MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

BRICS

Ambasadaj eraroj, kiuj rompas efikon

Unu el la planoj de la grupiĝo BRICS (vidu la vidpunkton de Julius Hauser) estas la kreado de komuna valuto. IRNA, la oficiala irana novaĵagentejo, informis la 5an de septembro 2023 pri rusa projekto de la estonta BRICS-monbileto. Tiun prezentis la rusa ambasadoro en Sud-Afriko dum la festa evento en la ambasadejo de UAE por festi la baldaŭan aliĝon al BRICS. Ĉio estus bona, sed ...

Rusa ambasado stumblas ...

La nomo Respubliko Sud-Afriko estas skribita nur en la afrikansa, kiu estas nek la plej disvastigita nek la plej multnombra el la dek du oficialaj lingvoj de la lando. La plej parolata gepatra lingvo estas la zulua (ĉirkaŭ 23 % de la loĝantaro), la plej ofte uzata en la registaro kaj ŝtataj institucioj estas la angla.

Sur la monbileto, la simbolo de Sud-Afriko estas la monumento memoriganta Piet Retief, la gvidanton de Grote Trek (granda migrado), kiun mortigis la zulua reĝo en 1838. Piet Retief estas heroo nur por la bura popolo de la lando. 1

La simbolo de Barato estas Taĝmahalo, kiun lastatempe la barata registaro ne plu favoras kiel emblemon de la lando.

La nomo Popola Respubliko Ĉinio estas skribita per antaŭreformaj signoj, kiuj estas nun uzataj en la tiel nomata Respubliko Ĉinio sur Tajvano.

Inter la landoj, kiuj laŭ la rusa ambasado deziras aliĝi al BRICS estas Meksiko, kiu ĝis nun neniam esprimis tian intencon.

Por Afganio oni uzas la nomon de la nuna ŝtato, kiu ne estas internacie agnoskata – Islama Emirlando Afganio. Kontraŭe, la ĉirkaŭmetita flago estas de Islama Respubliko Afganio.

... ne unuafoje

La ambasado de Rusio ne sukcesas en siaj aliaj publikrilataj agadoj. Lastatempe ĝi publikigis mapon kun ĉiuj BRICS kaj BRICS-invitotaj landoj. Akra okulo povis vidi, ke Krimeo kaj la kvar orientaj regionoj de Ukrainio ne estas montrataj kiel parto de Rusio. Antaŭe la ambasado informis pri „faŝistaj marŝoj” en Ukrainio, sed apudmetita foto estis farita dum opozicia marŝo en Moskvo en 2014, post la kontraŭleĝa okupado de Krimeo. Ambaŭ fotoj rapide malaperis el la ambasada retejo.

Maksat KUDAJBERGEN
1. Buroj (el la nederlanda „boer”, agrikulturisto) estas la blankaj loĝantoj de Sud-Afriko de nederlanda, germana aŭ hugenota (franca-belga) origino. Ili parolas la afrikansan, lingvon derivitan de la nederlanda el la 17a kaj 18a jarcentoj kun vortoj prunteprenitaj el la angla, malaja, germana kaj malpli ankaŭ el lokaj lingvoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-13