Moderna vivoMONUMENTOJOmaĝo al donacantoj de homaj organojEn oktobro de 2023 la unua monumento por donacantoj de homaj organoj estis inaŭgurita en Slovakio. La monumento situas en la nacia tombejo 1 en la historia urbo Martin (ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo), kie ripozas multaj slovakaj eminentuloj, kaj kie homoj povas simbole dankadi pro savo de sia vivo. La plej proksima simila monumento por donacantoj troviĝas en Prago, Ĉeĥio. La bronza monumento estis kreita de la slovaka arta skulptisto Milan Orság. Ĝi montras la homan koron – duone anatomian duone lirikan – apogatan de triopo de manoj, kiuj simbolas la manojn de donacantoj, ricevantoj kaj kuracistoj. Sur la piedestalo de la monumento estas skribita la sekva lirika teksto:
Donaco kaj transplantado de homaj organoj estas efika metodo de kuracado okaze de akriĝanta misfunkcio de unu el la esencaj organoj. En 2022, donacantoj en Slovakio savis pli ol 180 homajn vivojn. Entute pli ol 4 000 slovakaj homoj vivas kun donacita organo. Kampanjo „La Sep Vivoj”Kompare kun aliaj eŭropaj landoj, Slovakio signife malantaŭas pri donacado de homaj organoj. Ĉi tiun situacion oni volas ŝanĝi per la kampanjo „La Sep Vivoj”, kiun realigas Slovaka Societo de Transplantologio de post 2015. La kampanjo baziĝas sur realaj rakontoj de pacientoj, kiuj en la pasinteco ricevis fremdan homan organon kaj hodiaŭ, danke al ĝi, vivas plenvaloran kaj aktivan vivon. La ĉefa mesaĝo de la kampanjo por vasta publiko estas la sekva: unu donacanto, donacante siajn organojn (ekz. koron, pulmojn, renojn, hepaton, pankreaton ktp.) povas savi ĝis sep homajn vivojn. Nuntempe ekzistas ses operaciejoj en Slovakio, kie estas farataj organtransplantadoj. Donacado de homaj organoj estas anonima en Slovakio. Projektoj de Eŭropa UnioDonacado kaj transplantado de homaj organoj estas tikla, delikata kaj kompleksa temo. Ne mirinde do, ke ĝi postulas la plenan atenton kaj aktivan partoprenon de la socio. Ne multaj legantoj scias, ke Eŭropa Komisiono kaj Konsilio de Eŭropo kunlaboras kun membroŝtatoj kun la celo pliigi la nombron de organdonacantoj, plibonigi transplantajn sistemojn kaj certigi la bonkvalitecon kaj sekurecon de transplantaj proceduroj. Krom tio, Eŭropa Unio kunfinancas plurajn projektojn 2 en ĉi tiu areo. 1. La slovaka nacia tombejo estas fondita fine de la 18a jarcento. En la jaro 1967
ĝi estis proklamita kiel nacia tombejo kaj nacia kultura memoraĵo.
|
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 12. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-05 |