Moderna vivoKUBOPaca uzo de droneoj en CienfuegosLa nuna postkovima epoko estas konvulsia kaŭze de tutmondaj okazaĵoj mediaj (akriĝinta tutmonda klimatŝanĝiĝo, pluvegoj, uraganoj, trosekeco), militaj (Orienta Eŭropo, Meza Oriento, subsahara Afriko), politikaj (renaskiĝo de demokratio kun Andrés Manuel López Obrador en Meksiko kaj Luiz Inácio Lula da Silva en Brazilo, krizo en Niĝero, potenciĝo de BRICS 1) kaj ekonomiaj (maldolarigo). Tamen ankaŭ atingoj kaj progresoj tutmonde evidentas, kaj kiel ekzemplo elstaras droneoj. Unuafoje ili aperis dum la unua mondmilito, kiam ili utilis kiel pafceloj por trejnado de artileriistoj, sed droneoj havas ankaŭ civilajn uzojn: – Operacoj por serĉado kaj savado de homoj, bestoj kaj diversaj aĵoj
Mastoinspektado pli efikaLa inspektado de mastoj de alttensiaj elektrolineoj uzante droneojn malkovras difektojn, kiuj fojfoje ne videblas per tradicia inspekto. Teknika inspektado per tiuj flugaparatoj permesas pli efike kontroli la elementojn de la mastoj cele al estontaj bontenaj laboroj, kaj la inspektado realiĝas en malpli longa tempo kompare kun superrigardo fare de elektristo. La kontrolo per droneoj estas aplikata de fakuloj de la entrepreno Geocuba Cienfuegos (EGC), en la mez-suda kuba provinco Cienfuegos. AvantaĝojInĝeniero Brisey Espin Fundora, direktoro de EGC, deklaris, ke la programo povas trovi difektojn en la egaj latisaj mastoj de alttensiaj elektrolineoj, de la bazo ĝis la pinto kaj en amplekso de 360 gradoj, kaj krome inspekti la tutan aeran infrastrukturon. Ŝi emfazis, ke la gvidantoj de droneoj (spertaj kablomastaj elektristoj trejnitaj pri stirado de droneoj) nun trairas pli da kilometroj da subĉielaj alttensiaj elektrolineoj kontraŭ malpli grandaj elspezoj kompare kun la tradiciaj operacoj, kaj krome eblas aliri al retpaĝo, kie aperas la datumoj prenitaj dum la mastoinspektado, kaj ankaŭ konsulti tiujn datumojn per poŝtelefono. La Entrepreno pri Elektraj Konstruaĵoj kaj Instalaĵoj (EEKI) de Cienfuegos kiel la unua profitis de tiu projekto. Inĝeniero Ricardo Torres Cruz, direktoro de EEKI, aldonis, ke nur en la provinca ĉefurbo la entrepreno havas 306 strukturojn, la elektrolineon Matanzas-Cienfuegos kun 65 kilometroj kaj la elektrolineon Santa Clara-Cienfuegos kun 34 kilometroj. Li emfazis pri la notindaj ŝparoj koncerne transportadon, brulaĵojn, nutradon kaj tempon por inspekti la tutan mastosistemon. Alia grava afero estas la eblo distance kontroli la ĉirkaŭaĵon de la latisaj mastoj kaj konstati la ĉeeston de makisoj kaj veproj, iliajn altecon kaj densecon, kun la celo eviti brulegojn pro troa sekeco.
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano. 1. Pri BRICS vidu i.a. la artikolon BRICS kaj G20: Kompleksa mozaiko de internaciaj rilatoj (2023/013423.php) en MONATO 2023/11, p. 3. (red.)
|