MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Komputado

LINUKSO

Pingveno: alia elekto

Kiom aĝas via komputilo? Mia plej juna komputilo aĝas pli ol 3 jarojn, kaj la plej maljuna 12 jarojn. La lastan mi plifortigis antaŭ jaro per aldonitaj pecoj: mi duobligis la memoron de 4 GB (gigabajtoj) al 8 GB kaj aldonis SSD-diskon de 128 GB, kio pli potencigis ĝin.

Danke al moderna produkta tekniko komputilo povas uziĝi dum multaj jaroj senprobleme. Sed, malkiel aliaj iloj, komputilo devas funkcii kun mastruma sistemo, sen kiu ĝi estas nur amaso da senvivaj metalo kaj plasto.

La plej multe uzata mastruma sistemo de personaj komputiloj estas Vindozo (Microsoft Windows), kiu estas la sola sistemo de plej multaj personaj komputiloj. La firmao Microsoft nun lanĉas novan generacian version de Vindozo ĉiam denove post kelkaj jaroj. Post la apero de nova generacio la antaŭa perdas teknikan subtenon post kelkaj jaroj. Por eviti sekurecan riskon estas pli bone, se uzantoj ĝisdatigas la mastruman sistemon al la plej nova. Kvankam por okupi pli grandan merkatan porcion Microsoft nun permesas, ke uzantoj senpage ĝisdatigu al la nova sistemo, malnovaj komputiloj ofte tamen ne kapablas uzi la novan sistemon, kiu postulas pli novan kaj fortan aparataron.

Ekzemple, antaŭ kvin jaroj mi aĉetis tekokomputilon kun Vindozo 10. Kvankam mi rajtas ĝisdatiĝi senpage al Vindozo 11, tamen mia tekokomputilo ne povas uzi tiun novan sistemon, ĉar mankas en ĝi la ico Fidata Platform-Modulo (Trusted Platform Module – TPM). Ankaŭ komputiloj kun Vindozo 7 alfrontas la saman problemon.

Jen dilemo: la komputilo ankoraŭ vivas sane, kaj oni ne volas forĵeti ĝin, sed daŭre uzi ĝin kun malnova kaj ne plu subtenata mastruma sistemo signifas riskon. Oni devas elekti, ĉu aĉeti novan komputilon aŭ daŭre uzi la malnovan kun sekureca risko. Ĉu oni volas multekostan sekurecon aŭ senpagan riskon?

Feliĉe estas alia elekto.

Ĉu vi ŝatas pingvenojn?

Pingveno plaĉas al multaj homoj, kaj samtempe ĝi estas simbolo de Linukso (Linux), mastruma sistemo libere uzebla, kopiebla kaj ŝanĝebla. Malkiel Vindozo, por kiu oni devas pagi, Linukso estas senpaga, kaj ĉiu rajtas modifi ĝiajn fontkodojn.

Linukso havas multajn versiojn, tiel nomatajn „distribuaĵojn”, inter kiuj estas Ubuntu, Debian, Fedora, Linux Mint, Kali Linux, Tails, Red Hat kaj aliaj. Por novulo estas malfacile elekti la taŭgan distribuaĵon.

Kiel uzanto de Linukso de longa tempo mi rekomendas du distribuaĵojn: Linux Mint kaj Puppy Linux.

Por ne tre malnova komputilo Linux Mint estas konsiderinda elekto. La plej nova versio estas 21.2, kiu postulas 2 GB da memoro kaj 20 GB da diskospaco, sed 4 GB da memoro kaj 50 GB da diskospaco estas rekomendataj. Ĝia grafika uzantointerfaco (GUI) estas simila al tiu de Vindozo 7, pro kio uzantoj de Vindozo tre facile kaj rapide kutimiĝas al ĝi. En la sama aparatara kondiĉo Linux Mint funkcias pli rapide ol Vindozo 11.

Oni povas uzi Linux Mint en multaj lingvoj, inter kiuj certe ne mankas la angla, ĉina, hispana, germana, rusa, araba kaj aliaj grandaj lingvoj, sed ankaŭ Esperanto, la maoria, la latva kaj aliaj malpli grandaj. La retejo de Linux Mint estas linuxmint.com.

Ĝenerale mi uzas komputilon por verki artikolojn, fari kalkulojn kaj grafikaĵojn, redakti bildojn, aŭskulti muzikon kaj esperantajn elsendojn, spekti filmojn, retumi, administri retejon kaj komunikiĝi kun alilandaj esperantistoj. En Linukso mi povas fari ĉion, kion mi faras en Vindozo.

Multaj distribuaĵoj de Linukso kaj linuksaj programoj havas esperantan version, do amatoroj de Esperanto povas sperti esperantan etoson kun Linukso.

Por komputiloj tre malnovaj, ekzemple tiuj, kiuj havas nur 2 aŭ eĉ 1 GB da ĉefmemoro, oni povas provi Puppy Linux, distribuaĵon malgrandan kaj rapidan. Ĝia retejo estas puppylinux-woof-ce.github.io.

Puppy Linux estas malgranda distribuaĵo: la grando de la instal-dosiero estas nur 538 MB, dum tiu de Linux Mint estas 2,9 GB, kaj Vindozo 11 ampleksas ĉirkaŭ 5 GB. Mi instalis ĝin en VirtualBox (programo de la firmao Oracle por virtuala komputilo).

Por testi ĝian funkciadon en malpotenca komputilo mi asignis al ĝi nur 1 GB da ĉefmemoro, sed tio jam sufiĉis por samtempe retumi, verki kaj trakti bildon. Puppy Linux vere estas savilo de malnovaj komputiloj.

En komputiloj la disko estas pli granda ol la ĉefmemoro, sed malpli rapida. Ĝenerale oni instalas la mastruman sistemon en la diskon. Kiam komputilo funkcias, ĝi sendas la necesajn programojn kaj datumojn en la ĉefmemoron, kio kostas certan tempon. Sed Puppy Linux povas instali kaj funkciigi la tutan mastruman sistemon en la ĉefmemoro, kio rapidigas la funkciadon.

Krome, oni povas instali Puppy Linux en kunporteblan USB-poŝmemorilon, en kiu oni povas ankaŭ konservi personajn datumojn. Do vi povas kunporti ĝin kiel vian personan komputilon. Laborante per komputilo de alia persono, vi ne bezonas uzi ĝian sistemon kaj ne influas ties personajn datumojn. Fininte la laboron, oni povas foriri kun sia USB-poŝmemorilo, lasante neniun spuron en la alia komputilo.

Puppy Linux ne estas la plej malgranda distribuaĵo de Linukso. Tamen, se konsideri samtempe la grandon kaj funkciojn, ĝi estas la plej taŭga sistemo por malnova komputilo.

LIU Xiaozhe (Solis)
korespondanto de MONATO en Ĉinio, fondinto kaj administranto de reto.cn

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Liu Xiaozhe (Solis) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-05