ArtoBITALBUMOJKajto kajtasRilatoj inter lingvo kaj la koncerna kulturo ĉiam estas interesa temo por diskutado. Kio estas esperanta kulturo por persono, parolanta Esperanton? Ĉu individuo disigas la lingvon disde la kulturo? Oni komparu, ekzemple, personojn, venantajn en Esperantujon pere de la studado de la lingvo ĉe la aplikaĵo Duolingo, kaj homojn, kiuj kleriĝas ĉe kursoj aŭ laŭ lernolibroj de entuziasmaj instruistoj, konatigantaj al lernantoj la esperantajn historion, literaturon kaj muzikon. TohuvabohuoEn nian vivon la lingvo Esperanto kaj esperanta kulturo eniris kune, kaj jam multajn jarojn ili estas nedisigeblaj. Kaj jam delonge ni konas la parton de tiu kulturo nomatan Kajto. Kajto estas muzikgrupo el Frislando (origine kvaropo, nun duopo, Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer), kantanta en Esperanto komponaĵojn en la ĝenro pop-folko. La grupo ekestis en la malproksima jaro 1988, sed ni aŭdis ĝin unuafoje en fruaj 2000aj. Ne, estis neniu unuavida amo (nia favorato estis tiutempe kaj restas nun la kataluna grupo Kaj tiel plu), nur vere agrable aŭskultebla muziko. Interalie, tiutempe oni povis aŭskulti jam kvar albumojn de la grupo, kaj la unua, Kajto (1989), estis ŝajne la unua KD en Esperantujo. Por ni tiutempe elstaris la kanto Tohuvabohuo el samnoma albumo pro sia melodieco, ĉarma teksto kaj ... didaktikeco. Ĝi servis kiel tre bona ekzemplo de esperanta kanto por studentoj-filologoj, kiun ili povas plezure aŭskulti, kompreni, eĉ kunkanti, kaj tiel konvinkiĝi pri la ekzisto de esperanta kulturo. Tiu trajto – klare aŭdeblaj kaj kompreneblaj tekstoj – sendube estas karaktera por Kajto, eĉ nun ni hazarde trovis ĉe Jutubo la kolekton Lernu Esperanton kun Kajto. Ankoraŭ unu interesa detalo pri la kanto Tohuvabohuo estas, ke ankoraŭ nun ĝi montriĝas inter la plej popularaj registraĵoj de Kajto ĉe kaj Spotify kaj Yandex Muziko. Koncerto en LahtiDum la universala kongreso en Lahti en 2019 ni spektis vivan koncerton de Kajto. Surscene estis Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kaj la ejo plenplenis je adorantoj. La koncerto estis bonega! Belsonaj melodioj, preskaŭ ĉiam duvoĉa kantado, klaraj tekstoj. Niaj impresoj de tiu koncerto plene kongruas kun la nunaj impresoj de la nova disko Sen timo. Kajto restis la sama. La samaj belaj voĉoj de Nanne kaj Ankie, pluraj muzikiloj (gitaro, violono, mandolino, banĝo, akordiono, buŝharmoniko, koncertino, ŝalmo), perfektaj harmonioj kaj muzikaranĝoj. Bela muziko, kiun oni volas kaj povas kunkanti. Kial la kunkantado sukcesas? Ĉar la melodioj estas simplaj, similaj al popolaj, kiuj radikas profunde en kulturo kaj tuŝas ĉiun. Ŝajne, antaŭ la koncerto en Lahti estis alia aranĝo de Nanne kaj Ankie, kunkantado de kanonoj. Bedaŭrinde, ni ne ĉeestis ĝin, sed ni certas, ke ĝi estis eĉ pli emocia kaj unuiga por la kunkantantoj. La kaŭzo estas la sama: kanono estas tre antikva muzikformo, oni povas facile ripeti melodion kaj tiamaniere partopreni en komuna kantado, senti sian engaĝiĝon en komunan aferon, apartenon al komuna kulturo. Nova diskoTamen ni parolu pri la nova, naŭa disko Sen timo. Ĝi enhavas 15 registraĵojn. Nun, eĉ sen reaŭskultado, ni povas kanteti kvar. Antaŭ ĉio, la unua registraĵo Jen la invito. Tio estas pure mezepoka invito al foireja spektaklo, gvidata de heroldo kun sonora ŝalmo. Rimaj estas la vortoj „muziko” kaj „dinamiko”, kaj tio kreas festan humoron. Tre bela invito! La dua plej memorata kanto sonas tiel: „Su-u-uno, su-u-uno, su-u-uno, su-u-uno, su-u-uno, su-u-uno, su-u-uno en aŭtuno.” Kredu, eĉ se vi nur aŭskultas, vi mallaŭte longigos tiun „sunon”! Tio estas rekantaĵo, sed la kanto mem, kompreneble, estas