PolitikoIRLANDOAmaso da oro serĉas mastronEn julio 2023 la Nacia Partio de Irlando oficiale anoncis, ke du gravaj membroj de la partio ŝtelis oron el la trezorejo. La prezidanto, Justin Barrett, forte kondamnis la agon ne nur kiel perfidon al la partio sed ankaŭ kiel perfidon kontraŭ Irlando. La polico rapide trovis la oron kaj transmetis ĝin en sekuran lokon. Sed la rakonto iĝis eĉ pli bizara, ĉar temis ne pri eta sumo, sed pri 400 000 eŭroj da oro. Tia kvanto da riĉaĵo estus impona eĉ por la plej grandaj partioj de Irlando, sed la Nacia Partio estas eta kaj iom obskura. Dum la pasinta voĉdonado la dek kandidatoj ricevis nur 4773 voĉojn – 0,2 % de la tuto. Kiel tia eta partio povis gajni tiom da mono? Laŭ irlanda leĝo ĉiu partio devas prezenti ĉiujare financan raporton pri siaj enspezoj kaj elspezoj: tamen ekde sia fondiĝo en 2016 la Nacia Partio neniam faris tion. Tio eblis, ĉar oni ne antaŭvidas punon por tiuj, kiuj ne plenumas la postulon. La Nacia Partio estas ekstremdekstra partio, kies ĉefa ideologio estas politiko kontraŭ enmigrado, konsiderata kiel komploto de la tutmonda elito por detrui kaj anstataŭi la indiĝenajn irlandanojn. Ĝiaj ĉefaj agadoj estas protesti ekster loĝejoj por rifuĝintoj, diskonigi mensogojn pri la rifuĝintoj, kaj postuli, ke la loĝejoj estu rezervitaj al irlandanoj. Ĝi ankaŭ kontraŭas abortigon, kovimleĝojn kaj Eŭropan Union. Sed estis alia strangaĵo en la „ora” afero: unu el la akuzitoj, la vicprezidanto James Reynolds, deklaris, ke fakte li estas la vera prezidanto de la partio, kaj ke oni eksigis Justin Barrett antaŭ la movo de la oro. Reynolds do asertis sian rajton disponi pri la oro laŭ sia plaĉo. Barrett siavice malagnoskis tion, asertante sian prezidantecon. Post pluraj monatoj la oro ankoraŭ daŭre kuŝas ĉe la polico, ĉar neniu venis kaj pruvis, kiu estas la laŭleĝa mastro.
Robert NIELSEN
korespondanto de MONATO en Irlando
|