Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Forlasu ĉian logikecon vi, kiu legos Reĝon Ubuon!

En antaŭa recenzo verkita por nia kara MONATO mi jam diris, ke, ekde siaj unuaj momentoj, la esperantlingva arta produktado estas ĉiam limigita de diversaj faktoroj, de merkataj ĝis kvalitaj, kiuj, kiel en ĉiu kultura industrio, batalas inter si en reciproka influo: niaj aŭtoroj preskaŭ ĉiam verkas pro amo mem al nia afero, ĉar certe neniu el ili povus digne vivteni sin per disvendado de siaj varoj, ĉar libroj kaj diskoj ĝenerale kuŝas dum jaroj sur la bretaroj de niaj kluboj, ĝis ili elĉerpiĝas. Aliflanke, tio ankaŭ permesas, ke diversaj verkistoj aŭ tradukistoj, eĉ se ankoraŭ ne sufiĉe maturaj, komencu eldonadi, preskaŭ ĉiam proprakoste, siajn ĉiam sincere faritajn strebojn, kies rezultoj bedaŭrinde meritas pli da aplaŭdoj (ĉar fine veraj streboj) ol laŭdoj.

Tamen, en Esperantujo neniu arta manifestacio suferas pli ol teatro: ĝenerale ne pro manko de bonaj tekstoj – se ili ja ne multas ĉe ni, ili almenaŭ estas sufiĉe bonkvalitaj – sed pro preskaŭ kompleta manko de profesiaj aktoroj, reĝisoroj, lumigado, scenejoj ktp: resume, preskaŭ ĉio necesa, por ke esperantlingvaj teatraĵoj – precipe dramoj! – havu surscenigon minimume dignan. Tial bedaŭrinde nia teatro ĝis nun ne atingis sian honoran lokon sur la podio de esperantaj artoj kaj same tial ĝi ne sufiĉe kapablas prezenti sursceneje la esperantan kulturon tiel, kiel ĝi statas.

Tiu situacio, oni de nun agnosku, estas la kompleta malo de tiu panoramo, en kiu la teatraĵo ĉi-foje recenzata estis verkita, sed, por ke oni sciu, kial, oni devas analizi ege interesan periodon de la franca historio: tiun inter la milito kontraŭ Pruslando (1870) kaj la komenco de la unua mondmilito (1914). Venkite en 1870, Francio eniris en procezon de profundaj ŝanĝoj: se ĝia nacia fiero estis funde vundita de la perdo de Alzaco kaj Loreno, okazis ankaŭ fina solidigo de la respublika sistemo, en kiu rapide gajnis spacon novaj politikaj ideoj – anarkiismo, socialismo kaj komunismo – ĉeestaj en la ĉiutagaj grandaj naciaj debatoj, amplekse disvastigataj de tiamaj ĵurnaloj, kies legantaro draste pligrandiĝis rezulte de la reformoj favore al laika kaj publika edukado, kies ampleksigo kondukis al drasta reduktiĝo de senalfabeteco.

Rompi kaj trapasi la limojn de la tiamaj artoj

Paralele al tio, aperis en Francio novaj teknologioj, kiel fotografio kaj, poste, kino, kiuj malfermis novajn eblojn al la tradiciaj artaj manifestacioj, dekomence pentrarto, sed ankaŭ literaturo kaj skulptarto. Sumo de ĉiuj tiuj fenomenoj – politikaj, edukaj, kulturaj, artismaj – povus rezultigi nur grandan kulturan boladon, kun svarmo da novaj artaj tendencoj, ĉiumomente saltantaj sur la kulturan panoramon. Tendencoj, kies solaj komunaj trajtoj inter si estis, ke ĉiuj opiniis sin avangardaj movadoj, kiuj celas antaŭ ĉio rompi kaj trapasi la limojn de la tiamaj artoj.

Sed ne ĉiuj artoj renoviĝis samtempe, nek samritme: kaj teatro devis atendi Alfred Jarry (1873–1907) por povi ekmarŝi en direkto al renovigo. Sed kia povas esti tia renovigo, kiam ĝi devas veni tuj post romantikisma aŭ naturalisma artaj movadoj?

Diversaj estis la proponoj, sed Jarry vetis je tute nova sinteno. Lia ideo estis prezenti scenojn, en kiuj la raciisma pensofluo de ĉeestantoj estu tirata ĝislimen kaj fine eksplodigita pere de enscenigoj, dialogoj, kostumoj, dekoracio ktp, en kiuj ĉia logikeco estas ne nur flankenlasita, sed violente surtretita. Resume: io, kio proponos al la spektantaro novan sensacion neniam celitan de antaŭaj dramistoj: malkomfortigo kaj konsterno. Anstataŭ foriri de la teatro kun siaj pasioj pacigitaj, ĉu pro venko de amo aŭ prezento de vivo tia, kia ĝi estas, spektantoj neniam scios, ĉu ili bone komprenis aŭ vere ĝuis la teatraĵon, sed ili estos certaj pri tio, ke oni ne plu iras al teatro por sin amuzi, sed por esti ŝokita (kaj kelkfoje eĉ ofendita).