pri ... suno en aŭtuno, pri ĝojetoj, kiujn alportas aŭtuna suno, subiranta tiel rapide (la tekston de tiu kanto verkis Anja Karkiainen). Se tiu kanto estas malrapida, tiriĝanta, la du ceteraj estas rapidegaj: Unu rivero (kun teksto de Michael Roads en traduko de Nanne Kalma) kaj Haston ne havas mi (kun teksto de Nanne Kalma laŭ Loesje). Tiu lasta kanto estas simpla demando: por kio oni ĉiam ien rapidas?! Kaj vi povas kunkanti: „Kuri, kuri, kuri, kur', –egi, –egi, –egi, –egi, halt'!” Trovu tempon por ĝui la harmonion kun la naturo, kun la ĉirkaŭa mondo! Sed ne faru tion kun la kanto pri rivero (vere pri la rivero de la vivo), ĝi estas tre vigla kaj aktiviga kaj havas ankaŭ (iom kanonan) refrenon, kiu bone memoreblas pro la ripetiĝanta vorto „rivero”. Kantoj pri ĉio bonaEntute multaj kantoj estas dediĉitaj ĝuste al la admiro de la naturo, neceso de la agorda kunvivado en la mondo. Tiaj estas Survoje (pensiga kanto pri sentoj, kiujn spertas homo ĉe vintra neĝa vojo), Arbare (korusa infaneca kanto pri helpo al malsata sciureto), Kiel la Tero belas (iom deklara kanto pri tio, ke oni ŝatas vivi sur la Tero malgraŭ multaj malagrablaĵoj, kiujn tamen superpezas bonaĵoj) kaj Bela revo (kanto pri ĉio bona: pri paco, pri bona ekologio, pri respekto al la naturo, pri feliĉaj homoj). En la bela korusa Sonĝo-monde oni kantas pri tio, ke sonĝe oni povas flugi kiel birdoj, naĝi kiel fiŝoj, gliti kiel serpentoj, marŝi kiel hundoj, ke la homoj povas amike kunvivi kun la bestoj – kaj tio ja eblas eĉ en la reala mondo. La aŭtoroj de la kantojMultaj kantotekstoj (Mia koro estas birdo, Frateco, Estu vi, tute vi) estas pri la homo, la amo, la libero, la konscieco, pri la respondeco de la individuo. Per la kanto Estu vi, tute vi oni povas gratuli amikon okaze de la naskiĝtago, ja ĝi listigas multajn trajtojn, kiujn oni aprezas en homo. Kaj la melodio denove estas tre ĉarma. Necesas diri, ke muzikon por ĉiuj kantoj, krom unu, verkis Nanne Kalma, kaj estas malfacile kredi tion, ĉar la kantoj estas tre diversaj. La tekstoj de la kantoj estas kaj origine esperantaj (de Edmond Privat, Ewa Grochowska k.a.), kaj tradukitaj de Nanne Kalma kaj Mónika Molnár. En ĉiu kant-dosiero oni trovas la informojn pri la aŭtoroj de muziko kaj teksto kaj la tekston mem. En la kanto Bela Marieto denove sonas ŝalmo, kio similigas ĝin al mezepokaj popolaj kantoj. Ĝi rakontas pri arda flutisto, kiu akompanas sublunan dancon de bela Marieto. Kaj vi certe ne forgesos la belan refrenon „danga la dinga la dun”. La muzikon kaj tekston verkis Liven Dek. Lasta kiso estas la ununura en la albumo tre trista vira kanto pri papilio en frosta dezerta ĝardeno. Pro ĝia maloptimisteco ni metus ĝin sur la lastan pozicion. Ĉe la paĝo de la albumo en la retejo de Vinilkosmo oni povas spekti „multfacetan” videaĵon de la lasta kanto Sen timo (https://www.youtube.com/watch?v=oleyMmMYyOM) kaj legi pri tiu ĉi kanto kaj ankaŭ pri la homoj, kiuj helpis ĉe la registrado de la albumo kaj la samnoma kanto. La deklaro de la kanto estas klara: lasu infanojn vivi sentime. La plenumado estas impresa, kaj la eblo vidi geamikojn de Kajto estas dankinda. Fideleco al sia stiloKiel ni jam diris, Kajto estas fidela al sia stilo: melodiaj kantoj kun bone komprenebla teksto, facile memorigeblaj kaj kunkanteblaj. Estas aparte agrable, ke preskaŭ ĉiuj kantoj estas prezentataj plurvoĉe kaj eblas ripeti ne nur la ĉefan melodion, sed ankaŭ la subliniojn. Nun ekzistas retejoj kaj aplikaĵoj por kunkantado (ekzemple, Smule). Ŝajnas al ni, ke la kantoj de Kajto nepre devas esti inter la muzikaĵoj de tiuj servoj. Anna kaj Mati PENTUS
Kajto: Sen timo. KD. 2023. 15 titoloj. 48 minutoj.
|