Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Misgvida titolo

Via artikolo Kontraŭmensoga faktokontrolado (MONATO 2023/06, p. 3-5) ne temas pri faktokontrolado, sed nur ripetas la propagandon de unu flanko. En Britio ekzistas pluraj „faktokontrolaj” servoj, kiuj nenion kontrolas, sed nur asertas. Tiel ankaŭ estas en BBC kaj la sekretaj servoj (77 Brigade).

Ĉiam en milita tempo registaroj kulpigas la alian flankon pri mensogado, kaj la flanko, kiu kaŭzis la militon, kulpigas la alian. Sugesti, eĉ implice, kiel konstante faras la okcidentaj registaroj kaj la amaskomunikiloj, ke la milito en Ukrainio komenciĝis per la rusia invado estas ankaŭ mensogo. Mi sekvis tiun militon ekde 2014. Kio okazis pri la Traktato de Minsko?

Ĉu aŭ ne la „faktoj” asertitaj estas veraj, ili estas nuraj asertoj. Almenaŭ la titolo de tiu artikolo estas misgvida. Mensogado fare de la brita registaro nun estas granda zorgo de ordinaruloj en Britio, kaj eĉ iliaj parlamentaj reprezentantoj havis neniun voĉon en la amasa sendado de armiloj por mortigi homojn en Ukrainio.

Ian Fantom
Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ian Fantom el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-07