LeterojKompreni migradonEn sia interesa analizo de homaj migradoj (MONATO 2023/8-9, p. 25) Nikita Pimenov asertas, ke la kaŭzoj de migrado ne estas nur ekonomiaj kaj ke oni ne nepre migras de malriĉa lando al riĉa. Sed ĉu troveblas en la homa historio iu ajn okazo de libervola migrado grandkvanta de riĉa lando al malriĉa? Ŝajnas, ke estiĝis konfuzo inter du grave malsamaj aspektoj de la afero: kial entute okazis/okazas amasa migrado al tiu aŭ alia lando, kaj kial la migrintoj venas el specifaj originlandoj. La kolonia pasinteco ja klarigas, kial estas pakistananoj en Britio kaj magrebanoj en Francio, sed tio nenion diras pri la bezono de Britio kaj Francio akcepti enmigrantojn. Por kompreni la ekonomian fenomenon, utilas rigardi ankaŭ enlandan migradon, kiu ĉiam fluas el malriĉaj regionoj al pli riĉaj. Kaj ankaŭ internacia migrado havas regionan aspekton: la multaj portugaloj, kiuj trovis laboron en Luksemburgio ekde la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, venis plejparte el malriĉaj kamparaj partoj de Portugalio, ne el la relative riĉa ĉefurbo. Brian MOON
Luksemburgio
|