PolitikoLATIN-AMERIKOMalfacila vojo al unuecoEkde kiam Latin-Ameriko estas Latin-Ameriko, ĝiaj loĝantoj komprenas, ke ĝiaj landoj naskiĝis el la sama sinsekvo de koloniado kaj sendependeco, kaj ili scias, ke ili kunhavas aspektojn de la sama amerika kulturo. La aparteno al Latin-Ameriko (al tiuj landoj de Ameriko, en kiuj oni parolas latindevenajn lingvojn) estas identeco, kiu unuigas ilin, eĉ se en la historio okazis inter ili bataloj kaj konfliktoj. En la historio de la makroregiono multaj organizaĵoj celis rekonstrui politikan projekton de unuigita konfederacio ekde 1830, kiam la originala tut-amerika ideo mortis kun Simón Bolívar, kiu luktis por konfederaciigo de amerikaj ŝtatoj. Kaj tiuj organizaĵoj kreis diversajn projektojn por la estonteco de la amerika kontinento. Du projektoj de unuecoLa plej granda kontrasto estas inter la projektoj, kiuj celas unuigi la tutan Amerikon, kaj la projektoj, kiuj celas unuigi Latin-Amerikon. Ekde la fino de la 18a jarcento, kiam komenciĝis la falo de la povo de la eŭropaj imperioj super iliaj kolonioj, la amerikaj popoloj unuiĝis por batali – kiel amerikanoj. Poste intelektuloj kiel la ĉiliano Francisco Bilbao proponis novan ideon en la mezo de la 19a jarcento: Latin-Ameriko, kiu aperis kiel koncepto kontraŭstaranta tiun de Angl-Ameriko. Ĉi tiu kontrasto kreis grandan problemon, kiun oni daŭre strebas solvi: projektoj estas malstabilaj pro politikaj diskutadoj. Ekde la fino de la 19a jarcento, la du projektoj por unuigi Amerikon malkonverĝis abrupte: unuflanke, projektoj puŝataj de Usono, kiu celis unuigi la tutan amerikan kontinenton, aperis principe por plibonigi ekonomiajn rilatojn inter Usono kaj aliaj amerikaj landoj. Aliflanke aperis kongresoj kaj projektoj inter latin-amerikaj landoj, kiuj celis krei kunlaboron kaj fratecon inter la landoj, kaj ankaŭ konstrui novan latin-amerikan identecon malsimilan de la usona kaj de la eŭropaj kulturoj de Hispanio, Francio aŭ Portugalio. Historie, la unuaj projektoj estis pli sukcesaj ol la duaj. La projektoj rilataj al Usono kreskis: unue estis la Internacia Amerika Konferenco, kaj poste aperis la Internacia Unuiĝo de Amerikaj Respublikoj, la Tut-Amerika Unuiĝo kaj fine la nun ekzistanta Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. La projektoj, kiuj celis krei novan politikan projekton por la latin-amerika identeco ne havis saman sukceson. Unueco kontraŭ politikaj disputojNun estas multaj organizaĵoj, kiuj reprezentas tiun ideon de sendependeco, sed ili ofte havas multajn problemojn. Unu ekzemplo pri tio estas la Unio de Sud-Amerikaj Nacioj, kutime menciata per la hispanlingva mallongigo UNASUR, kiu aperis kiel politika unuiĝo inter ŝtatoj de Sud-Ameriko. Post sia fondiĝo, la organizaĵo havis grandajn problemojn kaŭze de politikaj disputoj: kelkaj landoj celis maldekstrajn ekonomiajn poziciojn, dum aliaj volis atingi pli bonan integriĝon en la tutmondaj merkatoj ol en la sud-amerikaj. Fine, disputoj igis, ke multaj landoj eliris el la Unio en 2018 kiel protesto kontraŭ la registaro de Nicolás Maduro en Venezuelo. Kelkaj el ili decidis poste starigi novan organizaĵon, PROSUR, kiel alternativon al UNASUR. La historio de la Unio enhavas problemojn de regionaj organizaĵoj en Latin-Ameriko. Ĝi estis establita kiel latin-amerika versio de Eŭropa Unio, sed la politikaj disputoj detruis ĝin, kaj nun sama procezo ŝajnas okazi pri PROSUR, ĉar la ĉilia prezidanto Gabriel Boric anoncis en 2022 la eliron de Ĉilio el PROSUR, sammaniere kiel la tiutempa prezidanto Sebastián Piñera faris pri UNASUR en 2018. La estonteco de la makroregionoNun, la estonteco de unuiĝo en Latin-Ameriko aspektas malfacila. Organizaĵoj rilataj al Usono fortiĝas, kaj neniu scias, ĉu organizaĵoj kiel UNASUR povos ree funkcii bone. Aktuale, ĉar multaj landoj de Sud-Ameriko kiel Ĉilio, Argentino, Kolombio kaj Brazilo elektis maldekstrajn registarojn, la ideo plifortigi la Union kreskas refoje. Aktuale, la registaroj de Kolombio, Argentino kaj Brazilo anoncis, ke ili celos reintegriĝon en UNASUR, kun aliaj nekonfirmitaj registaroj kiel tiu de Ĉilio. Politika malstabileco povas helpi kompreni, kial projektoj de unuigo inter nacioj funkcias dum iom da tempo, kaj poste malsukcesas. Nun en Ĉilio, post grandaj protestoj kontraŭ la dekstra registaro de Piñera en 2019, oni elektis maldekstran prezidanton Boric en 2021, sed iom poste, oni malakceptis la proponitan 1 progreseman konstitucion. Ĉi-jare estas elektita nova konstitucia konsilio (en kiu la dekstraj politikistoj havos la plimulton) por pretigo de nova konstitucio. Regionaj projektoj – ne gravas, ĉu ili estas „dekstraj” aŭ „maldekstraj” – ne povas travivi la politikan malstabilecon de Latin-Ameriko, krom se alia granda registaro, kiel Usono, subtenas ilin. Malĝojige por la amerikanoj, aktuale la unueco inter la landoj ne ŝajnas la plej grava afero, kaj multas aliaj solvendaj krizoj, kiujn la regiono travivas – sekureca krizo en Centr-Ameriko, la amasaj migradaj fluoj en Meksiko kaj en la nordo de Ĉilio, kaj la politika malstabileco, en kiun falis Peruo post la faligo de la prezidanto Castillo. Latin-amerikanoj tamen esperas, ke la ideo de frateco kaj kunlaboro inter iliaj landoj povos venki la politikajn malsamecojn.
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas diplomito pri sociologio. 1. Vidu Ne al la nova konstitucio, MONATO 2022/11, p. 13 (2022/013211.php).
|