MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ALBANIO

Malkovriĝis plej malnova loĝloko en Eŭropo

En la lastaj kvar jaroj, arkeologoj albanaj (Akademio pri Albanologiaj Studoj/ASA) kaj svisaj (universitato de Berno) entreprenis esplorojn en la ĉirkaŭaĵoj de la turisma vilaĝo Lin en Albanio, ĉe la bordo de la lago Ohrid. Analizante la elfositaĵojn, oni konkludis, ke en la apuda vilaĝeto Buqezё, en areo de 35 000 kvadrataj metroj, ne malproksime de Lin, iam loĝadis homoj, kiuj unuafoje antaŭ 8000–9000 jaroj, praktikis agrikulturon. Tiu ago nur poste disvastiĝis de tie al la itala duoninsulo (Apeninoj) kaj al cetera Eŭropo.

Antaŭ jarcento, en la pac-konferenco en Parizo, la ĉefo de la albana delegacio, pastro Gjergj Fishta (poeto kaj publicisto), deklaris al la reprezentantoj de la grandpotencoj „Diru al mi, kiu kondukis la unuajn bovojn por plugi en Eŭropo”, tiel subkomprenante, ke tion faris trako-iliroj, nome la antaŭuloj de la nunaj albanoj. La verecon de tiu deklaro konfirmas ankaŭ la lasta malkovro fare de la alban-svisa teamo de arkeologoj.

Analizoj

Laŭ la direktoro de la projekto, Adrian Anastasi, estas malkovritaj lignaj elementoj, atestantaj pri la maniero de konstruado kaj pri arkitekturo. Aperis laboriloj el fortika ŝtono, ceramikaĵoj, fragmentoj el bestaj ostoj kaj sedimentaj specimenoj, kiujn oni sendis por analizoj al laboratorioj de Oxford. La svisa profesoro Albert Hafner asertis, ke tiu palafita loĝloko estas du mil jarojn pli malnova ol la lokoj jam trovitaj en Svisio. Laŭ la svisa ambasadoro, la novaj malkovraĵoj povos altiri pli da turistoj al Albanio.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio


Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li ricevis la Diplomon pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-05