Kontraŭlogika, konsterne ridinda

Tial la komparoj, faritaj de teoriistoj pri teatro, inter Reĝo Ubuo kaj Macbeth: ne nur pro la ĝenerala temo de la ambiciega reĝo, kiu eltronigas la laŭrajtajn heredantojn, sed pro la fakto, ke inter la grandaj verkoj de la pasinteco la ŝekspira estis la unua, kies roluloj naŭzis la spektantojn. Sed Ubuo estas kvazaŭ anti-Macbeth: ĉar, se la dua verko povus esti prenita serioze, la unua estus ĉiam ricevita kiel kontraŭlogika, konsterne ridinda, malfacile komprenebla ... unuvorte: absurda! Temas do pri malagrabliga teatro, en kiu naskiĝas tendenco, kiu fakte solidiĝos nur post la unua mondmilito, en la vodevila teatro.

Tia absurdeco klarigas, kial la rakonto disvolviĝas en Pollando (en tempo, en kiu tiu lando estis dividita inter Rusio, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario): krom la fakto, ke loki la teatraĵon en pasinteco de ne plu ekzistanta lando liberigas la aŭtoron de postaj problemoj kaj cenzuroj, tion fari ĵetas la tutan rakonton for de la limoj de nia reala, konkreta kaj vera mondo. Ioma mildigo, fare de la aŭtoro, de la demandoj de li mem vekotaj en la ĉeestantaro.

Kompreneble, la ege ambicia celo proponita al si de Jarry postulas profundan renovigon en ĉiuj flankoj de teatra prezentado kaj sursceniga teknologio, pri kiuj oni ne parolu, ĉar ili finfine dependas ankaŭ de la reĝisoro. Sed mi ja povas aserti, ke la teksto estas lingvaĵe eksperimentisma, kaj en dramaturgio kaj en la lingvo de la dialogoj, pri kiu temu nia analizo, kiu estos kompreneble centrigita sur ĝia esperanta versio.

Krom la ege necesaj sed ne ĉiam multe klarigaj didaskalioj, troviĝas en ĝi dialogoj ne nepre obeemaj al sintakso aŭ vortaro: Jarry tute ne hezitis krei amason da neologismoj, pere de kiuj li povus pli glate esprimi ideojn formulitajn de liaj roluloj, ĉu pli profundajn pensojn, ĉu simple fivortojn. El ĉio tio rezultas ege valora kaj revolucia teksto, kiu tamen eĉ per la originalo ne estas facile interpretebla, kaj kiu ĉiam postulos vere kompleksan surscenigon, krom surtabligi diversajn malfacilaĵojn por tradukado al iu ajn lingvo. Pro ĉiuj tiuj faktoroj oni ja devas dediĉi kelkajn vortojn al ĝia esperantigo.

Skorzonero!

Kaj oni tuj agnosku: esperantigo de tiuj esprimoj en formo komprenebla por legantoj sen tro da strebado estis kroma kaj speciala defio por la tradukintoj Thomas Larger kaj Thierry Tailhades. Kaj tiun defion ili lerte venkis, ĉar dedukti, kion la roluloj ja dirus „en bona Esperanto” fariĝas plusa plezuro dum legado de tiu mallonga verko. Se vi dubas, imagu, kion signifas la verboj klabi kaj fliki, kio estas krestkapuĉego, aŭ kion volas diri skorzonero, aŭ interjekcioj kiel fekr (tiu ĉi estas facila, ĉu ne?), aŭ esprimoj kiel „je mia verda kandelo”.

Evidente iuj obĵetos, ke kelkaj el tiuj vortludoj estas kompreneblaj (eble) nur por franclingvanoj; aliaj diros, ke esperanta traduko devas esti komprenebla por ĉiu, kaj tiuj aferoj ne utilas por novuloj ... Eble ili pravas, sed ankaŭ homoj, kiuj ne aŭ ne plu enkadriĝas en tiuj grupoj, rajtas trovi en Esperanto ion pli postuleman, kio utilos, por ke ili ekzercu sin ankaŭ en teatra kaj literatura interpretado, kaj ne nur en lingva.

Sed la feliĉaj tradukintoj lasis por ni ankaŭ aliajn enigmojn, iomete kaŝitajn enigmojn en la teksto, ĉar tie kaj tie oni kelkfoje flaras referencojn al satanoj kaj al raŭmistoj, ambaŭ (neflankenlaseblaj, sed neniel nekritikeblaj) roluloj de la esperanta kulturo.

Fine, mi ja salutas la aŭdacan eldonon, fare de Espéranto-France, de tiu grava verko, kiu cetere plenmerite okupas la 62an lokon en la Serio Oriento-Okcidento. Delonge la Esperanto-movado, eĉ senkonscie, bezonas aliri al pli avangardaj verkoj pere de nia avangarda lingvo.

Fernando PITA
Alfred Jarry: Reĝo Ubuo. El la franca tradukis Thomas Larger kaj Thierry Tailhades. Eld. Espéranto-France, Parizo, 2023. 110 paĝoj. Broŝuro. Serio Oriento-Okcidento n-ro 62. ISBN 978-2-9578961-3-4.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 04, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-03