MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

INTERNACIAJ RILATOJ

BRICS kaj G20: Kompleksa mozaiko de internaciaj rilatoj

En aŭgusto kaj septembro de ĉi tiu jaro la intereson kaj atenton de la monda publiko, diplomatoj kaj politikologoj vekis du internaciaj pintkunvenoj: la 15a pintkunveno de la BRICS-landoj 1 (22a–24a de aŭgusto, Johanesburgo, Sud-Afriko) kaj la 18a pintkunveno de la 20 plej gravaj industriaj landoj, mallonge G20 2 (9a–10a de septembro, Nov-Delhio, Barato), kiu okazis unuafoje en Barato. Kio kunigas ĉi tiujn kunvenojn je plej alta nivelo en diversaj partoj de la mondo? Jen kelkaj pripensoj kaj konsideroj.

Plivastigo de BRICS

La ĉeffokuso de la intertraktadoj de kvin landoj estis koncentrita sur la estonteco de la grupiĝo. Estis interkonsentitaj la bazaj principoj de plivastigo de BRICS, kaj ses landoj el tri kontinentoj, specife Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ricevis la inviton membriĝi en BRICS ekde la 1a de januaro 2024 3.

Efikeco de plivastigo

Nuntempe estas tro frue paroli pri la efikeco de la vastigita BRICS, ĉar ĝi estas nehomogena grupiĝo. Iuj landoj serĉas en membriĝo en BRICS impulson por sia plua ekonomia kresko, pli bonan aliron al investado, pruntoj kaj helpo en krizaj tempoj, aliaj landoj serĉas eliron el la krizoj, kiujn ili travivas. Multo dependos ankaŭ de tio, ĉu la grupiĝo povos kunordiĝi en estonteco, precipe en internaciaj organizaĵoj. Ĉiuokaze, la plivastigo de la grupiĝo ne estas nur simpla politika gesto de nova tutmonda ludanto, ĉar la invito al Irano estas tre forta signalo al la eŭrop-atlantika komunumo.

Se diri simple, BRICS estas en la nuna momento interesa internacia interkonsiliĝa kaj kunordiga platformo. Multaj landoj sentas, ke ili estas forlasataj el altnivela geopolitika decidado, kaj pro tio konstanta seĝo en BRICS povas revenigi ilin en la internacian ludon.

Ĉu komuna monsistemo?

Unu el la ĉefaj temoj de la intertraktado de BRICS estis ankaŭ la demando pri reciproka komuna monsistemo, sed la kreado de reciproka monsistemo de tiom diversa grupiĝo estas malfacile imagebla. Tamen tio ne signifas, ke la paŝoj faritaj de la grupiĝo en la financa sfero principe ne estos direktitaj al tiu ĉi celo. Laŭ diplomatoj la perspektivo de reciproka komerco en lokaj valutoj estis diskutata antaŭ kaj ĉe la pintkunveno de Johanesburgo. Eble okazos ia interna sen-dolarigo en la grupiĝo, sed al la cetero de la mondo tio verŝajne apenaŭ eblas nuntempe. Tiurilate aprobita 26-paĝa deklaro de BRICS en punkto 45 postulas, ke la ministroj pri financo kaj/aŭ centrabankaj estroj konsideru la temon de lokaj valutoj, paginstrumentoj kaj platformoj, kaj ke oni preparu raporton por la venonta pintkunveno de BRICS, kiu okazos en 2025 en la industria kaj historia urbo Kazano, Rusio.

Transpontado kun G20

La pintkunveno de BRICS donis al Barato avantaĝan komencan pozicion por la prioritatoj de ĝia prezidado de G20: subtenon de konstanta membreco de Afrika Unio 4 (AU) en G20 kaj de interesoj de la landoj de la tutmonda Sudo. Barata diplomatio atingis sukcese la celon, kaj AU fariĝis membro de G20; ĉu do oni povas paroli pri G21 ...?

Tri temaj blokoj

La ĉi-jara pintkunveno de G20 okazis en tri temaj blokoj: Unu Tero (ekologia kaj daŭrigebla disvolvado, media sekureco, klimato, energio, nulaj emisioj); Unu Familio (inkluziva kresko, daŭrigeblaj celoj, sano, edukado kaj evoluo de la socio sub la gvidado de virinoj) kaj Unu Estonteco (cifereca transformo, reformo de multflankaj organizaĵoj). Ĉi tiuj devizoj estas bazitaj sur la frazo Vasudhaiva Kutumbakam, kiu aperas en hinduaj tekstoj kaj povas esti libere tradukita kiel la mondo estas unu familio.

