EseojMEZA AFRIKOKongo: senelirejaj vivkondiĉojLa oriento de Kongo Kinŝasa (Demokratia Respubliko Kongo), precipe la provincoj Norda Kivuo, Suda Kivuo kaj Ituri, troviĝas en senelirejaj vivkondiĉoj jam dum jardekoj. La vivo de la senkulpa loĝantaro estas mizera pro diversaj krimulaj grupoj, interalie CADECO 1, ADF NALU 2 kaj M23 3. Ĉi-lasta estas ruanddevena ribelmovado, kiu laŭepoke alinomiĝis: AFDL (1996), RCD (1998), CNDP (2008), M23 (2012–2013 kaj 2022 ĝis nun) kun la pura intenco uzurpi la orientan parton de D. R. Kongo, io, kion lokaj loĝantoj malakceptas. La tuta situacio pri tiu ĉi preskaŭ eterna milito ŝajnas ne sufiĉe atentoveka por multaj, kvankam ĝi jam forprenis la vivon de pli ol 10 milionoj da homoj kaj igis pliajn milojn forfuĝi diversdirekte. Tiuj, kiuj ne sukcesis fuĝi, vivaĉas sub la brutala jugo de la invadintoj. La orient-konganoj suferas severan malsekurecon kaj intermitajn fatalajn militojn kun priŝtelado de domoj, rabado, murdado kaj perfortado ekde la eniro en la tiaman Zairon de ruandaj rifuĝintoj, kiam en 1996 AFDL de Laurent D. Kabila helpe de ruandaj soldatoj minacis renversi la ŝtatpovon de Mobutu. M23, Movado de la 23a de martoLa 23an de marto 2009 okazis politikaj interparoloj inter la tiama registaro kun CNDP 4 sekve de ĝia invado. Poste okazis miksiĝo de la ribeluloj de CNDP kun tiuj de FARDC 5. Tamen en 2012 ili ekribelis kaj kreis grupon M23 kun la preteksto, ke la registaro malobservis la interkonsentojn de la 23a de marto. Reviviĝinte jarkomence de 2022, ĉar fakte M23 estis venkobatita fine de 2013 de kolonelo Mamadu Ndala, ĝi profitis el la koruptiĝemo de kelkaj perfidemaj armeestroj kaj fratoj enŝteliĝintaj en la kongan armeon kaj aliajn ŝtatajn instancojn. Tiel ĝi sukcesis konkeri la teritoriojn Rutshuru, Nyiragongo kaj parton de Masisi en Norda Kivuo. Dum mandato de TshisekediKiam Joseph Kabila forlasis la potencon en januaro 2019, la eksiĝinta potenco sagace testamentis al sia posteulo delikatan dosieron pri la interkonsentoj konkluditaj kaj subskribitaj (sed ankoraŭ ne aplikitaj) de li kun M23. Tiuj interkonsentoj celis la remiksadon de soldatoj de FARDC kun eksterlandaj elementoj, en la kongan armeon kaj en aliaj instituciojn de D.R. Kongo. Prezidento Tshisekedi, kiu ĵus ekhavis la potencon, tuj komprenis la gravecon de la danĝero, kiun trairas la lando. Li do decidis, ke sub lia mandato absolute ne okazos nova miksiĝo, kiu rezultigus enfiltriĝon de eksterlandaj elementoj en la armeon, en la sekurecajn servojn kaj en la politikajn kaj civilajn instituciojn de D. R. Kongo. Tiuj eksterlandaj elementoj venantaj ĉefe el Ruando ja havis la mision malkaŝe subfosi la sekurecon, suverenecon kaj teritorian integrecon de D. R. Kongo. Ĉi tio estis la deirpunkto de ĉi tiu nova konflikto kun Ruando leviĝinta ekde la jarkomenco de 2022 helpe de Ugando, sub la kovro de M23. Tshisekedi decidis sekvi kiel tujan komencan solvon diplomation anstataŭ militon. Najrobio (Kenjo) kaj Luando (Angolo) ludis gravan rolon ĉi-rilate, sed tamen la ruanda prezidento neas sian subtenon al M23, malgraŭ la evidentaj pruvoj. Se tamen la konga prezidento simple