SciencoSCIENCO SIMPLIGITA 1Margherita Hack: imaga babilado kun elstara itala sciencistinoĜuste dek jarojn post ŝia forpaso indas per ĉi tiu intervjuo (imaga, sed bazita sur precizaj citaĵoj kaj konvinkoj esprimitaj de ŝi dum ŝia vivo) memorigi – aŭ eble unuafoje konigi – al la legantaro, kiu estis Margherita Hack kaj kian kontribuon ŝi donis al la scienca komunumo en Italio kaj ne nur. Margherita Hack, forpasinta en 2013, estis eminenta STEM-figuro 1 el Italio, kiu iĝis fama pro siaj astronomiaj esploroj kaj kiu ofte paroligis pri si ankaŭ pro siaj opinioj rilate al etiko kaj religio. „La scienca metodo – ŝi foje diris – baziĝas sur racia pripensado kaj evidenteco, dum religia kredo postulas senkonsideran fidemon.” Tio, kio igas ŝin grava figuro, estas ŝia kapablo enkalkuli sciencon kaj etikan agon en siajn kredojn, publikaĵojn kaj agojn. Ŝi ankaŭ fervore subtenis egalrajtojn en esplorado, batalante por malfermi la pordojn de sciencaj esploroj al ĉiuj, senkonsidere de genro, socia klaso aŭ deveno. Ŝia forta kredo, ke scienco ne havas genron, iĝis devizo por tiuj, kiuj celas rompi barojn en la scienca esplorado. La itala urbo Triesto, kun sia riĉa scienca historio, havis la privilegion gastigi Margherita Hack dum granda parto de ŝia kariero. La astronomia observejo de Triesto iĝis ŝlosila punkto en ŝia scienca vivo: tie ŝi plenumis esplorojn pri stelaj inerciaj resonancoj kaj malkovris novajn asteroidojn. Ŝia scienca kontribuo igis Trieston centro elstara rilate al astronomia esplorado kaj inspiris generaciojn de junaj sciencistoj en la regiono. Margherita Hack estis produktema verkistino, publikiganta multajn sciencajn artikolojn kaj popularigajn librojn pri scienco. Ŝi verkis pli ol cent artikolojn, kiuj kontribuis al la disvastigo de scioj pri la kosmo, kaj ŝiaj libroj igis astronomion kaj sciencon alireblaj al vasta publiko. Ŝia engaĝiĝo en la popularigado de sciencaj temoj estis unu el la kialoj de ŝiaj populareco, sukceso kaj daŭra influo. MONATO: Bonan tagon, profesorino. Antaŭ pli detala esploro de la temoj, pri kiuj vi longe okupis vin, ĉu vi bonvolus prezenti vin al nia publiko? HACK: Kompreneble. Mia nomo estas Margherita Hack: mi naskiĝis en la itala urbo Florenco la 12an de junio 1922 kaj forpasis en Triesto (nordorienta Italio) la 29an de junio 2013. Mi povas nomi min laika persono, kaj mia pensado bazas sin sur agnostikismo. Mi ne kredas je Dio, je animo aŭ postmorta stato, sed mi kredas, ke spiriteco kuŝas en la kapablo ami kaj kompreni aliajn homojn kaj bestojn, sekvanta la stimulan etikan principon „ne fari al aliaj tion, kion vi ne volus, ke ili al vi faru”. MONATO: Dankon pro tiu klara enkonduko, profesorino Hack. Ni parolu iom pri astronomio, t.e. la fako, en kiu vi estis elstara figuro. Ĉu vi povus kunhavigi kun ni vian pasion pri astronomio kaj klarigi la gravecon kompreni la universon? HACK: Kun ĝojo. Astronomio estis vere mia plej granda pasio. Estas tiel bele rigardi la ĉielon kaj konstati, ke ĝi estas grandega fizika laboratorio, kiu malvolviĝas super niaj kapoj. Astronomio instruas al ni homoj, ke ni ne estas la centro de la universo, kiel longe oni kredis, kaj kiel kelkaj personoj ankoraŭ volas, ke ni kredu. Ni vivas sur eta planedo ĉirkaŭ mezuma stelo. En nia galaksio ekzistas kvarcent miliardoj da steloj, kaj en la universo ekzistas pli ol cent miliardoj da galaksioj. Ke ni estas unikaj, estas do tre malverŝajne. Scienco diras al ni, kiel io okazis, sed ne diras al ni la kialon. Ni scias, kiel okazis la praeksplodo, kiu estis la komenco aŭ unua stadio de la universo, sed ni ne povas scii, kial estas materiaĵo, kial el kaoso de atomoj kaj partikloj evoluas elementoj, steloj kaj vivaj estaĵoj. Vi eĉ ne povas imagi, kiom amuze estas kompreni, kiel funkcias stelo. Kaj la bela afero estas, ke ĉiuj ĉi aferoj povas esti esplorataj sen