PolitikoMEKSIKO/PALESTINOEl danĝera vivo ĵurnalistaNofret Berenice Hernández Vilchis doktoriĝis pri la mondoj araba, islama kaj ŝemida ĉe la universitato de Aix-Marseille (Francio). Ŝi interesiĝas ĉefe pri la palestina-israela konflikto, la konstruado de rakontoj, memoro kaj identeco, la amaskomunikila reprezentado de malplimultoj, migradoj kaj la uzoj de la korpo en kuntekstoj de rezisto. MONATO: Kiel evoluis la sekureca situacio por ĵurnalistoj en Meksiko? Kian rolon ludas krimaj grupoj kaj politika povo en la perforto kontraŭ ĵurnalistoj en Meksiko? HERNÁNDEZ VILCHIS: La sekureco de ĵurnalistoj en Meksiko daŭre plimalboniĝas. Unuflanke, ili alfrontas timigadon kaj perforton de la organizita krimularo, kaj en kelkaj okazoj iuj fine eĉ akceptas monon de ĉi tiuj grupoj. La ĵurnalistoj, kiuj akceptas tiun ĉi tipon de subaĉetaĵo, estas ĝenerale el la provinco kaj faras tion pro timigado, aŭ ĉar iliaj salajroj estas tiel malaltaj, ke ili ne povas vivi digne. Ĉi tio kondukas al laborrutinoj, kiuj ne stimulas kritikan kaj enketeman ĵurnalismon, sed ĝenerale preferas ĵurnalismon, kiu ripetas la deklarojn de politikistoj, kaj tiel evitas ajnan tipon de reprezalio. Tiusence la politika potenco ekzercas instituciigitan perforton, ĝi uzas jurajn kaj financajn rimedojn je sia dispono por silentigi kritikemajn ĵurnalistojn. La plej granda malbono, kiun suferas meksikaj ĵurnalistoj estas: malaltaj salajroj, korupto kaj koluzioj de la organizita krimularo kun politikistoj kaj senpuneco. MONATO: Kiel evoluis la sekureca situacio por ĵurnalistoj en Palestino? Kio igas la ĵurnalistojn en Palestino eblaj viktimoj de perforto? HERNÁNDEZ VILCHIS: La sekureco de la palestinaj ĵurnalistoj ankaŭ plimalboniĝis, ĉar la streĉiĝo inter palestinanoj kaj israelanoj daŭre kreskas, kaj la reformoj proponitaj de la ekstremdekstra registaro de Netanjahu influos ankaŭ la palestinanojn. La fakto, ke la palestinaj ĵurnalistoj ne havas ŝtaton, metas ilin en pozicion de vundebleco, ĉar ili eĉ ne estas civitanoj kun plenaj civitanaj kaj politikaj rajtoj. Krome, kiel multaj aliaj ĵurnalistoj el la tutmonda Sudo, ilia laboro tuj estas senlegitimigita, ĉar ili estas rigardataj kiel „malpli profesiaj” ol siaj samuloj el la tutmonda Nordo. Tiamaniere, ili estas malhelpitaj reprezenti sin kaj esti proparolantoj de sia komunumo. MONATO: Laŭ via perspektivo kiel similas la perforto kontraŭ la ĵurnalistoj en Meksiko kaj Palestino? HERNÁNDEZ VILCHIS: Ambaŭ formoj de perforto devenas de politika kunteksto de malstabileco. En la kazo de Meksiko, post la demokratia transiro de la jaro 2000, la politika situacio nur malboniĝis; La militismigo de la lando, kiu komenciĝis kun Felipe Calderón en 2006, nur pliigis perforton, korupton kaj senpunecon kaj malfortigis instituciojn. En Palestino, la perforto estas de koloniisma tipo, en kiu estiĝis rasapartisma reĝimo (laŭ Amnestio Internacia, Observejo pri Homaj Rajtoj – Human Rights Watch, B'tselem, interalie), kiu malobservas la rajtojn de palestinanoj, ĉar kelkaj el ili estas sennaciuloj, kaj ili eĉ ne rajtas transiri la Cisjordanian muron en Jerusalemo por priraporti eventon, kiam ili ne rekte iĝas celoj de mortigo aŭ estas arestitaj ĉe manifestacioj. MONATO: Ĉu vi povus komenti specife pri la kazo de Shireen Abu Akleh? Laŭ via opinio, kia estis la respondo de la internacia komunumo al la situacio de la ĵurnalistino Shireen Abu Akleh? HERNÁNDEZ VILCHIS: Kiel preskaŭ ĉio, kio okazas en la tutmonda Sudo, ĝi fariĝas interesa kaj estas traktata en klaĉgazeta modo de la hegemoniaj amaskomunikiloj de la tutmonda Nordo. En la kazo de la murdo de Abu Akleh en 2022, ekestis sincera indigno pri ŝia murdo kaj la maniero, kiel israelaj policanoj intervenis en la tago de ŝia entombigo. Tamen, preskaŭ jaron post ŝia murdo, la indigno forvelkis. Tiu ĉi murdo memorigas min pri la palestina ĵurnalisto Ghassan Kanafani, kiu ankaŭ estis murdita de israelaj aŭtoritatoj (Mossad) en Bejruto en 1972. Ambaŭ estis kristanoj kaj ambaŭ estas nun memorataj kiel martiroj inter palestinanoj. MONATO: Kiel la civila socio kaj internaciaj organizaĵoj povas subteni kaj protekti ĵurnalistojn en Meksiko kaj Palestino? Kiel oni povas kreskigi sekuran medion por ĵurnalismo en ambaŭ landoj? HERNÁNDEZ VILCHIS: Efika maniero estus finance subteni sendependan kaj enketeman ĵurnalismon en ambaŭ teritorioj. Alia estas plifortigi la profesiajn karierojn de ĉi tiuj sendependaj ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj per trejnado, kiu inkluzivas scion pri iliaj rajtoj. Ankoraŭ alia estas diskonigi la maljustaĵojn kontraŭ ĵurnalistoj, kiuj estas dokumentitaj de organizaĵoj kiel Raportistoj Sen Limoj aŭ Artikolo 19 (Article 19), inter aliaj.
Intervjuis: Massimo RIPANI
redaktoro de la rubriko Politiko
|