MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

FRANCIO

Ĉu venos pli paca socia komunikado?

Fine de junio 2023 en la franca urbo Nanterre [nantér] du policistoj haltigis 17-jarulon Nahel Merzouk, kiu stiris luksan aŭtomobilon registritan en Pollando. Li ne havis stirpermeson. Kiam policistoj volis kontroli lin, li subite startis kaj fulme foriris, kaj unu el la policistoj pafmortigis lin. Poste ambaŭ policistoj asertis, ke ili defendis sian vivon kaj pafis pro laŭleĝa mem-defendo. Tamen loĝanto de apuda apartamentaro filmis la tutan okazaĵon, kaj tio pruvis, ke neniam la vivo de policisto estis endanĝerigita. Danke al la filmo la policisto estis jure persekutita.

Ribelo kontraŭ la policanaro

Tuj poste, ekflamiĝis ribelo kontraŭ la policanaro kaj fine kontraŭ ĉio, kio reprezentas la ŝtaton. Dum kvin noktoj post la evento manifestaciantoj, ofte junegaj knaboj, perforte alfrontis policanojn, ne hezitante ĵeti piroteknikaĵojn aŭ molotov-koktelojn. En pluraj urboj dumnokte ili atakis policejojn, provante bruligi ilin. Plie, ili bruligis publikajn ejojn: bus-staciojn, lernejojn, eĉ urbodomojn. Kaj ne malmultaj homoj profitis la okazon, rompante la montrofenestrojn de vendejoj kaj amase ŝtelante, precipe ĉe vesto- aŭ telefon-vendejoj.

Pafoj al aŭtomobilistoj

Bedaŭrinde tio ne estis la unua fojo, kiam policano pafis al aŭtomobilisto, kiu rifuzis halti. Laŭ sociologo Sébastien Roché, en Germanio nur unu persono mortis pro polica pafo en la daŭro de 10 jaroj. En Francio tiaj mortigaj pafoj okazis 16-foje dum unu jaro kaj duono.

Profunda divido

La lando estas klare dividita pri tio en du tendarojn. Kelkaj asertas, ke de kelkaj jaroj la vivo de policanoj estas pli kaj pli endanĝerigata: pli multaj aŭtomobilistoj rifuzas halti kaj fojfoje endanĝerigas la vivon de policanoj. Policano, kiu sentas sian vivon en danĝero, rajtas laŭleĝe pafi por sin defendi. Aliaj kritikas tian polican emon tuj pafi kaj demandas, ĉu nun denove ekzistas morto-puno en Francio?

Alia ekzemplo de profunda divido en Francio estis la lanĉo per la sociaj retejoj de du diversaj monkolektoj: la unua por helpi la patrinon de Nahel, la dua por helpi la policanon.

Adoleskantoj partoprenas

Post unu semajno da ribelado, perfortoj kontraŭ la polico, incendioj kaj amas-ŝteladoj, la situacio iom post iom trankviliĝis. La registaro komprenis, ke temas pri grava socia ribelo kaj sendis en urbojn – kaj precipe en la „eksterajn” kvartalojn – grandegan nombron da policanoj (laŭ iuj informoj, ĝis 15 000). Multaj manifestaciantoj estis junuloj, ankoraŭ adoleskantoj – precipe virseksaj – ĝis tiam ne konataj al la polico. Estas konate, ke en la adoleska aĝo gravas grupaniĝo.

Danke al alvokoj per la sociaj retoj (Instagram, Tik-Tok, Facebook) multaj junuloj nokte partoprenis en la perturboj, spite al la gepatroj. Ne malmultaj el ili vivas kun nur unu el la gepatroj, pli ofte kun la patrino, kiu ne povas sekvi ĉiujn agojn de siaj filoj ekstere. La murdita junulo Nahel vivis kun sia patrino.

Dum la ses noktoj de malordo kelkaj junuloj estis arestitaj pro incendioj kaj ŝteladoj. La tribunaloj tuj komencis juĝi laŭ rapida procedo kaj sendis kelkajn karceren. Kaj la asekur-kompanioj komencis kalkuli la damaĝojn. Tamen ĉu tio sufiĉas por revenigi kvieton?

