PolitikoUNUIĜINTAJ NACIOJSlovako zorgas pri estontecaj defioj urbajLa slovaka ambasadoro Michal Mlynár estis nomumita gvidanto de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Setlejoj (angle United Nations Human Settlements Programme, UN-Habitat) kiel portempa plenuma direktoro, laŭ oficiala anonco de António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), en januaro 2024. Antaŭe, de aprilo 2023, li laboris kiel vica plenum-direktoro de UN-Habitat. Grava postenoLa malgranda Slovakio denove akiris gravan postenon en la UN-sistemo: temas pri la ĝis nun plej alta pozicio en la administrado de iu el la agentejoj kaj programoj de UN, kiun okupas slovako. La ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de Slovakio, Rastislav Káčer, bonvenigas la nomumon de ambasadoro Mlynár al la gvidado de UN-Habitat kaj konsideras ĝin grava rekono de la profesiaj kvalitoj kaj spertoj de la reprezentantoj de la slovaka diplomataro. „Precipe en la nuna periodo, kiam la internacia komunumo alfrontas multajn malfacilajn defiojn, efika plurflankismo restas nia ĉefa prioritato, kaj la Ĉarto de UN estas neanstataŭebla spino de la tutmonda sistemo de internaciaj rilatoj”, diris Káčer, la estro de la slovaka diplomatio. Plurflanka diplomatoMlynár jam servis en la slovaka diplomatio kiel ĝenerala direktoro de la sekcio de internaciaj organizaĵoj, evoluiga kunagado kaj humanitara helpo (2015-2017). Li estis ankaŭ eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro de Slovakio en Kenjo (2012-2015) kaj en dek unu aliaj landoj en sub-sahara Afriko, kaj samtempe Konstanta Reprezentanto de Slovakio ĉe la UN-Oficejo de Najrobio (UNON). En 2017 li estis nomumita Konstanta Reprezentanto de Slovakio ĉe la UN-Oficejo en Nov-Jorko. Mlynár studis en la universitato Komenio en Bratislavo, plie en Britio kaj Usono. Li parolas kvin lingvojn. UN-HabitatUN-Habitat inkluzivas aron de diversaj internaciaj programoj, projektoj kaj konferencoj sub la egido de UN, celantaj la evoluigon de socio kaj de ekologie daŭripovaj setlejoj. Ĝia ĉefsidejo estas en Najrobio (Kenjo) kaj ĝia plenumdirektorino estas nun Maimunah Mohd Sharif el Malajzio. UN-Habitat ekestis en 1977 kiel rezulto de la unua Konferenco de UN pri la homaj setlejoj kaj daŭripova urba evoluigo (Vankuvero, Kanado), ĝenerale konata en diplomatio kiel „Habitat I”. 20 jarojn poste, en 1996, okazis en Istanbulo (Turkio) la dua tutmonda Konferenco de UN pri homaj setlejoj („Habitat II”), kaj denove post pliaj 20 jaroj, en 2016, okazis en Kito (Ekvadoro) la tria Konferenco de UN („Habitat III”), kiuj analizis la temon de loĝado kaj urba evoluigo en la tuta mondo. Defioj kaj taskojSe diri ĝenerale kaj simple, urboj kreas ne nur riĉecon, sed ankaŭ koncentras malegalecon kaj malriĉecon. Oni atendas, ke ĉiuj regionoj de la mondo iom post iom pli urbiĝos. Laŭ la Raporto pri Mondaj Urboj 2022 1 la ŝlosilaj defioj inkluzivas administradon de kultura diverseco, modernigon de la nuna infrastrukturo, kontentigon de la bezonoj de la malpli juna parto de la loĝantaro. Aliaj alfrontindaj temoj estas malriĉeco, certigo pri adekvata infrastrukturo, preze alirebla kaj taŭga loĝado, solvado de la problemoj de multaj slumoj, alta senlaboreco ĉe la junularo, armitaj konfliktoj ktp. Ne estas mirinde do, ke UN-Habitat laboras en multaj landoj en kvin kontinentoj kaj aktivas en pluraj kampoj: juro kaj ekonomio, planado kaj urbofasonadoo ktp. Agendo 2030Oni esperas, ke Mlynár, multflanka diplomato kun riĉa sperto en diversaj afrikaj landoj, signife kontribuos al la plifortigo de multflanka kunlaboro inter la UN-membroŝtatoj kaj al pli efika aplikado de la nova urba laborprogramo en la kunteksto de Agendo 2030 por daŭripova evoluigo. Agendo 2030 por daŭripova evoluigo estis aprobita de UN en 2015 kaj indikas ĝeneralan kadron por la landoj de la mondo celantaj forigon de malriĉeco kaj atingon de daŭripovo ĝis 2030. Rimarkindas, ke Agendo 2030 ne estas deva, sed esprimas tamen la intencon de landoj gvidi la evoluigon al daŭripovo kaj reguligi naciajn politikojn, strategiojn kaj planadon por kontribuo al la atingo de tutmondaj celoj. Agendo 2030 enhavas entute 17 ĉefcelojn kaj 169 rilatajn subcelojn en la kampo de daŭripova evoluigo. La celo numero 11 estas ekskluzive dediĉita al urba evoluigo kaj ĝiaj diversaj aspektoj, kiel inkluziveco, sekureco, rezistkapablo kaj daŭripoveco. Internaciaj iniciatojEkde 1985 ĉiujare en la unua lundo de oktobro okazas la „monda tago de homaj setlejoj”, dato ne nur por pripensi la nunan staton de niaj urboj kaj vilaĝetoj, sed ankaŭ por memorigi al la tuta mondo pri komuna respondeco pri la estonteco de homaj setlejoj. Inter aliaj ĝenerale konataj iniciatoj de UN-Habitat estas: Monda Urba Forumo (World Urban Forum – WUF), Monda Urba Kampanjo (World Urban Campaign) kaj Monda Premio pri Habitato (World Habitat Award). 1. Vidu World Cities Report 2022, Envisaging the Future of Cities (Raporto pri la mondurboj 2022, Antaŭvidado de la estonteco de urboj) (https://unhabitat.org/wcr/).
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius HAUSER estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|