Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Signolingvo (2)

Mi ne komprenas, kiel „gestolingvo” povas esti ofenda (MONATO 2023/08-09, p. 20). Kiel angla parolanto mi ofte diras „signolingvo” (sign language) kaj kiel germanparolanto mi uzas „gestolingvo” (Gebärdensprache). La signolingvo certe estas aro da gestoj same kiel parolata lingvo estas aro da sonoj. (Ĉu mi menciu, ke dum tri jaroj mi faris kurson pri ASL, American Sign Language?)

Detlef KARTHAUS
Kanado

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Detlef Karthaus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-07