj hazaraj, el persekutata afgana minoritato; Zaina kaj Ibrahim, ino kaj viro el la rohinĝa persekutata minoritato en Birmo, kun infano Sultan naskita el plurfoja seksperforto de Zaina fare de malamikaj soldatoj, kiun ili decidis teni kiel sian. Dum tiu perfortado Zaina provis morti, sed ankaŭ tio estis ekster ŝia povo. Orbitas ĉirkaŭ ĉi amasa migrado aro da homoj, kiuj devus helpi al forkurintoj, ilin transporti al pli trankvila lando, ilin registrigi kiel rifuĝintojn, tiel ke ili havu ŝancon esti akceptitaj. Jen diversoficaj gardistoj, jen kontrolantoj de la Ruĝa Kruco, jen enketanta komisiito de UN, jen la Savarmeo; ĉio estas spicita per momentaj epizodoj, kiel la n-foja translokado per buso, plia buso, aviadilo ĝis nova akceptejo; krome mankas ajna higiena aparato, malfacilas varti bebon, kiam mankas akvo, manĝaĵoj, intimeco. La azilpetantoj estas fakte enkarcerigitaj, atendante decidojn de iuj aŭtoritatoj pri ilia sorto; kelkaj trovas neelportebla tiun atendon, kaj reiras al sia devenlando, kie tamen plu estas la risko pri morto. Aliaj longe vicas ĉe la publika telefonbudo por kontakti la familianojn restintajn hejme. Neniu humiligo estis ŝparitaMusa kaj Gul velas direkte al Aŭstralio, la barko haltas en insuleto, Christmas Island; konkretiĝas fine intervjuo supozata cele al atingo de la stato de azilpetantoj, sed, male, temis nur pri la boatveturado kaj ĝia kontraŭleĝeco: la alvenintoj eĉ perdas sian nomon kaj estas klasataj laŭ numero kaj siglo de la boato, kiu ilin transportis; sekvis persona traesplorado, per kaŭĉukaj gantoj, ankaŭ en la subaj korpaj aperturoj: neniu humiligo estis ŝparita al ili de la kontrolantoj. Diverseco de lingvoj akcentas la nekomprenon inter rifuĝantoj diverslingvaj kaj laŭintencaj helpantoj, ĉefe anglalingvaj. Venas aviadilo, kiu transportos al alia fora insulo de la ŝtato Papuo-Nov-Gvineo: la alsopirata Aŭstralio ankoraŭ restas miraĝo. Maloftaj senstresaj momentoj tamen okazas dum la teda kaj nenifara restado sur la insulo, ekzemple kiam la Savarmeo organizas futbalturniron. La romano legiĝas kiel aventura kaj streĉa ĝis la lasta paĝo; ja la finon mi ne malkovru (decidas politikistoj), la menciitaj paroj spertas ankaŭ tragikajn eventojn, unu el la restintoj iĝas konata pere de televidaj raportoj, kaj tio helpas al plirapidigo de burokrataj proceduroj. La stilo estas flua, kun tre esprimiva vortodenseco, kaj tre trafa en la rektaj paroloj de personoj nur balbutantaj la anglan. Steele konfirmas sian famon de objektiva historiisto kaj de pasia traktanto de la problemo de rifuĝantoj: problemo, kiu bedaŭrinde iĝas pli kaj pli peza ankaŭ en, bedaŭrinde, pluraj aliaj mondopartoj. Carlo MINNAJA
Italio
|