konsentus apliki, kiel postulis M23, la interkonsenton subskribitan sub Kabila, teorie ne estus nova milito kun Ruando pro tiu sama preteksto. Sed fari tion signifus simple permesi al Ruando daŭre kolonii kaj trudi siajn diktaĵojn kaj siajn kvar volojn al D. R. Kongo: prirabi ĝiajn naturajn riĉaĵojn, amasbuĉi homojn, seksperforti kaj mistrakti la konganojn. Orient-Afrika KomunumoEn marto 2022 D. R. Kongo oficiale aliĝis al la Orient-Afrika Komunumo (EAC laŭ la anglalingva mallongigo), en kies konsisto estas la agresantaj fratoj. Pro la sekureca krizo, D. R. Kongo kaj EAC subskribis pakton pri deplojo de komunaj regionaj EAC-trupoj en la pasintjara septembro por forneniigi la malbonajn fortojn. Sekve de la du komunaj kunvenoj de la 12a kaj la 22a de decembro 2022 inter M23, oficialuloj de la regiona forto de EAC kaj kelkaj membroj de la Komuna Kontrol-Mekanismo de la Regiono de Grandaj Lagoj, M23 tiam montris „geston de bonvolo” per retiriĝo el la konkeritaj teritorioj, sed tio estis pura ruzo por elturniĝi en atakoj de novaj vilaĝoj. Nuntempe la sinteno de la regiona EAC-forto ne estas komprenebla. Ili devojiĝis de sia misio pri senarmigo kaj forneniigo de M23 kaj aliĝis al ĝi. „Ĉu dua MONUSCO?” demandas sin orient-konganoj6. WazalendoLaŭ artikolo 63 de la konga konstitucio, kreiĝis en 2023 grupoj de patriotoj nomataj Wazalendo, kiuj decidis kontraŭstari M23-n kaj defendi la landon, dum FARDC daŭre respektas batalhalton konkluditan en Angolo. Dum tiuj kolizioj, Wazalendo sukcesis deloki M23-n el kelkaj el ĝiaj strategiaj lokoj, sed pro manko de subteno la klopodo ŝajnas fiaski. MONUSCOLa taĉmentoj de UN, MONUSCO, estas en D. R. Kongo de pli ol 20 jaroj kiel observantoj, kvankam oni atendis de ili defendon. Lastatempe ili kune kun FARDC lanĉis Operacon Springbok, iniciaton kiu celas bremsi la antaŭeniron de M23 direkte al la urbo Goma kaj la urbeto Sake. Nord-kivuanoj kritikas tiun iniciaton faritan kelkajn tagojn antaŭ la fino de la mandato de MONUSCO en D. R. Kongo. La situacio restas streĉa, kaj kolizioj daŭre devigas centojn da loĝantoj fuĝi de siaj hejmoj. SADCŜtatestroj de la sud-afrika regiono, SADC 7, kunsidis la 4an de novembro 2023 en Luando, Angolo. Temis pri eksterordinara pintkunveno por diskuti la situacion en la oriento de D. R. Kongo. Dum ĉi tiu kunveno temis precipe pri sendo de regiona forto de SADC por anstataŭi tiun de la Orient-Afrika Komunumo, kiun Kinŝaso nun volas foririgi. „Ĉu vere tiuj taĉmentoj fidinde helpos restarigi pacon en orienta Kongo?” demandas sin nord-kivuanoj. Laŭ ili, la registaro devus fidi la patriotojn (Wazalendo) anstataŭ venigi en Kongon diverslandajn soldatojn, kiuj prezentas fatalan danĝeron por la ŝtata suvereneco. Usono siaflanke devigas la registaron de Kinŝaso retrovi pacon per dialogo kun la estroj de M23, kion ĝi rifuzas delonge. Joe MO
D. R. Kongo
1. CADECO:
Coopérative pour le Développement du Congo (Kooperativo por la evoluigo de Kongo).
|
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 7. |
MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Joe Mo el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-05 |