Neekzistanta komunikado

La morto de Nahel ne estis la unua morto de junulo dum kontakto kun polico. Estas nekontesteble, ke ĉe la junularo de la „eksteraj” kvartaloj, kiuj plejparte konsistas el fremd-devenaj familioj, kultiviĝas malamo kontraŭ la polico. Kiam li estis ministro pri internaj aferoj (kaj do pri polico) en 2005, la estonta prezidento Nicolas Sarkozy nuligis la provojn starigi specialan lokan polic-servon (nomatan en la franca police de proximité). Fakte, komunikado inter junuloj kaj policanoj ne plu ekzistas.

Ligoj kun aliaj movadoj

En novembro 2018 subite aperis la „movado de flavveŝtuloj” – movado tute neatendita kaj senrilata al politikaj partioj kaj sindikatoj – pro plialtiĝo de la benzinprezoj. Tiam multaj homoj montris sian malkontentegon, manifestaciante surstrate kaj okupante trafikcirklojn. Fakte, la prezaltiĝo estis nur la lasta guto, la senpera kialo, kiu instigis protestojn. La pli profunda kaŭzo estis la sento de la meza klaso (precipe en kamparoj kaj antaŭurboj) pri malegaleco kaj socia deprimo.

La manifestaciadoj en Parizo iĝis ege perfortaj, multaj homoj estis vunditaj: la policanoj uzis novajn kuglojn el malmola plasto, kiuj ne mortigas, sed pluraj personoj perdis okulojn. Siaflanke, precipe en Parizo, la flavveŝtuloj akre batalis kontraŭ policanoj, el kiuj ne malmultaj estis vunditaj. Kelkaj manifestaciantoj kaŭzis damaĝon al la nacia monumento Arko de Triumfo.

Politiko de Macron

En 2020 – pro la kovima pandemio – la „movado de flavveŝtuloj” malaperis, sed la kialoj, kiuj kontribuis al ĝia apero, restis. La franca prezidento, Emmanuel Macron, elektita en 2017, spertis neatenditajn malfacilaĵojn dum sia unua mandato.

En 2023 Macron, kiu estis reelektita en 2022, deziris nepre apliki siajn reform-planojn, forgesante, ke li ŝuldas sian sukceson al la fakto, ke multaj francaj civitanoj voĉdonis por li nur, por ke ne venku la kandidatino de la ekstrem-dekstra partio Rassemblement National (RN) Marine Le Pen. Li do relanĉis sian projekton: reformi la pensian sistemon per plialtigo de la oficiala minimuma aĝo por emeritiĝi de 62 al 64. Tio furiozigis la sindikatojn, kiuj unuanime (kvankam unueco inter francaj sindikatoj estas afero maloftega) organizis naciajn manifestaciojn.

En aliaj eŭropaj landoj la normala minimuma aĝo por emeritiĝi estas pli alta: 65 ĝis 67 jaroj. Sed, tion francoj prifajfas, kaj la plimulto (80 % laŭ iuj opini-sondoj) ne volas, ke plian fojon la registaro reduktu iliajn rajtojn. Rezulto: post 12 tutlandaj amas-manifestacioj (de januaro ĝis junio) organizitaj de sindikatoj kaj okazintaj preskaŭ sen perfortoj, Macron ne rezignis. Lia projekto estis fine leĝe oficialigita en la parlamento, spite al manko de plimulto, danke al speciala artikolo de la franca konstitucio.

Malfido al la potenco

La junularo de „eksteraj” kvartaloj havas neniajn rilatojn kun sindikatoj. Komunikado inter ili preskaŭ ne ekzistas. La problemoj de la laboristoj (kiuj aspiras pri bona emeritiĝo kaj pli altaj salajroj) kaj de la junuloj (ofte senlaboraj) ĝenerale ne kongruas. Tamen en la plimulto regas granda malfido al la nuna potenco. Fronte al ĝenerala popola malkontento, la nuna prezidento Macron apogas sin sur forta policanaro.

Kion alportos la estonteco? La prezidenta mandato estas kvinjara, kaj tial tiu ĉi dua daŭros ĝis 2027. Laŭ la konstitucio oni ne rajtas denove kandidatiĝi por tria mandato. Dum la restantaj kvar jaroj, prezidento Macron devos elturniĝi kun malplimulto en la parlamento.

Ĉu plua ribelado?

La kaŭzoj de ribelado sendube plu ekzistas. Kiam ribeloj ree okazos? Sub kia formo? Ĉu la perfortaj ribeloj kaj la kutima respondo de la registaro (nome, uzo de polica forto) evoluos al pli paca socia komunikado? Estas klare, ke necesas vasta reformo de la franca polico. Tamen ĉu tio eblos en la nunaj cirkonstancoj?

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 04, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-02