Ukrainio kaj Rusio: kompromiso

La pintkunvenantoj de G20 adoptis 34-paĝan deklaron. En la enkonduko de la deklaro oni konstatas interalie, ke lige kun la milito en Ukrainio ripetiĝas la naciaj pozicioj de la landoj kaj la rezolucioj adoptitaj en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la Ĝenerala Asembleo de UN. Do, kompromiso, kiu ne eksplicite kondamnis rusian agreson en Ukrainio kaj kiu poste provokis tre akrajn kritikojn fare de Ukrainio.

Estas interese, ke la prezidento de Ukrainio, Volodimir Zelenskij, ne estis invitita al la pintkunveno de G20. Ankaŭ la rusia prezidento Putin ne partoprenis la pintkunvenon (li ankaŭ ne ĉeestis en la pintkunveno de BRICS en Johanesburgo) kaj lin anstataŭis la ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov.

La pintkunvenantoj de G20 ankaŭ laŭdis la klopodon de Turkio renovigi la grenan interkonsenton. Ili emfazis, ke necesas plena, ĝustatempa kaj efika realigo de la iniciato por certigi tujan kaj seninterrompan provizon de greno, manĝaĵoj kaj sterkoj el Ukrainio kaj Rusio. La preamblo finiĝas per mallonga sed forta alvoko: La hodiaŭa epoko ne estu milita.

Nova iniciato

La mondgvidantoj prezentis ankaŭ planon por la infrastruktura ligo de Eŭropo kun Mez-Oriento kaj Barato. La celo de ĉi tiu iniciato, kiu direktiĝas al ligado de fervojoj, havenoj, elektro- kaj datum-retoj, estas subteni ekonomiajn rilatojn kaj politikan kunlaboron kaj integri la vastan merkaton de Barato kun okcidentaj landoj.

En la fina deklaro, la gvidantoj ankaŭ promesis protekti vundeblulojn pere de justa kresko kaj plifortigante makroekonomian kaj financan stabilecon. Ili volas certigi manĝaĵsekurecon, kiun kondiĉas la disponeblo de sterkoj kaj investoj en agrikulturo.

La venontaj pintkunvenoj de G20 devus okazi en novembro 2024 en Brazilo kaj en 2025 en Sud-Afriko. Tiel, tri sinsekvaj pintkunvenoj devus esti en la landoj de BRICS, kio povas esti konsiderata ankaŭ kiel diplomatia sukceso de tiu ĉi malgranda grupiĝo.

Fina noto

La deklaro de G20 estas historia kun 100-procenta konsento pri ĉiuj evoluaj kaj geopolitikaj aferoj. Ĝi konfirmas, ke G20 estas la ĉefa forumo por internacia ekonomia kunlaboro kaj ne platformo por solvi geopolitikajn kaj sekurecajn problemojn. Do, ĝi reprezentas unikan diplomatian spacon por interŝanĝo de opinioj, kiun la plej multaj landoj uzas ankaŭ por pliigi sian videblecon.

Oni povas nur esperi, ke la konkludoj de la supre menciitaj pintkunvenoj sukcese realiĝos en la praktiko en la konkretaj regionoj de la mondo. Tamen, tio postulas ankaŭ kvalitan ŝanĝon en la pensado de la gvidantoj kaj rekonon de la realeco de la nuna mondo.

1. BRICS estas mallongigo de la anglaj komencliteroj de kvin landoj: Brazil, Russia, India, China, South Africa (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio, Sud-Afriko). Ĝi ekzistas de 2006.
2. G20 estas neformala kuniĝo de 19 ŝtatoj (Aŭstralio, Argentino, Barato, Brazilo, Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Indonezio, Italio, Japanio, Kanado, Meksiko, Rusio, Saud-Arabio, Sud-Afriko, Sud-Koreio, Turkio, Usono) kaj Eŭropa Unio (EU). Ĝi ekzistas de 1999.
3. Laŭ oficialaj informoj de Sud-Afriko, proksimume 40 landoj esprimis sian deziron aliĝi al BRICS kaj pli ol 20 el ili oficiale prezentis peton. Sud-Afriko aliĝis al BRICS kiel lasta en 2010.
4. Afrika Unio estas organizaĵo de afrikaj ŝtatoj, kiu havas nuntempe 55 membro-ŝtatojn. Ĝi estas fondita en 2002, anstataŭante la ĝistiaman Organizaĵon por Afrika Unueco.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-01