LiteraturoRAKONTOLa SajonoEstis sabato nokte. Karlo, Julio kaj mi kunestis en la domo de mia avo en la urbo San Fernando, provinco Apure, situanta en la sudokcidento de Venezuelo. En tiu ĉi regiono de la lando naskiĝis plimulto de la plej popularaj kaj konataj legendoj kaj mitoj venezuelaj. Ĉi-nokte ni lernos gravan kaj necesan lecionon en niaj vivoj. Post vespermanĝo, je la 20a horo nokte ni ĉiuj sidis en la salono kaj komencis rakonti fantomrakontojn kun la sola celo timigi unu la aliajn. Mia avo nur aŭskultis nin kaj silente ridis pri niaj historioj (multaj el ili de ni inventitaj), sed subite li ĉesigis niajn rakontojn dirante: – Ĉu vi volas aŭdi realan fantomrakonton? – Jes ja! Ĉu vi konas realan rakonton, kara avo? – diris Karlo. La avo jesis per sia kapo, respondante: „Venu kaj sidiĝu ĉirkaŭ mi por aŭdi veran rakonton spertitan dum mia juneco”. Kiam ni aŭdis, ke la rakonto temas pri reala okazintaĵo, ni rapide sidiĝis kaj silente atentis lian rakonton: – Vi ĉiuj scias, ke en ĉi tiuj ebenaj teritorioj oni aŭdas strangajn sonojn, vidas strangajn aĵojn, kaj de tempo al tempo oni ankaŭ renkontas fantomojn aŭ mortintojn. Mi supozas, ke vi ĉiuj konas la rakonton pri la „ploranta virino”, ĉu ne? – Jes ja! – respondis ĉiuj unisone. – Do, mia rakonto temas pri virino. Tiu virino ne estis ploremulino, sed ŝi havis misteran kaj malhelan originon – diris la avo kun mistera voĉo. – Meze de ĉi tiaj vastaj ebenaj teritorioj naskiĝis kaj kreskis virino nomata Kasilda: ŝi estis alta, eleganta virino kun alloga hararo kaj belaj okuloj brunaj. Ŝi edziniĝis kun Severiano, homo fidata de ŝia familio kaj laborema persono, tre konata en la vilaĝo, sed kun granda kaj rimarkebla difekto: li estis mujeriego. Severiano kutimiĝis forlogi aliajn virinojn, kio kolerigis Kasildan, ĝis fine ŝi perdis la racion kaj agadis neracie. – Kasilda kaj Severiano havis bebon, kiu estis naŭmonata; ili feliĉe vivadis en la vilaĝo ĝis la momento, kiam malica homo diris al Kasilda, ke Severiano estas malfidela kaj seksumis kun ŝia patrino. – Tion aŭdante, Kasilda freneziĝis, iris rapide al la domo, kie Severiano estis kun la bebo, kaj neracie flamigis la tutan domon, mortigante tiamaniere la edzon kaj la bebon kune. Post tio ŝi iris al la hejmo de sia patrino kaj mortigis la patrinon per tranĉilo. La patrino antaŭ ol morti malbenis ŝin eterne: „Vi mortigis vian patrinon, Kasilda, mi kondamnas vin esti mortinta virino.” Post tiaj vortoj Kasilda fariĝis abomena estaĵo, abomena monstro, kun skeleta korpo kaj gigantaj dentoj. Por kaŝi ŝian teruran aspekton ŝi komencis uzi larĝan vestaĵon sen butonoj (konatan kiel sajo, tial la nomo de tia vivaĵo estas Sajono). Tamen, la plej granda puno por ŝi estas vagi surtere, pacon serĉante. – Ŭaŭ avo, kia bonega rakonto! – diris Julio kun surprizata vizaĝo. – Ĉu tia estaĵo ankoraŭ aperas en tiu ĉi ebena regiono? – demandis Karlo. – Certe jes, karaj! – respondis la avo. – Kiam mi estis pli juna, eble dudekokjara, mi kutimiĝis iri al diversaj festoj en la najbaraj domoj kun mia amiko Fred. Fred estis bonega amiko, sed bedaŭrinde li estis tre mujeriego. Sed ĉio ŝanĝiĝis post tiu sabata nokto, kiam ni kune iris al najbara festo, kaj proksime al la rivero ni trovis virinon; tiumomente ŝi havis la dorson al ni kaj tio kaptis nian atenton. Iompostiome ni alproksimiĝis al ŝi por vidi ŝian vizaĝon kaj saluti. Kiam ŝi turniĝis al ni, estis grandega surprizo por ni, ŝia sajo falis kaj tiu virino malkaŝis sian veran vizaĝon: skeleta korpo kun fajraj okuloj kaj kreskantaj ostaj fingroj. – Ĉio okazis antaŭ niaj okuloj – diris la avo, – tio estis nekredebla afero por mi. Giganta timo kaptis nin pro tiu malkaŝita estaĵo, fantomo, monstro, mi ne scias kiel priskribi ĝin ... – Kaj kio okazis? – mi demandis. – Kion vi faris, avo? – Post la transformo ĝi kriis per tiel stranga kaj forta voĉo, ke ne ekzistas komparo kun tiu abomena sono ĝis nun. Kelkfoje mi memoras tiun sonon kaj ekhavas anserhaŭton, kiel okazis al ni tiumomente – suspiris la avo. – Kiam ni vidis la monstron marŝi al ni paŝon post paŝo, tio devigis nin venki la timon kaj la sola penso, kiun ni havis, estis: eskapi aŭ morti. Do ni elektis eskapi, kvankam timo senmovigis min; mi ordonis al miaj piedoj kuri kaj tion ili faris ... – Ho ve! Ĉu la monstro persekutis vin ambaŭ? – demandis Karlo. – Jes ja! Ni kuris tra la herbejo kaj la monstro tuj persekutis nin kiel hundo per siaj kvar kruroj. Ĝi persekutis nin dum kvindek minutoj. Mia amiko Fred kaj mi falis subite, kaj la monstro atakis nin ambaŭ. Sed mia amiko Fred pli suferis ol mi, ĉar post tio li fariĝis mutulo kaj neniam bone parolis denove. – Kion tio signifas, avo? – demandis Julio. – La monstro atakas nur virojn, kiuj tro seksumas kun virinoj, eble pro tio mi ne suferis. Sed Fred jes. Jezer DORANTE
|