lasi sin engluti de la samaj eternaj demandoj plenaj de aroganteco: Kiuj ni estas? De kie ni venas? Kio estas la signifo de nia vivo? Kio atendas nin post la morto? MONATO: Ankaŭ viaj opinioj pri etiko kaj moralo igis vian agadon konata en Italio. Ĉu vi povus klarigi la ligitecon inter via laikeco kaj viaj ideoj pri etiko kaj moralo? HACK: Nu, moralaj leĝoj ne estas donitaj al ni de Dio, sed ili ja valoras. Tio ne signifas, ke ili estas malpli gravaj. Fakte, la etiko de nekredanto estas pli pura kaj senegoisma ol tiu de kredanto, kiu agas bone pro la espero pri rekompenco kaj pro la timo de puno en postmorta vivo. Kiel mi ŝatas aserti: en la vivo ne estas io timinda, nur io kompreninda. MONATO: Vi esprimis ankaŭ fortajn opiniojn pri la traktado de bestoj. Ĉu vi povus klarigi vian opinion tiurilate? HACK: Mi abomenas viandon, ne pro ĝia odoro, sed pro la penso de kie ĝi venas, pri la suferoj, kiujn travivis vivanta estaĵo, kiu estas mamulo simila al mi. Mi kredas, ke mortigi iun vivantan estaĵon, estas iom kiel mortigi nin mem, kaj mi ne vidas diferencon inter la sufero de besto kaj tiu de homo. La bestoj estas kreitaĵoj de ĉi tiu Tero, ili estas niaj fratoj, kaj tial oni ne devas konsideri ilin kiel objektojn je nia dispono. Ili estas vivantaj estaĵoj kun kapablo ami kaj suferi, kaj tial ni devas trakti ilin kiel niajn fratojn, kiel malgrandajn fratojn. Se homoj emus pripensi la multajn suferojn kaj la nenaturan vivon, al kiuj bestoj estas submetataj, eble multaj abomenus viandon. Sen ajna persona merito, mi estis vegetaranino ekde mia naskiĝo. Mi neniam povus manĝi beston, ĉar tiel mi forprenus la vivon de vivanta estaĵo, kiu antaŭe naĝis, flugis aŭ kuris, por meti ĝin sur pladon. Sen paroli pri la teruraj suferoj, kiujn ni kaŭzas al bestoj en kaĝoj, staloj, kreskejoj. La elekto de vegetarismo ne nur baziĝas sur la rifuzo de mortigo, sed ĝi ankaŭ estas la plej sana kaj ekonomie profita elekto, ĉar per la produktoj de la tero oni povas nutri multe pli da homoj ol per la bestoj nutritaj per ĉi tiuj produktoj. MONATO: Se paroli pri diversiĝo kaj toleremo, kio estas via opinio pri diverseco kaj inkluziveco? HACK: Diversiĝo estas riĉeco, ne minaco. Ni lernu toleri kaj aprezi diversiĝon. Ĉu temas pri scienco, religio aŭ politiko, la libereco de opinio devas esti defendata, eĉ se necesas rompi leĝon. Ni forte kontraŭstaru ĉian formon de perforto kaj subpremo, kaj, plej grave, ni kontraŭstaru militon. Ni provu vivi en paco, senkonsidere niajn originon, fidon, haŭton, lingvon kaj tradiciojn. Ĉiuj ni havas komunan originon, ni ĉiuj estas filoj de la evoluo de la universo, de la evoluo de steloj, kaj tial ni ĉiuj vere estas gefratoj. En Italio kaj multaj aliaj landoj oni debatas pri la rajto edziĝi por samseksemuloj. Mi demandu vin: ĉu vere familio de fervoraj, disigitaj katolikoj estas pli sana kaj trankvila ol feliĉa geja paro? MONATO: En via vivo vi emfazis la gravecon de kulturo kaj scienco. Kio estas via vidpunkto pri la temo? Ĉu la registaro en Italio instigas kaj rekonas la valoron de esplorado? HACK: Mi diros nur, ke en mia lando, kiam registaro devas ŝpari monon, ĝi regule „tondas” kontribuojn al kulturo kaj scienca esplorado, kiuj estas verŝajne rigardataj kiel senutilaj luksaĵoj. MONATO: Profesorino Hack, estis privilegio aŭdi viajn vortojn de saĝeco. Dankon pro tiu ĉi lumiga intervjuo. HACK: Mi vin dankas. La vivo estas vojaĝo de malkovro kaj eterna lernado, kaj estas grave dividi sciojn kaj spertojn por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj.
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO por Italio, Kipro kaj Grekio
Roberto PIGRO estas instruisto, lingvisto kaj redaktoro de la scienca rubriko. 1. STEM estas akronimo de la anglaj vortoj Science, Technology, Engineering, Mathematics (scienco, teĥnologio, inĝenierio, matematiko).
|